Friday, February 28, 2014

Galeano - 1-an de marto - Li forpasis
Elisa Lynch estis fosanta tombon per siaj ungoj. La venkintaj soldatoj, surprizitaj, lasis ŝin daŭrigi.
La frapegoj de tiu virino estis produktantaj nubojn de ruĝa pulvoro kaj tremigantaj la ruĝajn harojn sur ŝia vizaĝo. La kadavro de Solano López estis apud ŝi. Ŝi, apartigita de li, ne ploris pro li, nek lin rigardis: simple ĵetadis teron sur li, senutilaj manfrapoj kun la celo entombigi lin en la lando, kiu estis lia lando. Li ne plu estis, kaj Paragvajo ne plu estis. Kvin jarojn daŭris la milito. Falis, murdita, la nura latinamerika lando kiu neis obei la bankistojn kaj komercistojn. Kaj dum Elisa daŭre ĵetis teron sur la viro kiu estis sia viro, la suno estis foriranta, kaj kun la suno tiu damna tgo de la jaro 1870. En Cerro Corá, nur malmultaj birdoj adiaŭis lin.

Thursday, February 27, 2014

28-an de februaro - Kiam
Kiam estis malleviĝanta la spirala ŝtuparo de ŝipo, li pensis pri tio, ke tiel vojaĝas proteinaj molekuloj, spirale kaj sur onda grundo; kaj tio rezultis en scienca malkovro. Kiam li malkovris ke la aŭtmobiloj kulpis pro la tusadoj de la urbo Los Angeles, li inventis elektrikan aŭton, kiu estis komerca fiasko. Kiam li malsaniĝis de la renoj, kaj kuraciloj ne resanigis lin, li sin receptis sanigan manĝaĵon kaj vitaminon C. Kaj sin kuracis. Kiam bomboj eksplodis sur Hiroŝimo kaj Nagasaki, li estis invitita al scienca kunveno en Hollywood, kaj kiam li malkovris ke li ne estis dirinta tion, kion li volis diri, li kunordigis tutmondan kampanjon kontraŭ nukleaj armiloj. Kiam li ricevis la Nobelpremion por la dua fojo, la revuo Life denuncis tion kiel ofendo. Jam du foje la usona registaro lasis lin sen pasporto, ĉar li estis suspekta pri komunismemo, aŭ ĉar li diris ke Dio estas nenecesa ideo.Li nomiĝis Linus Pauling. Li kaj la dudeka jarcento naskiĝis samtempe.

Wednesday, February 26, 2014

Galeano - 27-an de februaro - Ankaŭ bankoj mortontas
Ĉiu verdaĵo pereos, anoncis la Biblio. En 1995, la Banko Barings, la plej antikva de Anglio, bankarotis. Post unu semajno ĝi estis vendita kontraŭ unu (1) brita pundo. Tiu banko estis la financa brako de la brita imperio. La sendependeco kaj la ekstera ŝuldo naskiĝis kune en Latinameriko. Ĉiuj landoj naskiĝis ŝuldante. Tie la Banko Barings aĉetis landojn, luis heroojn, subtenis militojn. Kaj ĝi sin konsideris senmorta.

Tuesday, February 25, 2014

Galeano - 26-an de februaro - Mia Afriko
Fine de la dek naŭa jarcento, imperiistaj potencoj de Eŭropo kunvenis en Berlino por dividi Afrikon. Estis longa kaj malfacila disputado por la koloniego, la ĝangaloj, la riveroj, la montaroj, la sojloj, subgrundoj, ĝis kiam la novaj limoj estis dizegnitaj kaj je la hodiaŭa dato de 1885 estis firmigita, nome de Dio Ĉiopova, la Ĝenerala Protokolo. La eŭropaj mastroj estis prudentaj ne mencii la oron, la diamantojn, la eburon, la petrolon, la kaŭĉon, la stanon, la kakaon, la kafon nek la palmoleon; ili malpermesis voki sklavon per sia nomo; ili nomis filantropiajn societojn al la entreprenoj kiuj provizis homan karnon al la tutmonda merkato; admonis sian emon kontribui por la disvolviĝo de komerco kaj civilizo kaj, pro eventuala dubo, klarigis esti zorgemaj pri kreskigi la virtecon kaj bonfarton de indiĝenaj popoloj. Tiel Eŭropo inventis la novan mapon de Afriko. Neniu denaska afrikano estis, eĉ por adorni, en tiu kupolkunveno.

Monday, February 24, 2014

Galeano - 25-an de februaro - La tula nokto
La panama registaro ordonis, per leĝo, la civilizigon de la barbaraj, kvazaŭ barbaraj kaj sovaĝaj ekzistantaj en tiu lando. Kaj ĝia proparolant anoncis: —La indiĝeninoj tulaj neniam plu farbos siajn nazojn, nur la vangon, kaj ili ne plu uzos ringojn ĉe la nazo,  sed ĉe la oreloj. Kaj ili ne vostos tipajn vestaĵoj, sed civilizitulajn vestaĵojn. Kaj al ili ĉiuj estis malpermesaj ilian religion kaj ceremoniojn, ĉar estas ofendoj al Dio, samkiel ilian tradician manieron regi sian popolon laŭ propraj reguloj kaj metodoj. En 1925, je la nokto de la dudek kvina tago de la igvanaj monato, la tuloj per tranĉiloj mortigis ĉiujn policistojn kiuj ilin malpermesis vivi siajn vivojn. Ekde tiam, la tulaj virinoj daŭre uzas ringojn ĉe siaj farbitaj nazoj, kaj ili daŭre vestas siajn mirindajn tradiciajn vestaĵojn, pentritaj per fadeno kaj kudrilo anstataŭ farbilo. Kaj ili daŭre okazigas siajn ceremoniojn kaj asembleojn, en la du mil insuloj kie ili defendas, per paca aŭ malpaca maniero, sian regnon.

Sunday, February 23, 2014

Galeano - 24-an de februaro - Leciono pri realismo
En 1815, Napoleono Bonaparte fuĝis de la prizono en la insulo Elba kaj vojaĝis al la rekonkerado de la franca trono. Li marŝis paŝo post paŝo, akompanata de kreskanta trupo, dum la taga periodaĵo Le Moniteur Universel, kiu estis lia oficiala organo, asekuris ke la francoj estis dezirantaj lukti ĝis la morto por defendi la reĝon Ludoviko, la dek oka, kaj asertis ke Napoleono estis armita ofendanto de sia patrujo, eksterlanda krimulo, uzurpulo, perfidulo, plago, ĉefo de banditoj, malamiko de Francujo kiu aŭdacas paŝi sur lando el kie li estis forpelita, kaj anoncis: tiu estos lia lasta frenezaĵo. Sed finfine la reĝo eltroniĝis, neniu mortis pro lil, kaj Napoleono sidiĝis sur la trono sen pafi eĉ unufoje. Tiam, la sama periodaĵo komencis informi la ĝojigan novaĝon pri la eniro de Napoleono en la ĉefurbo, kiu provokis subitan kaj unuvoĉan ĝojeksplodon, ĉiuj sinbrakumis, salutoj al la Imperiestro plenigis laaeron, en ĉiuj okuloj rulis ĝojolarmojn, ĉiuj festis la revenon de la franca heroo kaj promesis al Sia Moŝto la Imperiestro la plej profundan admiron.

Saturday, February 22, 2014

Galeano - 23-an de februaro - La libro de la mirakloj
Je dato proksime de la hodiaŭa en 1455 naskiĝis la Biblion, la unua libro presita en Eŭropo per prestipoj. La ĉinoj estis presantaj librojn ekde du jarcentoj, sed estis Johannes Gutenberg kiu ekis la amasan diskonigon de la plej mirinda rakonto de tutmonda literaturo. La rakontoj rakontas sed ne klarigas, nek havas kialojn por klarigi. La Biblio ne rakontas pri la dieto de Noa por atingi la diluvon ses cent jaraĝa, nek kiu estis la metodo uzita de la edzino de Abrahamo por gravediĝi naŭdekjara, nek klarigas ĉu la azenino de Balaamo, kiu diskutis kun sia mastro, scipovis la hebrean.

Friday, February 21, 2014

Galeano - 22-an de februaro - La silento
En Istambulo, kiu tiam nomiĝis Konstantinopolo, Paŭlo Silentigisto konkludis siajn dek kvin poemojn pri amo je la jaro 563. Tiu greka poeto havis tiun familian nomon pro sia laboro. Li respondecis pri la silento en la palaco de la imperiestro Justiniano. En sia propra lito ankaŭ. Unu el liaj poemoj diras: Viaj mamoj kontraŭ mia brusto, viaj lipoj sur miaj lipoj. La pluso estas silento: Mi malamas buŝon malfermitan.

Thursday, February 20, 2014

21-an de februaro - La mondo malgrandiĝas
Hodiaŭ estas la Tago de Patrinaj Lingvoj. Po ĉiuj du semajnoj, unu lingvo mortas. La mondo malgrandiĝas kiam ĝi perdas siajn homajn diraĵojn, samkiel ĝi perdas diversecon de siaj planktoj kaj bestoj. En 1974 mortis Ángela Loij, unu el la lastaj indiĝeninoj Ona de la Tierra del Fuego, tie en la fino de la mondo; kaj la lasta parolanto de sia lingvo. Sola kantis Ángela, al neniu ŝi kantis, en tiu lingvo pri kiu neniu memoras: Mi marŝadas sur la spuroj de tiuj, kiuj forpasis. Perdida estas mi.
Antaŭ longa tempo, la ona popolo adoris plurajn diojn. Ilia ĉefdio nomiĝis Pemaulk. Pemaulk signifas Vorto.
20-an de februaro - Tago de Socia Justeco
Fine de la deknaŭa jarcento, Juan Pío Acosta estis loĝanta en la landlimo de Urugvajo kun Brazilo. Pro laboro, li bezonis iri kaj reveni, de vilaĝeto al vilaĝeto, tra tiu regiono. Li vojaĝis per ĉevalĉaro, kun ok pasaĝeroj de la unua, dua kaj tria klasoj. Juan Pío ĉiam aĉetis biletojn de la tria klaso, malplikostaj. Li neniam sukcesis kompreni la malsamajn prezoj. Ĉiuj vojaĝis egale, pagante pli aŭ malpli: eta spaco, terpulvoro en la aero, turmentitaj de veturila kapriolado dum la vojo. Li neniam komprenis kial oni pagas pli, ĝis iu vintra tago, kiam la ĉaro enkotiĝis. Tiam, la kondukisto diris:
—Tiuj de la unua klaso restos sur la ĉaro! —Tiuj de la dua eliros! —Kaj tiuj de la tria... puŝu!

Tuesday, February 18, 2014

Galeano - 19an de februaro - Eble Horacio Quiroga rakontus tiel sian propran morton:
Hodiaŭ mi mortis. Je la jaro 1937, mi eksciis ke mi havis nekuraceblan kanceron. Kaj mi eksciis ke la morto, kiu min ĉasis ekde ĉiam, estis trovinta min. Kaj mi rigardis la morton el la okuloj, kaj mi al ĝi diris: —Tiu ĉi milito finiĝis. Kaj mi al ĝi diris: —La venko estas via. Kaj mi al ĝi diris: —Sed la kiamo estas mia. Kaj antaŭ la morto mortigi min, mi minmortigis.

Monday, February 17, 2014

Galeano - 18an de februaro - Nur lia
Kiam Mikelanĝelo eksciis pri la morto de Francesco, kiu estis lia helpanto kaj multe pli, detruis per martelfrapoj la marmoron kiun li estis skulptante. Iom poste li skribis ke tiu morto estis "dia beno, sed por mi estis granda damaĝo kaj senfina doloro. La beno estas en la fakto, ke Francesco, kiu dum la vivo vivigis min, per sia morto min instruis senpente morti. Sed mi havis lin dum dudek ses jaroj... Nun nenio restas al mi krom senfina mizero. Grandega peco mia mortis kun li". La restaĵoj de Mikelanĝelo estas en Florenco, en la preĝejo de la Sankta Kruco. Li kaj sia karega Francesco kutimis sidiĝi sur la ŝtupoj de tiu preĝejo por spekti, en la vasta placo, la duelojn, per piedbatoj kaj pilkŝotoj, inter ludantoj de tio, kio ni nuntempe nomas piedpilkado.

Sunday, February 16, 2014

Galeano - 17an de februaro - La festado kiu ne okazis
Terlaboristoj de Patagonio, en Argentino, strikis pro la salajroj tre malbonaj kaj tro da laborhoroj, kaj la armeo okupiĝis pri restarigi la ordon. Mortigi homojn lacigas. Kaj je la hodiaŭa nokto de 1922, la soldatoj, lacaj pri mortigi homojn, iris al putinejo proksime de la haveno San Julián, por ricevi rekompencon. Sed la kvin virinoj laborantaj tie fermis la pordon kontraŭ iliaj nazoj kaj ilin forpelis kriante "murdistoj! murdistoj! foriru..." Osvaldo Bayer memoras la nomojn de tiuj kuraĝulinoj. Ili nomiĝis Consuelo García, Ángela Fortunato, Amalia Rodríguez, María Juliache kaj Maud Foster.
La putinoj. La virtulinoj.

Galeano - 16-an de februaro - La Operaco Kondoro
Macarena Gelman estas unu inter multaj viktimoj de Operacio Kondoro, kiel estis nomita la komuna teror-merkato organizita de sudamerikaj militistaj diktaturoj. La patrino de Macarena estis graveda de ŝi kiam argentinaj militistoj sendis ŝin al Urugvajo. La urugvaja diktaturo  zorgis pri la naskigo de la bebo, mortigis la patrinon kaj donacis la ĵus naskitan inon al policestro. Dum sia infaneco, Macarena dormis turmentita de mistera koŝmaro, kiu ĉiunokte ripetiĝis: viroj kun armoj persekutadis ŝin ĝis ŝi vekiĝi plorante. La koŝmaro malmisteriĝis kiam Macarena malkovris sian veran historion. Kaj ŝi eksciis ke siaj infanecaj sonĝoj estis la angoroj de sia patrino: la patrino, kiu ŝin estis skulptanta en la ventro dum fuĝoj de la militistaj ĉasistoj kiuj, finfine, ŝin trovis kaj ŝin sendis al la morto.

Saturday, February 15, 2014

Galeano - 16-an de februaro - La Operaco Kondoro Macarena Gelman estas unu inter multaj viktimoj de Operacio Kondoro, kiel estis nomita la komuna teror-merkato organizita de sudamerikaj militistaj diktaturoj. La patrino de Macarena estis graveda de ŝi kiam argentinaj militistoj sendis ŝin al Urugvajo. La urugvaja diktaturo zorgis pri la naskigo de la bebo, mortigis la patrinon kaj donacis la ĵus naskitan inon al policestro. Dum sia infaneco, Macarena dormis turmentita de mistera koŝmaro, kiu ĉiunokte ripetiĝis: viroj kun armoj persekutadis ŝin ĝis ŝi vekiĝi plorante. La koŝmaro malmisteriĝis kiam Macarena malkovris sian veran historion. Kaj ŝi eksciis ke siaj infanecaj sonĝoj estis la angoroj de sia patrino: la patrino, kiu ŝin estis skulptanta en la ventro dum fuĝoj de la militistaj ĉasistoj kiuj, finfine, ŝin trovis kaj ŝin sendis al la morto.

Friday, February 14, 2014

Galeano - 15-an de februaro - Aliaj rabitaj infanoj —Marksismo estas la plej grava formo de menspatologio —asertis kolonelo Antonio Vallejo Nájera, la plej respektata psikiatristo en la Hispanio de generalo Francisco Franco. Li esploris, en karceroj, la respublikanajn patrinojn, kaj pruvis iliajn deliktecajn instinktojn. Por defendi la purecon de la iberia raso, minacata de la marksista degenerigon kaj de la patrina deliktemo, miloj da beboj ĵus naskitaj aŭ tre junaj, idoj de respublikanaj gepatroj, estis forrabitaj kaj disdonitaj al familioj kiuj veneras la krucon kaj la glavon. Kiuj estis tiuj infanoj? Kiuj ili estas, tiom da jaroj poste? Neniu scias. La diktaturo de Franco inventis falsajn dokumentojn, kiuj apartigis por ĉiam familianojn, kaj ordonis la forgeson: ĝi rabis la infanojn kaj ankaŭ la memoron.
Galeano - 14-an de februaro - Rabitaj infanoj
La gefiloj de malamikoj estis trofeoj por la argentina militista diktaturo, kiu rabis pli ol kvincent infanojn dum kelkaj jaroj. Sed multe pli da infanoj rabis, dum multe pli da tempo, la aŭstralia demokratio, kun permeso de la leĝoj kaj aplaŭdoj de la popolo. Je la jaro 2008, la ĉefministro de Aŭstralio, Kevin Rudd, pardonpetis al indiĝenoj, kiuj estis apartigitaj de siaj infanoj dum pli ol jarcento. Registaraj organizaĵoj kaj kristanaj eklezioj estis forrabantaj la infanojn por disdoni ilin al blankhaŭtaj familioj, por savi ilin de malriĉeco kaj delikteco kaj ankaŭ por civilizi ilin kaj apartigi ilin de sovaĝaj kutimoj. Por blankigi nigrhaŭtulojn, ili kutimis diradi.

Thursday, February 13, 2014

Galeano - 14-an de februaro - Rabitaj infanoj
La gefiloj de malamikoj estis trofeoj por la argentina militista diktaturo, kiu rabis pli ol kvincent infanojn dum kelkaj jaroj. Sed multe pli da infanoj rabis, dum multe pli da tempo, la aŭstralia demokratio, kun permeso de la leĝoj kaj aplaŭdoj de la popolo. Je la jaro 2008, la ĉefministro de Aŭstralio, Kevin Rudd, pardonpetis al indiĝenoj, kiuj estis apartigitaj de siaj infanoj dum pli ol jarcento. Registaraj organizaĵoj kaj kristanaj eklezioj estis forrabantaj la infanojn por disdoni ilin al blankhaŭtaj familioj, por savi ilin de malriĉeco kaj delikteco kaj ankaŭ por civilizi ilin kaj apartigi ilin de sovaĝaj kutimoj. Por blankigi nigrhaŭtulojn, ili kutimis diradi.

Wednesday, February 12, 2014

Galeano - 13an de februaro - La danĝero ludi
Je la jaro 2008, Miguel Lopez Rocha, kiu estis ludanta proksime de la meksika urbo Gvadalaharo, glitis kaj falis en riveron Santiago. Miguel estis ok-jara. Li ne mortis pro subakviĝo. Li mortis pro venenoj. En tiu rivero abundas arseniko, sulfurakcido, hidrargo, kromo, plumbo kaj furano, ĵetitaj en akvon de Aventis, Bayer, Nestlé, IBM, Dupont, Xerox, United Plastics, Celanese kaj aliaj entreprenoj, kiuj en siaj landoj ne rajtas fari tiajn donacojn.

Tuesday, February 11, 2014

Galeano - 12an de februaro - La rajto mamsuĉi
Sub la kurba tegmento de la stacidomo de Ĉengduo, en Siĉuano, centoj da ĉinaj junulinoj ridas por foto. Ili ĉiuj vestas similajn novajn veŝtojn. Ili ĉiuj estas ĵus kombitaj, duŝitaj kaj elegante vestitaj. Ili ĉiuj ĵus naskis bebojn. Ili atendas trajnon por iri al Pekino. En Pekino, ili ĉiuj estos mamsuĉitaj de alies beboj. Tiuj homaj bovinoj gajnos multe da mono kaj manĝaĵo. Dum en Siĉuanaj vilaĝetoj, tre for de Pekino, iliaj beboj nutriĝos per laktopulvoro. Ĉiu el ili diras ke faras tion por povi pagi al sia infano bonan edukadon.

Monday, February 10, 2014

Galeano - 11an de februaro - Ne
Dum naskiĝo de la jaro 1962, nekonata muzikbando - du gitaroj, unu basgitaro, unu drumo - registris en Londono sian unuan diskon. La knaboj revenis Liverpool-en kaj sidiĝis por atendadi. Kiam ili ne plu havis ungojn por ronĝi, dum tago kiel hodiaŭ, ili ricevis la respondon. Deca Recording Company informis ilin, sincere: - Ni ne ŝatis vian muzikon. Kaj konkludis: - Gitarbandoj baldaŭ malaperos. La muzikistoj de The Beatles ne sinmortigis.

Sunday, February 9, 2014

Galeano - 10an de februaro - Venko de civilizo
Ĝi okazis norde de la rivero Urugvajo. Sep Misiistaroj de jezuitaj pastroj estis donacitaj de la hispana reĝo al sia bopatro, la reĝo de Portugalio. La donaco inkludis tridek mil gvaraniajn indiĝenojn loĝantajn tie. La gvaranioj malobeis, kaj la jezuitoj, akuzitas pri protekti la indiĝenojn, estis revenigitaj eŭropen. Je la hodiaŭa dato de 1756, sur la montaro de Caiboaté (Kajboate'), estis venkita la indiĝena rezisto. Triumfis la armeon de Hispanio kaj Portugalio, pli ol kvar mil soldatoj akompanataj de ĉevaloj, kanonoj kaj amaso da landoŝtelistoj kaj sklavigistoj. Fina rezulto, laŭ oficialaj datumoj: Indíĝenoj mortaj, 1.723 Hispanoj mortaj, 3. Portugaloj mortaj, 1.

Saturday, February 8, 2014

Galeano - 9an de februaro - Marmoro kiu spiras
Afrodito estis la unua nuda ino en la historio de greka skulptarto. Praksiteleso ŝin skulptis kun falita tuniko ĉe ŝiaj piedoj, kaj la urbo Kos al li ordonis vesti ŝin. Tamen alia urbo, Knido, ŝin bonvenis kaj ŝin ofertis templon; kaj en Knido vivis la plej ina diino, la plej dia ino. Kvankam katenigita kaj tre bone gardita, la gardistoj ne sukcesis eviti la invadon de homoj ravantaj pri ŝi. Je dato kiel hodiaŭ, laca pri tiom da ĉikanaĵoj, Afrodito forfuĝis.

Galeano - 8an de marto - Omaĝoj Hodiaŭ estas Tago de Virinoj.
Dum la Historio, pluraj pensuloj, homaj kaj diaj, ĉiuj viraj, atentis pri virino, pro pluraj kialoj: - Pro ina anatomio: Aristotelo: Virino estas nekompleta homo. Sankta Tomaso de Akvino: Virino estas eraro de la naturo, naskita de aĉa spermo. Marteno Lutero: Viroj havas larĝajn ŝultrojn kaj mallarĝan talion. Ili estas inteligentaj. Virinoj havas mallarĝajn ŝultrojn kaj larĝan talion, por naski bebojn kaj resti hejme. - Pro inaj ecoj: Francisco de Quevedo: Kokinoj al ni donas ovojn, kaj virinoj al ni donas kornojn*. Sankta Johano de Damasko: Virino estas insistema azenino. Arthur Schopenhauer: Virino estas besto kun granda hararo kaj malgranda cerbo. - Pro ina destino: Diris Jehovo al virino, laŭ Biblio: Via edzo vin regos. Diris Alaho, laŭ Korano: bonaj virinoj obeas. *En la denaska lingvo de la aŭtoro, oni diras ke perfidita edzo havas kornojn.

Thursday, February 6, 2014

Galeano - 7an de februaro - La oka fulmo
Roy Sullivan, Arbar-gardisto en Virginio, naskiĝis en 1912, je tiu ĉi dato, kaj travivis sep fulmojn dum sepdek jaroj; en 1959, fulmo forigis ungon de unu el siaj piedfingroj; en 1969, alia fulmo bruligis liajn brovojn kaj palpebro-harojn; en 1970, alia fulmo rostis lian maldekstran ŝultron; en 1972, alia fulmo lin senhararigis; en 1973, alia fulmo vundis liajn krurojn; en 1976, alia fulmo truigis lian maleolon; en 1977, alia fulmo kalcinis lian bruston kaj ventron. Sed ne venis el ĉielo la fulmon kiu lin mortigis, en 1983. Onidire ĝi estis ina vorto, aŭ silento. Onidire.

Wednesday, February 5, 2014

Galeano - 6an de februaro - La krio
Bob Marley naskiĝis en malriĉulejo. Kiam li registris siajn unuajn kanzonojn, li kutimis dormi sur planko de studio. Post kelkaj jaroj li fariĝis riĉa kaj fama kaj dormis sur plummatraco, brakumante Miss Mondo, kaj estis ŝatata de amaso da homoj. Sed li neniam forgesis ke li ne estis nur si men.
Per sia voĉo li kantadis la silenton de la pasinteco, la feston kaj la koleron de la batalemaj sklavoj kiuj dum jarcentoj frenezigis siajn mastrojn en la ĵamajkaj montaroj.

Tuesday, February 4, 2014

Galeano - 5an de februaro - La du voĉoj
Ili kreskis kune, gitaro kaj Violeta Parra. Ĉiam, kiam unu vokis, la alia respondis. La gitaro kaj ŝi kunridadis, ploradis, demandadis, kredis. La gitaro havis truon sur la brusto. Ankaŭ ŝi. Je la hodiaŭa dato de 1967, gitaro vokis, sed Violeta ne respondis. Ŝi por ĉiam silentis.

Monday, February 3, 2014

Galeano - 4an de februaro - La minaco
Ŝi nomiĝis Juana Aguilar, sed estis konata kiel Juana, la Longa, pro la skandala longeco de ŝia klitoro. Sankta Inkvizicio ricevis plurajn denuncojn de tiu "krima trolongeco", kaj je la jaro 1803 la Reĝa Aŭdienco de Gvatemalo ordonis al la ĥirurgiisto Narciso Esparragosa ekzameni la akuzitulinon. Tiu lertulo pri anatomio konsideris ke Juana "estis kontraŭnatura", kaj admonis pri tio, ke ŝia klitoro povus estis danĝera, laŭ scio de antikvaj kuracistoj de Egiptujo kaj aliaj orientaj regnoj.

Sunday, February 2, 2014

Galeano - 3an de februaro - Kalnavalo malfermas vicojn
En 1899, sur la stratoj de Río-de-Ĵaneiro homoj dancadis la kanzonon kiu inaŭguris la historion de tiea karnavalo. La nomo de tiu kanzono estas Ó abre alas (Malfermu vicojn): brazila tango*, brazila muzika kreaĵo por ridindigi la formalecon de salondancojn. La aŭtorino de tiu kanzono estas Chiquinha Gonzaga, kiu verkis muzikaĵojn ekde sia infaneco. Deksesjara, la gepatroj devigis ŝin edziniĝi, kaj la Markizo de Kaŝias estis ŝia nupto-atestanto. Kiam ŝi estis dudekjara, la edzo ŝin devigis elekti inter hejmo aŭ muziko: —Por mi vana estas vivo sen muziko —ŝi diris, kaj foriris.
Tiam, ŝia patro proklamis ke la familia honoro estis makulita, kaj diris ke Chiquinha heredis malvirtecon de iu afrikdevena praulo. Kaj ŝin deklaris morta, kaj malpermesis, en sia hejmo, eĉ menciojn pri la kapriculino. *Noto de la tradukisto: la originala vorto estas "maŝiŝe", muzikstilo ankaŭ konata kiel "brazila tango", kiu estas salondanco dancebla pare. Komence ĝi estis dancata de sklavoj kaj malvirtuloj (maŝiŝe estas afrikdevena nomo), kaj pro ĝia fifamo ĝi estis prezentata en salonoj kiel tango. Tamen, oni kutime konsideras la menciitan kanzonon kiel la unua karnavalmarŝo, muzikstilo por libera dancado surstrate, ĉefe dum karnavalo.

Saturday, February 1, 2014

Galeano - 2an de februaro - La diino festas
Hodiaŭ la tutamerika marbordo omaĝas Jemajan. Ĉi nokte, la diino, patrino de la fiŝoj, kiu antaŭ jarcentoj venis el Afriko en ŝipoj plenaj je sklavoj, sin leviĝas el ŝaŭmo kaj malfermas siajn brakojn. La maro al ŝi kumportas kombilojn, penikojn, parfumojn, tortojn, frandaĵojn kaj aliajn donacojn de maristoj kiuj ŝin amas kaj timas. Familianoj kaj amikoj de Jemaja kutime venas por la festo ekde la afrika Olimpo: Ŝango, ŝia filo, kiu deĉenigas la pluvoj el la ĉielo; Oŝumareo, la ĉielarko, gardanto de la fajro; Oguno, forĝisto kaj soldato, vetemulo kaj inemulo; Oŝuno, la amanto kiu dormas en riveroj kaj neniam forviŝas tion, kion li skribas, kaj Eŝuo, kiu estas Satano el la inferoj kaj ankaŭ Jezuo el Nazareto.