Monday, March 31, 2014

Galeano - unuan de aprilo - La unua episkopo
En 1553, la unua episkopo de Brazilo, Pedro Sardinha, elŝipiĝis en tiu lando. Tri jaroj poste, sude de Alagoaso, li estis manĝita de indiĝenoj kaete'. Kelkaj brazilanoj kredas ke tiu tagmanĝo estis inventita, por la koloniaj aŭtoritatoj havi kialon por ŝteli teritoriojn de indiĝenoj kaj murdadi ilin per sankta milito. Aliaj brazilanoj, male, kredas ke tio okazis laŭ oni rakontas. La episkopo Sardinha, kiu en sia nomo portis sian destinon*, hazarde fondis la brazilan gastronomion. * La vorto sardinha signifas sardino, en la portugala.

Sunday, March 30, 2014

Galeano - 31an de marto - Tiu Pulo
En 1631, John Donne mortis en Londono. Tiu samtempano de Shakespeare nenion publikigis, aŭ preskaŭ nenion. Jarcentoj poste, ni bonŝance konatiĝis kun kelkaj versoj liaj. Kiel tiuj: Du foje mi kun vi amoris, aŭ tri foje, Antaŭ koni vian mienon kaj vian nomon. Aŭ tiuj: Ĝi mordis min, kaj nun vin, Kaj en tiu pulo miksiĝas niajn sangojn. Tiu pulo estas mi, kaj ĝi estas vi kaj ĝi estas nia nuptolito, Nia templo.

Saturday, March 29, 2014

Galeano - 30an de marto - Tago de Hejma Servado
Maruja estis infano. Pri antaŭ ŝiaj ses jaroj, ŝi nenion rakontadis. Pri siaj antaŭaj ses jaroj, en la dua linioŝi nenion esperadis. Ŝi ne estis bela, nek malbela, nek pli-malpli bela. Ŝi kutimis paŝi trenante siajn piedojn, kun senpolvigilo, aŭ balailo, aŭ ŝovelilo en siaj manoj. Veka, ŝi tenis la kapon inter siaj ŝultroj. Dormante, ŝi kutimis meti la kapon inter siaj genuoj. Dum oni paroladis al ŝi, ŝi kutimis rigardi la plankon, kvazaŭ nombrante formikojn. Ŝi estis laboranta en alies domoj ekde siaj plej malnovaj rememoroj. Ŝi neniam eliris la urbon Lima. Multe ŝi laboris, de unu domo al alia, kaj en neniu ŝi emis resti. Finfine, ŝi trovis lokon kie oni traktis ŝin kiel homo. Post kelkaj tagoj, ŝi forpasis. Ŝi estis sin karesante.

Friday, March 28, 2014

Galeano - 29an de marto - Tie ĉi estis ĝangalo
Miraklo en amazonia ĝangalo: je la jaro 1967, nafto ekŝprucis el la lago Agrio. Ekde tiam la entrepreno Texaco sidiĝis ĉe la tablo, buŝtuko ĉe la kolo kaj forko en la mano, kaj sin fartis je nafto kaj gaso dum dudek kvin jaroj, kaj ĝi fekis sur la ekvadoran ĝangalon sepdek sep miliardojn da litroj de veneno. Indiĝenoj tie neniam antaŭe konis la vorton infekto. Ili ekkonis ĝin kiam la fiŝoj ekmortis en riveroj, lagoj iĝis salaj, arboj sekiĝis apud la akvo, bestoj ekfuĝis, tero ĉesis doni fruktojn kaj beboj naskiĝis malsanaj. Pluraj prezidentoj de Ekvadoro, ili ĉiuj nesuspektindaj, kunlaboris en la faro, kiu estis bonkore aplaŭdita de reklamistoj, kiu ĝin laŭdis, de ĵurnalistoj kiuj ĝin ŝminkis, de advokatoj kiuj ĝin defendis, de specialistoj kiuj ĝin senkulpigis kaj de sciencistoj kiuj ĝin malkondamnis.

Thursday, March 27, 2014

Galeano - 28an de marto - La inventado de Afriko
En 1932, iom post ĝia debuto, Tarzan, la ĝangala reĝo, venigis milojn da homoj, kiuj kreis longajn vicojn antaŭ kinejoj. Ekde tiam, Tarzan estis Johnny Weissmuller, naskiĝita en Rumanujo, kaj sia krio, diskonigita de Hollywood, fariĝis la kontinenta lingvo de Afriko, kvankam li neniam estis tie. Tarzan ne havis grandan vortprovizon, nur kapablis diri me Tarzan, you Jane, sed estis tre lerta pri naĝado, ĝi gajnis kvin medalojn en Olimpikoj kaj kriis kiel neniu alia. Tiu bleko de la ĝangala reĝo estis kreaĵo de Douglas Shearer, specialisto pri sono, kiu scipovis miksi voĉojn de goriloj, hienoj, kameloj, violonoj, sopranoj kaj tenoroj. Ĝis sia lasta tago, Johnny Weissmuller toleris admirantojn petantaj al li por bleki.

Wednesday, March 26, 2014

Galeano - 27an de marto - Tago de Teatro
Je la jaro 2010, la entrepreno Murray Hill Inc. petis ĉesigon de aktorado de politikistoj kiuj ŝajnas labori. Iomete antaŭ tio, la Supera Tribunalo de Usono deklaris ke entreprenoj kiuj sponsoras politikistojn por balotadoj ne agas kontraŭleĝe; kaj ekde multe da tempo antaŭ tio, jam estis laŭleĝe subaĉeti parlamentanojn per lobioj. Per komuna senco, Murray Hill Inc. anoncis sian kandidatiĝon al la usona parlamento, pere de la subŝtato Maryland. Alvenis la momento forigi la perantojn: —Jen nia demokratio. Ni ĝin aĉetis. Ni ĝin pagis. Kial ni ne povas gvidi ĝin? Voĉdonu por ni, por starigi la plej bonan demokration aĉeteblan. Pluraj homoj pensis ke tio estis ŝerco. Ĉu fakte estis?

Tuesday, March 25, 2014

Galeano - 26an de marto - Majaaj Liberigantinoj
Je hodiaŭa nokto de 1936, estis ŝton-mortigita Felipa Poot, mayaa indiĝeno, en la vilaĝeto Kinchil.
En la ŝtonumado, mortis kun ŝi aliaj tri virinoj, ankaŭ majaaj, kiuj ĉe ŝi batalis kontraŭ malĝojo kaj timo. Ilin mortigis la sanka kasto, laŭ nomadiĝis la posedantojn de la grundo kaj de la homoj de Jukatanio.

Monday, March 24, 2014

Galeano - 25an de marto - La anunciacio
Je dato kiel hodiaŭ, kelkaj pliaj, aŭ malpliaj, tagoj, la arkianĝelo Gabrielo venis el ĉielo kaj la virgulino Maria eksciis pri tio, ke Dio estis en sia ventro. Nuntempe, la relikvoj de la Virgulino troveblas en pluraj preĝejoj en la tuta mondo: sandaloj kaj pantofloj uzitaj de ŝi, kamizoloj kaj roboj kiuj estis ŝiaj, kufloj, diademo, kombiloj, vualoj kaj haroj, markoj de la lakto kiu nutris Jesuon, kaj ŝiaj kvar geedziĝaj ringoj, kvankam ŝi edziniĝis nur unufoje.

Sunday, March 23, 2014

Galeano - 24-an de marto - Kial ni malaperigis la malaperintojn
Je hodiaŭa tago je la jaro 1976, naskiĝis la militista diktaturo kiu malaperigis milojn da argentinanoj.
Dudek jaroj poste, generalo Jorge Rafael Videla klarigis al la ĵurnalisto Guido Braslavsky: —Ne, ne eblis mortpuni. Imagu ciferon, imagu kvin mil. La argentina popolo ne akceptus tion: hieraŭ du en Bonaero, hodiaŭ ses en Córdoba, morgaŭ kvar en Rosario, kaj tiel plu ĝis kvin mil… Ne, ne eblus. Tamen, ĉu ni diskonigus kie estas la restaĵoj? Kiel distingi ilin? Ili estas en la maro, en la Arĝenta Rivero, en la Riachuelo, ĉu? Oni pensis, dum momento, pri diskonigi la listojn. Tamen oni tuj asertis: se ni diskonigu, ke ili estas mortaj, sekvos demandoj, nerespondeblaj: kiu mortigis ilin, kiam, kie, kiel…

Friday, March 21, 2014

Galeano - 22an de marto - Tago de Akvo
De akvo ni estas faritaj. De akvo naskiĝis la vivo. Riveroj estas la sango de la tero, kaj de akvo estas faritaj la ĉeloj kiuj pensigas nin, la larmoj kiuj nin plorigas kaj la memoro kiu nin rememorigas. La memoro al ni rakontas ke nunaj dezertoj jam estis arbaroj, kaj ke la sekaj grundoj jam estis humidaj, je tiu praa tempo, kiam akvo kaj grundo apartenis al neniu kaj samtempe al ĉiuj. Al kiu apartenas la akvo? Al la simio kiu havis armon. La senarma simio estis mortigita. Se mi bone memoras, tiel komencas la filmo 2001, Odiseo en Spaco. Iom poste, je la jaro 2009, spacoŝipo malkovris akvon en la Luno. La novaĵo rapidigis la planojn pri koloniado. Kompatinda Luno.

Thursday, March 20, 2014

Galeano - 21an de marto - La mondo laŭ ĝi estas
La Dua Mondmilito estis tiu, kiu plej mortigis dum la tuta historio de homaj amasmurdadoj. Sed oni nombris malmultajn viktimojn. Pluraj soldatoj el kolonioj ne aperas sur listoj de mortintoj. Estis ili naskitaj en Aŭstralio, Barato, Birmanio, Filipinoj, Argelio, Senegalo, Vjetnamio kaj pluraj aliaj landoj de Afriko, Azio kaj Oceanio, kiuj estis devigataj morti por siaj mastroj. Rezulto: estas postvivantoj je la unua, la dua, la tria kaj la kvara kategorioj. Pri mortintoj same okazas.

Wednesday, March 19, 2014

Galeano - 20an de marto - La mondo inversita
Je la 20a de marto de la jaro 2003, irakaj militaviadiloj ĵetis bombojn en Usonon. Post la bomboj, irakaj soldatoj invadis la usonan teritorion. Estis multaj damaĝoj. Pluraj usonaj civiluloj, ĉefe virinoj kaj infanoj, perdis siajn vivojn aŭ estis amputitaj. Oni ne scias kiom da homoj, ĉar la tradicio estas nombri viktimojn nur inter la invadanta armeo kaj malpermesas nombri viktimojn inter la popolo de la invadita lando. La milito estis neevitebla. Sekureco de Irako, kaj de la tuta homaro, estis minacata de la amasmurdadaj armoj akumulitaj en usonaj arsenaloj. Sen fundamento estis, male, la malicaj klaĉoj pri intenco de Irako kontroli la naftokampojn de Alasko.

Tuesday, March 18, 2014

Galeano - 19an de marto - Naskiĝo de kinarto
Je 1895, la fratoj Lumière, Louis kaj Auguste, faris tre mallongan filmon pri eliro de laboristoj el fabriko en Liono. Tiu filmo, la unua en la historio de kinarto, estis spektita de kelkaj amikoj iliaj, nur kelkaj, kaj de neniu alia. Finfine, je la 28a de decembro, la fratoj Lumière montris la filmon al ĝenerala publiko, kune kun alia mallongasj filmoj kreitaj de ili, kiu ankaŭ registris momentoj de ĉiutaga vivo. En la kelo de la pariza Grand Café, okazis la tutmonda inaŭguro de tiu mirinda spektaklo, ido de magia lanterno, de la viva rado, kaj de aliaj kreaĵoj de iluziistoj. Plenplena ĉambro. Tridek kvin homoj pagis unu frankon por eniri. Georges Meliès estis unu el la spektantoj. Li volis aĉeti la filmilon. Pro tio, ke oni ne volis vendi ĝin, li inventis alian.

Monday, March 17, 2014

Galeano - 18an de marto - Kun la dioj en la eno
En la montaro Andoj, hispanaj konkerintoj forpelis indiĝenajn diojn. La idolatrio estis malaperigita. Sed ĉirkaŭ la jaro 1560 la dioj revenis. Ili vojaĝis per siaj grandaj flugiloj, el neiu-scias-kie, kaj penetris la korpojn de siaj idoj, de Ayacucho ĝis Oruro, kaj en tiuj korpoj ili dancis. La dancoj dancigis la ribelon, kaj estis punitaj per vipbatoj aŭ pendigoj, sed ne eblis ĉesigi ilin. Kaj ili daŭre anoncas la finon de la humiligo. En la keĉua lingvo, la vorto ñaupa signifas estis, sed ĝi ankaŭ signifas estos.

Sunday, March 16, 2014

Galeano - 17an de marto - Ili kapablis aŭskulti
Carlos kaj Gudrun Lenkersdorf naskiĝis kaj loĝis en Germanio. Je la jaro 1973, tiuj respektindaj profesoroj alvenis en Meksikion. Kaj ili iris al la majaa mondo, en triba komunumo, kaj sin prezentis per la jena frazo: —Ni venis por lerni. La indiĝenoj silentis. Post iom da tempo, iu klarigis pri la silento: —Por la unua fojo iu diris tion al ni. Kaj lernante ili restis tie, Gudrun kaj Carlos, dum jaroj kaj jaroj. De la majaa lingvo ili lerni ke ne estas hierarkion inter subjekto kaj objekto, ĉar mi trinkas la akvon kiu trinkas min kaj estas rigardata de tiu al kiu mi rigardas, kaj ili lernis saluti aliulojn tiel: Mi estas alia vi. —Vi estas alia mi.

Saturday, March 15, 2014

Galeano - 16-an de marto - Rakontrakontanto
Je tiuj ĉi datoj, laj je aliaj ankaŭ, festas siajn festivalojn la rakontantoj kiuj rakontas rakontojn per siaj voĉoj, skribantaj sur la aero. La rakontrakontantoj havas plurajn gediojn kiuj ilin inspiras kaj subtenas. Inter ili, Rafuema, la avo kiu rakontis pri la origino de la popolo uitoto, en la kolombia regiono de Ararakŭara. Rafuema rakontis ke la uitotoj estis naskitaj de la vortoj kiuj rakontas pri ilia naskiĝo. Kaj ĉiufoje kiam ĝi ĝin rakontas, la uitotoj denove naskiĝas.
  • Friday, March 14, 2014

    Galeano - 15-an de majo - Noktaj Voĉoj
    Je hodiaŭa frumateno je la jaro 44 antaŭ Kristo, Kalpurnia vekiĝis ploranta. Ŝi sonĝis pri sia edzo, vundita per tranĉilo, agonianta sur ŝiaj brakoj. Kaj Kalpurnia al li rakontis sian sonĝon, kaj plorante lin petis resti hejme, ĉar ekster ĝi lin estis atendanta tombejo. Sed la papo, la dum viva diktatoro, la dia soldato, la senmalvenka dio, ne povus konsideri sonĝon de virino. Julio Cezaro ŝin apartigis per frapo, kaj al la romian senaton li marŝis por renkonti la morton.

    Thursday, March 13, 2014

    Galeano - 14an de marto - La Kapitalo
    Je 1883 amaso da homoj spektis la entombigon de Karl Marx en londona tombejo: amaso je dek unu homoj, inkluzive la tombisto. Lia plej konata frazo fariĝis lian epitafon: La filozofoj interpretis la mondon diversmaniere/ sed la neceso estas ŝanĝi ĝin. Tiu profeto pri ŝanĝigo de la mondo vivis fuĝante de la polico kaj de siaj ŝuldatoj. Pri sia ĉefa verko, li komentis: —Neniu verkis tiom multe pri mono havante tiom malmulte da. La Kapitalo al mi ne pagos eĉ la cigaredojn kiujn mi fumis verkante pri ĝi.

    Wednesday, March 12, 2014

    Galeano - 13an de marto - La bonaj konscioj
    Je hodiaŭa dato je la jaro 2007, la banana entrepreno Chiquita Brands, heredanto de United Fruits, agnoskis ke dum sep jaroj ĝi monsubtenis gerilanojn en Kolombio kaj akceptis pagi monpunon. La gerilo estis protektanto de la entrepreno kontraŭ strikoj kaj aliaj malbonaj faroj de laboristaj sindikatoj. Cent sepdek tri sindikatanoj estis murditaj en bananejoj, dum tiuj sep jaroj. Oni pagis monpunon de dudek kvin milionoj da dolaroj. Eĉ centavo ne estis donita al familianoj de murditoj.

    Tuesday, March 11, 2014

    Galeano - 12an de marto - Pli scias la sonĝo ol la atendado
    Ruĝiĝas monto Fuji, simbolo de Japanio. Kovras la ĉielon la ruĝajn nubojn de plutonio, flavajn nubojn de stroncio, purpuraj nuboj de cezio, ĉiuj plenplenaj je kancero kaj aliaj monstroj. Ses atomcentraloj eksplodis. Homoj senesperaj fuĝas nenien: - Ili nin trompis! Ili mensogis al ni! Kelkaj sinĵetas en la maron aŭ en aeron, por rapidigi la renkontiĝon kun la morto. Akira Kurosawa sonĝis pri tiu teruraĵo, kaj faris filmon pri ĝi, dudek jarojn antaŭ la nuklea katastrofo kiu, komence de 2011, ekis nuklean apokalipson en sia lando.

    Saturday, March 8, 2014

    Galeano - 11an de marto - La tago kiam Mekskio invadis Usonon
    Je hodiaŭa frumateno de 1916, Pancho Villa trapasis la landlimon, forbruligis la urbon Columbus, mortigis kelkajn soldatojn, ŝtelis kelkajn ĉevalojn kaj pafaĵojn, kaj je la sekva tago revenis al Meksikio, por rakonti sian faron. Tiu fulma atako de la banditaro de Pancho Villa estis la nura invado de Usono dum ĝia tuta historio. Usono, siavice, invadis kaj daŭre invadas preskaŭ la tutan mondon. Ekde 1947, usona Ministerio pri Milito nomiĝas Ministerio pri Defendado, kaj ĝia pormilita buĝeto nomiĝas buĝeto por defendado. Tiu nomo estas enigmo malpli facile divenebla ol la Sankta Triunuo.

    Friday, March 7, 2014

    Galeano - 8an de marto - Omaĝoj. Hodiaŭ estas Tago de Virinoj. Dum la Historio, pluraj pensuloj, homaj kaj diaj, ĉiuj viraj, atentis pri virino, pro pluraj kialoj: - Pro ina anatomio: Aristotelo: Virino estas nekompleta homo. Sankta Tomaso de Akvino: Virino estas eraro de la naturo, naskita de aĉa spermo. Marteno Lutero: Viroj havas larĝajn ŝultrojn kaj mallarĝan talion. Ili estas inteligentaj. Virinoj havas mallarĝajn ŝultrojn kaj larĝan talion, por naski bebojn kaj resti hejme. - Pro inaj ecoj: Francisco de Quevedo: Kokinoj al ni donas ovojn, kaj virinoj al ni donas kornojn*. Sankta Johano de Damasko: Virino estas insistema azenino. Arthur Schopenhauer: Virino estas besto kun granda hararo kaj malgranda cerbo. - Pro ina destino: Diris Jehovo al virino, laŭ Biblio: Via edzo vin regos. Diris Alaho, laŭ Korano: bonaj virinoj obeas. *En la denaska lingvo de la aŭtoro, oni diras ke perfidita edzo havas kornojn.

    Thursday, March 6, 2014

    Galeano - 7an de marto - La sorĉistinoj
    Je la jaro 1770, Anglio aprobis leĝon por kondamni trompemajn virinoj. Tiuj malvirtulinoj kutimis konvinkigi la virregatojn de la reĝino edziĝi al ili, pere de uzado de diablaj kreaĵoj, kiel "parfumoj, banoj, kosmetikoj, falsaj dentaroj, perukoj, lano sub vestaĵoj, korsetoj, aranĝaĵoj, orelringoj kaj kalkanumoj. La aŭtorinoj de tiaj fraŭdoj, laŭ la leĝo, "estos juĝotaj laŭ la nuna leĝaro kontraŭ sorĉoj, kaj iliaj geedziĝoj estos senvalidigitaj". Tiutempa teknologio malpermesis mencii en tiu leĝo la silikonon, la liposukcion, la botokson, la stetikajn ĥirurgiojn kaj aliajn kreaĵojn ĥirurgiajn kaj kemiajn.

    Wednesday, March 5, 2014

    Galeano - 6an de marto - La floristino
    Georgia O'Keeffe vivis pentrante dum preskaŭ jarcento. Pentrante ŝi mortis. Ŝiaj pentraĵoj fariĝis ĝardenon en soleca dezerto. La floroj de Georgia, klitoroj, vulvoj, vaginoj, cicoj, umbilikoj, estis kalikoj de meso por danki al Dio pro la ĝojo esti virino.

    Tuesday, March 4, 2014

    Galeano - 5-an de marto - Divorco kiel higiena zorgo
    En 1953, debutis en Meksikio filmo de Luis Buñuel nomita Él (Li). Buñuel, hispana ekzilitulo, filmigis la novelon pri hispana ekzilitulino, Mercedes Pinto, kiu rakontadis siajn suferojn kiel edzino. Dum tri semajnoj ĝi estis spektita. La publiko ridegadis kvazaŭ estis filmo de Cantinflas. La aŭtoro de la novelo estis ekziligita de hispanio en 1923. Ŝi aŭdacis prelegi en la Universitato de Madrido pri temo neakceptebla: la divorco kiel higiena zorgo. La diktatoro Miguel Primo de Rivera vokis ŝin. Li parolis nome de la katolika eklezio, de la Sankta Virgulino, kaj per kelkaj vortoj diris ĉion necesan: —Vi devas silenti, aŭ foriri. Kaj Mercedes Pinto foriris. Ekde tiu momento, ŝia kreemo, vekiganta la sojlon paŝitan de ŝi, ekeĥis en Urugvajo, Bolivio, Argentino, Kubo, Meksikio…

    Sunday, March 2, 2014

    Galeano - 3-an de marto - Brazilaj liberigistinoj
    Hodiaŭ finiĝis, en 1770, la reĝlandon de Teresa de Benguela en Quariterê. Ĝi estis unu de la liberejoj de fuĝintaj sklavoj en Brazilo. Dum dudek jaroj, Teresa frenezigis la soldatojn de la provinco Mato-Groso. Ili ne sukcesis kapti ŝin viva. Kaŝitaj en ĝangalo, estis pluraj virinoj kiuj, krom kuiri kaj naski bebojn, kapablis militi kaj ordoni, kiel Zacimba Gambá en Espirito-Santo, Mariana Crioula en la landinterno de Rio-de-Ĵanejro, Zeferina en Bahío kaj Felipa María Aranha en Tokantinso. En Parao, ĉe la limo de la rivero Trombetas, neniu aŭdacis kontraŭstari la ordonojn de Mãe Domingas. En la vasta rifuĝejo de Palmares, en Alagoaso, la afrika princino Aqualtune regis en libera vilaĝeto, ĝis ĝi estis incendiita de la armeo en 1677. Tamen ekzistas, kaj nomiĝas Conceição das Crioulas, en Pernambuko, la komunumo fondita en 1802 de fuĝantaj negrulinoj, la fratinoj Francisca kaj Mendecha Ferreira. Kiam la sklavistaj soldataroj estis proksime, la liberaj sklavinoj semplenigis siajn grandajn afrikstilajn hararojn. Samkiel en aliaj lokoj en Ameriko, ili transformis siajn kapojn en semujoj, pro la neceso rapide forfuĝi.

    Saturday, March 1, 2014

    Galeano - 2-an de marto - Fajfante mi diras
    La fajfo estas la lingvaĵo de La Gomera. En 1999, la registaro de Kanariaj Insuloj decidis favore pri instruado en lernejoj de la lingvaĵo de la popolo kiu ĝin fajfas. En praa tempo, la paŝtistoj de la insulo La Gomera komunikiĝis per fajfoj, ekde malproksimaj montoj, danke al la krutaĵoj, kiuj multobligas la eĥojn. Tiel ili sukcesis sendi mesaĝojn kaj rakonti plensukcese la novaĵojn pri siaj iroj kaj revenoj, la danĝeroj kaj la ĝojoj, la laboro kaj la ĉiutaga vivo. Tiel pasis jarcentoj, kaj en tiu insulo la homaj fajfoj, enviataj de birdoj, daŭre estas tiel potencaj kiel la voĉoj de la vento kaj la maro.