Thursday, July 17, 2014

Galeano - 17an de julio - Tago de Justico
La Reĝino diris: —Jen la reĝa mesaĝisto. Li estis arestita, kaj oni punas lin. Lia proceso ne estos juĝita antaŭ la venonta merkredo. Kaj, oni supozas, lia krimo okazos je la fino. —Sed kio okazos, se li neniam krimumos? —demandis Alico. (El Tra la Spegulo, dua parto de Alico en Mirlando, de Lewis Carroll, 1872)

Tuesday, July 15, 2014

Galeano - 16an de julio - Mia kara malamiko
Blanka estis la ĉemizo de la brazila futbalteamo. Kaj ĝi neniam plu estis blanka, ekde kiam la Mondpokalo de 1950 evidentigis ke tiu koloro simbolas malbonan aŭguron. Ducent mil petraj statuoj en la stadiono Maracanã: la lasta matĉo finiĝis, Urugvajo estis monda ĉampiono, kaj la spektantaro estis senmova. En la stadiono estis tamen paŝantaj sencele kelkaj piedpilkistoj. La du plej bonaj, Obdulio kaj Zizinho, renkontiĝis. Ili rigardis unu la alian. Ili estis tre malsimilaj. Obdulio, la venkinto, farita de fero. Zizinho, la venkito, farita de muziko. Sed ili ankaŭ estis tre similaj: ambaŭ ludis vinditaj dum la tuta turniro, unu kun maleolinflamo, la alia kun ŝvelita genuo, kaj neniam ili plendis. Fine de la matĉo, ili ne sciis ĉu ili brakumus aŭ batus unu la alian. Jaroj poste, mi demandis al Obdulio: —Ĉu vi renkontas Zizinho? —Jes. Fojfoje. Ni fermas la okulojn kaj vidas unu la alian.

Monday, July 14, 2014

Galeano - 15an de julio - Ceremonio pri ekzorcaĵo
Je hodiaŭa nokto de 1950, lasta nokto antaŭ la fina matĉo de la piedpilka mondpokalo, Moacir Barbosa dormis lulita de anĝeloj. Li tiam estis la plej amata homo en Brazilo. Sed je la sekva tago, la plej bona golejisto de la mondo iĝis perfidanto de sia patrujo: Barbosa ne sukcesis eviti la golon de Urugvajo kiu rezultis je malvenko de Brazilo en tiu mondpokalo. Dek tri jaroj poste, okaze de inaŭguro de novaj golejoj en la stadiono Maracanã, Barbosa prenis la tri bastonojn inter kiuj tiu golo humiligis lin. Kaj detruis la bastonojn per hakilo, kaj ilin bruligis ĝis restis nur cindroj. La ekzorcaĵo ne savis lin de humiligo.

Sunday, July 13, 2014

Galeano - 14an de julio - La skatolo de malvenkintoj
Helena Villagra sonĝis pri grandega skatolo. Ŝi malfermis ĝin per tre malnova ŝlosilo kaj el la skatolon venis piedpilkajn perditajn golojn, rektajn punĝĝotojn fiaskitajn, teamojn kiuj malvenkis, kaj la perditaj goloj sukcesis malperdiĝi, la pilko korektis sian vojon kaj la malvenkintoj festis la venkon. Kaj tiu malreala matĉo ŝajnis senfina, ĉar la pilko estis daŭre rulanta, kaj la sonĝo ankaŭ.

Saturday, July 12, 2014

Galeano - 13an de julio - La golo de la jarcento
Je hodiaŭa dato de la jaro 2002, la ĉeforganizaĵo pri piedpilkado diskonigis la rezulton de monda enketo: Elektu la golon de la dudeka jarcento. Venkis, kun granda avantaĝo, la golo de Diego Maradona dum la Mondpokalo de 1986, kiam li, balante kun la pilko ĉe sia piedo, lasis ses anglojn konfuzajn. Tiu estis la lasta imago vidita de Manuel Alba Olivares. Li havis tiam dek unu jarojn, kaj je tiu magia momento liaj okuloj malfunkciiĝis por ĉiam. Li gardis la golon intaktan en sia memoro, kaj ĝin rakontas pli bone ol la plej bonaj futbalparolistoj. Ekde tiam, por spekti piedpilkajn matĉojn kaj aliajn aferojn ne tiom gravajn, Manuel prunteprenas la okulojn de siaj amikoj. Danke al ili, tiu blinda kolombiano fondis kaj prezidentas futbalteamon, estis kaj daŭre estas teknika direktoro de la teamo, komentas la matĉojn en sia radioprogramo, kantas por amuzigi la aŭskultantojn kaj dum sia libera tempo laboras kiel advokato.

Friday, July 11, 2014

Galeano - 12an de julio - La kronado de golfaranto
En 1949, Gian Piero Boniperti estis la golfarulo de la itala futbalturniro kaj ĝia plej brila stelo. Laŭ onidiro, li naskiĝis je inversita pozicio, kun sia piedeto batante la aeron, kaj el lulilo li flugis al eterna futbalgloro. La teamo Juventus pagis al li unu bovinon po golo. Altri tempi.
Galeano - 11an de julio - La produktado de larmoj
En 1941, la tuta Brazilo ploris sian unuan radidramserion: Dentokremo Colgate prezentas… “Serĉanta la feliĉon!” La dramserio estis importita el Kubo kaj adaptita al lokaj specifaĵoj. La roluloj havis multe da mono, tamen estis bedaŭrindaj. Ĉiam, kiam ili estis prenontaj la feliĉon, la kruela destino kondamnis ilin al sufero. Tiel pasis preskaŭ tri jaroj, epizodo post epizodo, kaj eĉ muŝoj kutimis halti siajn farendaĵojn dum la dramserio. Ne ekzistis radiriceviloj en kelkaj vilaĝetoj en la landinterno de Brazilo. Sed ĉiam estis iu preta ĉevalrajdi multajn leŭgojn, aŭskulti la elsendon, rememori pri ĝi kaj reveni rapide por rakonti al aliuloj la aŭskultitan rakonton. Kaj tiu rakonto, multe pli longa ol la originala, kunigis amason da homoj avidaj por gustumi la lastajn kompatindaĵojn, kun tiu neanstataŭebla plezuro de malriĉuloj kompati la riĉulojn.

Wednesday, July 9, 2014

Galeano - 10an de julio - La kreado de dramserioj
Je ĉi bedaŭrinda tago de 1844, la francoj subite restis sen io por legi. La revuo Le Siècle publikigis la lastan el dek ses ĉapitroj de la aventurnovelo plej populara en tuta Francio. Fino. Kaj nun? Sen Tri Muskedistoj, kiuj fakte estis kvar, kiu riskus sian vivon, ĉiutage, por honoro de reĝino? La aŭtoro, Alexandre Dumas, verkis tiun verkon, kaj tricent aliajn, laŭ ritmo de ses mil vortoj tage. Enviantoj diradis ke tiu faro en literatura kurado eblis nur pro lia kutimo uzi paĝojn de alies verkoj, ĉu ŝtelitaj ĉu aĉetitaj kontraŭ malgranda sumo de aŭtoroj laborantaj por li. Verŝajne liaj senfinaj bankedoj, kiuj plenigis lian ventron kaj malplenigis liajn poŝojn, lin devigis verki serion da verkoj antaŭmenditaj. La franca registaro pagis al li, ekzemple, por la novelo Montevideo aŭ Nova Trojo. Ĝiaj paĝoj estis dediĉitaj al la noblaj defendantoj de tiu haveno, nomita de Adolphe Thiers kiel nia kolonio de Montevideo, pri kiu Dumas neniam antaŭe aŭdis pri. La verko devus esti epopeo pri la defendado de la haveno kontraŭ la aboriĝenoj, tiuj gaŭĉoj nudpiedaj kiujn Dumas vokis kiel sovaĝaj bastonbatoj de la Civilizo.

Tuesday, July 8, 2014

Galeano - 9an de julio - La sunoj kaŝitaj de la nokto
Je la jaro 1909, naskiĝis Vitalino en la nordoriento de Brazilo. Kaj la seka grundo, kie nenio kreskas, iĝis malseka tero, por de ĝi naskiĝi liajn idojn el koto. Komence estis ludiloj, modelitaj de liaj manoj por lin akompani dum infaneco. Kaj laŭ paso de la tempo la ludiloj fariĝis etajn skulptaĵojn, tigrojn kaj ĉasistojn, terlaboristojn kun ŝpatoj plugante la duran teron, la lusoldatojn de la dezerto uzante fusilojn, la karavanojn de kamparanoj forpelitaj de la seka sezono, la gitaristojn, la balejojn, la enamiĝintojn, la procesiojn, la sanktulojn... Kaj tiel la magiaj fingroj de Vitalino rakontis la tragedion kaj la feston de sia popolo.

Monday, July 7, 2014

Galeano - 8an de julio - La porĉiama ŝtatestro
En 1994, mortis la senmortulo. Li mortis, sed ne mortis. Laŭ la Konstitucio de NordKoreio, verkita de li mem, Kim Il Sung naskiĝis je la unua tago de la Nova Erao de la Homaro, kaj estas Porĉiama Prezidanto. La Nova Erao, inaŭgurita de li, daŭras; kaj ankaŭ li: Kim Il Sung daŭre ordonas per siaj statuoj, kiuj estas la plej altaj konstruaĵoj en la lando.

Sunday, July 6, 2014

Galeano - 7an de julio - Fridamanio
En 1954, komunista manifestacio plenigis la stratojn de la urbo Meksiko. Frida Kahlo estis tie, sur rulseĝo. Tiu estis la lasta fojo kiam oni vidis ŝin viva. Ŝi mortis, en silento, iom poste. Kaj multaj jaroj pasis ĝis kiam fridamanio, intensa tumulto, ŝin vekigis. Ĉu reviviĝo aŭ negoco? Ĉu meritis tion artisto kiu fajfis pri celismo kaj belismo, aŭtoro de senkompataj memportretoj kiuj montras ŝin kun tro da okulharoj kaj lipharoj, vundita de pluraj kudriloj kaj pingloj, tranĉita de tridek du operacioj? Ĉu eble tio estis multe pli ol merkata manipulado? Ĉu omaĝo de la tempo al virino kiu kapablis transformi doloron en koloro?

Saturday, July 5, 2014

Galeano - 6an de julio - Trompu min
Hodiaŭ estis baptita, en 1810, en Connecticut, bebo nomita Phineas Barnum. Plenkreska, li fondis la plej faman cirkon. La cirko komencis kiel muzeo pri raraĵoj kaj monstraĵoj, kien iris amso da homoj: ili kapkliniĝis antaŭ blinda sklavino, 161 jara kaj kiu mamnutris George Washington; ili kisis la manon de Napoleono Bonaparte, kiu estis 64 centímetroj alta; kaj ili kontrolis ke estis forte kunligitaj la siamaj dunaskitoj Chang kaj Eng, kaj ke la tri sirenoj en la cirko havas verajn fiŝvostojn. Barnum estis la homo plej enviata de profesiaj politikistoj, en tuta historio. Li praktikis, plej bone ol aliuloj, sian gravan malkovron: homoj miras esti trompitaj.

Friday, July 4, 2014

Galeano - 5an de julio - La rajto ridi
Laŭ Biblio, Salomono, reĝo de Izraelo, ne havis favoran opinion pri la rido: —Tio estas frenezaĵo —Li kutimis diri. Nek pri la ĝojo: —Kiel ĝi utilas? Laŭ evangelioj, Jezuo neniam ridis. La rajto ridi sen peki bezonis atendi ĝis la naskiĝo, en la urbo Asizo je hodiaŭa dato de 1182, de bebo nomita Francisko. Sankta Francisko de Asízo naskiĝis ridante, kaj jaroj poste instruis siajn monaĥajn disciplojn: —Estu gajaj. Ne estu malĝojaj, arogantaj, hipokritaj…

Thursday, July 3, 2014

Galeano - 4an de julio - La Suda Kruco
Je hodiaŭa nokto de 1799, Alexander von Humboldt kaj Aimé Bonpland malkovris la Sudan Krucon. Ili estis navegantaj en la maron, kiam ili estis salutitaj de steloj neniam antaŭe viditaj de ili. La Suda Kruco estis anoncanta la vojon al Ameriko. Humboldt kaj Bonpland ne celis konkeradon. Ili nenion volis ŝteli, nek donaci. Kaj multon donis al ni tiuj aventuremaj sciencistoj, kiuj helpis nin pri kono kaj rekono. Jaroj poste, fine de la vojaĝo tra Ameriko, Humboldt revenis eŭropen. Aimé, s-ro Amo, elektis resti en tiu ĉi lando, elektis ĝin kiel sia lando. Ĝis la fino de sia vivo, s-ro Amo kolektis kaj specifigis milojn da nekonataj plantoj kaj ekkonis aboriĝenan medicinon, li fondis verdajn apotekojn senpagajn por ĉiuj, plantis, semis, amikiĝis, bredis infanojn kaj kokinojn, lernis kaj instruis, estis arestita kaj praktikis la amon al proksimulo (proksimulinoj unue, li diris). Noto de la tradukinto: en la originala hispanlingva verko estas vortludo inter amo kaj amoro per la vorto "amor", kiu entenas ambaŭ signifoj.

Wednesday, July 2, 2014

Galeano - 3an de julio - La ŝtono en la truo
Pasis tri monatoj ekde kiam la reĝo Jakobo la dua malpermesis golfoludadon, en 1457, kaj skotoj fajfis pri tio. Vane, la reĝo ripetis la ordonon: estas necese ke junuloj sindediĉu pli intense al arkpafado, gravega por defendi la teritorion, anstataŭ perdi tempon ĵetante pilketon en truon. Sed en la verdaj kampoj de Skotlando naskiĝis golfo, je ĉirkaŭ la jaro mil, kiam paŝtistoj elektis pasigi la tempon ĵetante ŝtonojn en kuniklajn truojn; kaj tiu tradicio fariĝis nevenkebla. En Skotlando estas la plej antikvaj golfejoj de la mondo. Ili estas publikaj kaj senpagaj. Raraĵoj en la mondo: kutime tiu sporto, privatigita, apartenas al tiuj malmultaj homoj kiuj manĝas ĉies spacojn, kaj trinkas nian akvon.

Tuesday, July 1, 2014

Galeano - 2an de julio - Prahistoriaj olimpikoj
Aplaŭdita antropologia marŝado malfermis la olimpikojn de 1904, en la usona urbo Saint Louis. Marŝis negroj, indianoj, ĉinoj, nanoj kaj virinoj. Neniu el ili povis partopreni la sportan konkuron, kiu komenciĝis la sekvan tagon kaj dauris kvin monatojn. Fred Lorz, virblankulo, gajnis la maratonon, kiu estis la plej populara sporto. Iom poste, oni eksciis ke li kuris duonon de la kurado sur automobilo de sia amiko. Tiuj estis la lastaj olimpikoj sen partopreno de kemia industrio. Ekde tiam, la sporta mondo moderniĝis. Nuntempe atletoj ne konkuras sole. Kun ili konkuras ankau la farmaciaĵoj kiujn ili enhavas.