Thursday, July 3, 2014

Galeano - 4an de julio - La Suda Kruco
Je hodiaŭa nokto de 1799, Alexander von Humboldt kaj Aimé Bonpland malkovris la Sudan Krucon. Ili estis navegantaj en la maron, kiam ili estis salutitaj de steloj neniam antaŭe viditaj de ili. La Suda Kruco estis anoncanta la vojon al Ameriko. Humboldt kaj Bonpland ne celis konkeradon. Ili nenion volis ŝteli, nek donaci. Kaj multon donis al ni tiuj aventuremaj sciencistoj, kiuj helpis nin pri kono kaj rekono. Jaroj poste, fine de la vojaĝo tra Ameriko, Humboldt revenis eŭropen. Aimé, s-ro Amo, elektis resti en tiu ĉi lando, elektis ĝin kiel sia lando. Ĝis la fino de sia vivo, s-ro Amo kolektis kaj specifigis milojn da nekonataj plantoj kaj ekkonis aboriĝenan medicinon, li fondis verdajn apotekojn senpagajn por ĉiuj, plantis, semis, amikiĝis, bredis infanojn kaj kokinojn, lernis kaj instruis, estis arestita kaj praktikis la amon al proksimulo (proksimulinoj unue, li diris). Noto de la tradukinto: en la originala hispanlingva verko estas vortludo inter amo kaj amoro per la vorto "amor", kiu entenas ambaŭ signifoj.

No comments:

Post a Comment