Wednesday, January 29, 2014

Galeano - 1an de februaro - Almiranto dispecigita
Blas de Lezo naskiĝis en Guipuzcoa, en 1689. Tiu almiranto de la hispana mararmeo venkis la anglajn piratojn ĉe la perua marbordo, konkeris la potencan urbon Genovo, konkeris la argelian urbon Ora kaj, en Cartagena das Índias, humiligis la britan mararmeon per multe da saĝo kaj malmulte da ŝipoj. Dum liaj dudek du bataloj, pro kanonpafo li perdis kruron, bombero truigis unu el liaj okuloj kaj pafilŝoto forigis unu el liaj brakoj. Li fariĝis konata kiel duon-homo.

Tuesday, January 28, 2014

Galeano - 29an de januaro - Silente, mi diras
Hodiaŭ naskiĝis Anton Tchékhov, en 1860. Li verkis kiel tiuj, kiuj nenion diras. Kaj diris ĉion.

Monday, January 27, 2014

Galeano - 28an de januaro - Por ke vi legu la mondon
Kiam presitaj literoj apenaŭ ekzistis, imperiestro Karolo la Granda kreis grandajn grupojn de kopiistoj, kiuj kreis en Aachen la plej bonan bibliotekon de Eŭropo. Karolo la Granda, kiu tiel multe investis pri legado, ne scipovis legi. Kaj li mortis analfabeta, komence de la jaro 814.

Friday, January 24, 2014

Galeano - 27an de januaro - Dua sendependiĝo de Bolivio
Je la hodiaŭa dato en 2009, per publika voĉdonado estis aprobita la nova Konstitucio proponita de la prezidanto Evo Morales. Ĝis tiu dato, indiĝenoj ne estis boliviaj civitanoj: ili estis laboristoj, nur. En 1825, la unua Konstitucio donis civitanecon al tri ay kvar procento de la popolo. Aliuloj - indiĝenoj, virinoj, malriĉuloj, analfabetoj - ne estis invititaj por la festo. Laŭ pluraj fremdaj ĵurnalistoj, Bolivio estas lando neregebla, nekomprenebla, netraktebla, neebla. Ili misuzas la sufikson -ebla: ili devus konfesi ke Bolivio, por ili, estas nevidebla. Kaj tio ne estas stranga afero, ĉar ĝis hodiaŭ ankaŭ Bolivio estis lando blinda pri si mem.

Thursday, January 23, 2014

Galeano - 24an de januaro - Pastro civiliziganta
En 1965, mortis Winston Churchill. En 1919, kiam li estis prezidanto de British Air Council, li instruis pri la militarto: Mi ne sukcesas kompreni kial oni plendas kontraŭ uzado de gaso. Mi tre apogas la uzadon de venenaj gasoj kontraŭ necivilizitaj triboj, ĉar tio kaŭzus bonan psikologian efekton kaj disigus longdaŭran teroron. Kaj en 1937, parolante pri Palestine Royal Commission, li instruis pri historio de la homaro: Mi konsideras ke ne okazis perforto kontraŭ la indiĝenoj de Ameriko, nek kontraŭ la aboriĝenoj de Aŭstralio, kiam pli forta raso, raso plibonkvalita, alvenis kaj okupis iliajn landojn.

Wednesday, January 22, 2014

Galeano - 23-an de januaro - Civilizigulino
En 1901, je la sekva tago al la lasta sopiro de reĝino Victoria, komenciĝis en Londono ŝiaj funebraj ceremonioj. Ne estis facile organizi ilin. Meritis monumentecan morton tiu grava reĝino kiu nomigis tutan epokon kaj estis ekzemplo de ina abnegacio vestante funebron dum kvardek jaroj pri sia morta edzo. Victoria, simbolo de la brita imperio, posedanto kaj mastro de la dek naŭa jarcento, kiu imponis opion al Ĉinio kaj virtecon al sia reĝlando. En la centro de ŝia imperio, estis deviga legado la verkoj kiuj instruas pri bonaj manieroj. La libro pri etiketo de lady Gough, publikigita en 1863, klarigas pri kelkaj sociaj reguloj de tiu epoko: oni devas eviti, ekzemple, la netolereblan proksimecon inter libroj
verkitaj de viroj kaj libroj verkitaj de virinoj en libroŝrankoj. Eblis kunigi ambaŭ librojn nur se la viraŭtoro kaj la aŭtorino estas geedzoj, kiel ekzemple Robert kaj Elizabeth Barrett Browning.

Galeano - 22-an de januaro - La transloĝiĝo de regno
Je hodiaŭa januara dato, en 1808, alvenis en la Brazila marbordo, sen pano kaj sen akvo, la lacaj ŝipoj kiuj eliris Lisbonon antaŭ du monatoj. Napoleono estis paŝanta sur la eŭropa mapo, kaj trapasanta laportugalan landlimon kiam komencis la vojaĝegon: la portugala kortego, devigita transloĝiĝi, survojis Brazilen. Reĝino María komencigis la transloĝiĝon. Kaj ŝin sekvis la princo kaj la dukoj, grafoj, vicgrafoj, markizoj kaj baronoj, kun perukoj kaj la pompaj kostumoj hereditaj de la karnavalo de Rio de Ĵanejro. Kaj malantaŭ ili venis episkopoj kaj ĉefmilitistoj, korteganoj, tajloroj, kuracistoj, juĝistoj, notarioj, frizistoj, aktistoj, ŝuistoj, ĝardenistoj… La kapo de la reĝino María ne estis sufiĉe bonfarta, tio estas, ŝi estis tre freneza, sed ŝi diris la nuran saĝan frazon aŭskultitan en tiu freneza kaoso: —Ne tre kuru, kontraŭe oni pensos ke ni estas fuĝantaj!

Monday, January 20, 2014

Galeano - 21-an de januaro - Ili marŝis sur la akvo
Je la jaro 1779, la angla konkeranto James Cook spektis tre raran spektakon en Havajo. Estis aventuro tiel danĝera kiel nekredebla: en la golfeto Kealakekua, la aborigenoj amuziĝis babilante sur la ondoj laŭ la volo de la maro. Ĉu estis Cook la unua spektanto de la sporto kiun ni nuntempe nomas
surfon? Eble estis iom pli ol tio. Eble estis ion pli en tiu ondritualo. Tiuj aboriĝenoj kredis ke la akvo estas patrino de ĉio, ĝi estas sankta, sed ili ne kutimis kurbiĝi antaŭ ĝia dieco. Sur la maro ili marŝis, por ligiĝi al ĝia energio. Tri semajnoj poste, Cook estis mortigita de tiuj akvopromenantoj. La
donacema navegisto, kiu jam donacis Aŭstralion al la brita Krono, emis donaci ankaŭ Havajon.

Sunday, January 19, 2014

Galeano - 20-an de januaro - Sankta Serpento
En 1585, dum ilia tria koncilio, Meksikaj episkopoj malpermesis pentradon kaj skulptadon de serpentoj sur preĝejaj muroj, monaĥejoj kaj altaroj. Je tiu epoko, la kontraŭstarantoj de tiu adorado jam estis admonitaj pri tio, ke tiuj iloj de la Diablo ne kaŭzas timon nek abomenon en indiĝenoj.
La paganoj estis adorantoj de serpentoj. La serpentoj perdis prestiĝon, en la biblia tradicio, ekde la tenton de Adamo, sed Ameriko daŭre estis serpentadorejo. La onde rampanta reptilio estis anoncanto de bonaĵoj, alvokanto de la pluvo, kaj en ĉiu nubo vivis akvoserpenton. Kaj estis
plumserpento la dio Quetzalcóatl, kiu per akvovojoj foriris.
Galeano - 19-an de januaro - Kun li naskiĝis erao
En 1736, naskiĝis la skoto James Watt. Onidire li ne inventis la vapormaŝinon, sed estas fakto ke estis li kiu disvolvigis ĝin, sen grandaj ambicioj, kaj en modesta metiejo li generis la energifonto de la Industria Revolucio. Ekde tiu momento, de tiu maŝino naskiĝis aliaj maŝinoj, kiuj konvertis
kamparanojn en fabriklaboristoj, kaj laŭ freneza ritmo hodiaŭ fariĝis morgaŭ, kaj hieraŭ estis sendita al prahistorio.

Friday, January 17, 2014

Galeano - 18-an de januaro - Sankta Akvo
Je la epoko de la Sankta inkvizicio, la hispanoj kiuj kutimis baniĝi estis suspektoj pri Islama Herezo.
De Mahometo venis la adoro al akvo. Mahometo naskiĝis en dezerto, ĉirkaŭ la jaro 570, kaj en la dezerto, regno de soifo, li fondis la religion de akvopersekutantoj. Li kutimis diri ke Dio, nomita Alaho, lin ordonis diri: en la vojo al saviĝo, necesas preĝi kvin foje tage, kurbante la korpon ĝis la mentono tuŝi la plankon, kaj antaŭ ĉiu preĝo necesas puriĝi per akvo. —Pureco estas duono de la fido —li diris.

Thursday, January 16, 2014

Galeano - 17-an de januaro - La viro kiu mortpafis Dion
En 1918, en Moskvo, en revolucia etoso, Anatoli Lunacharski estris tribunalon kiu juĝis Dion.
Biblio estis metita sur la seĝo de akuzitoj. Laŭ li, Dio okazigis, dum la historio, plurajn krimojn kontraŭ la homaro. La advokato defendis la nepuneblecon al Dio, ĉar ĝi estas grave mensmalsana; sed la tribunalo ĝin kondamnis al mortpuno. Je la mateno de la hodiaŭa dato, oni kvin-foje mitralpafis kontraŭ la ĉielon.
Galeano - 17-an de januaro - La viro kiu mortpafis Dion
En 1918, en Moskvo, en revolucia etoso, Anatoli Lunacharski estris tribunalon kiu juĝis Dion.
Biblio estis metita sur la seĝo de akuzitoj. Laŭ li, Dio okazigis, dum la historio, plurajn krimojn kontraŭ la homaro. La advokato defendis la nepuneblecon al Dio, ĉar ĝi estas grave mensmalsana; sed la tribunalo ĝin kondamnis al mortpuno. Je la mateno de la hodiaŭa dato, oni kvin-foje mitralpafis kontraŭ la ĉielon.

Wednesday, January 15, 2014

Galeano - 16-an de januaro - La Malseka Leĝo
Je la hodiaŭa dato en 1920, la usona senato aprobis la Sekan Leĝon. Tiel konfirmiĝis, unu plia fojo, ke la malpermeso estas la plej bona varbado: danke al la Seka Leĝo, kreskadis la produktado kaj la konsumo de malpermesataj likvaĵoj kaj Al Capone kaj siaj kunuloj mortigis kaj profitis pli ol neniam antaŭe. En 1933, generalo Smedley Butler, kiu estris marsoldataron de Usono pere de siaj dek ses ordenoj, konfesis ke la sukceso de Al Capone en Ĉikago inspiris banditojn en tri kontinentoj.

Tuesday, January 14, 2014

Galeano - 15-an de januaro - La ŝuo
En 1919, la revoluciulino Roza Luksemburgo estis murdita en Berlino. La murdistoj rompigis ŝin per fusilbatoj kaj ĵetis la korpon en kanalaj akvoj. Dum la vojo, ŝi perdis ŝuon. Iu mano elprenis tiun ŝuon el koto. Rosa revis pri mondo kie justeco ne estas murdita nome de libereco, nek la libereco estas murdita nome de la justeco. Ĉiutage, iu mano hisas tiun flagon. Elkotigita, samkiel la ŝuo.

Monday, January 13, 2014

Galeano - 14-an de januaro - La haitia malbeno
La tertremo en Haitio kulminis en granda tragedio de lando sen ombro kaj sen akvo, ruinigita de la metropola monprofitemo kaj de la milito kontraŭ sklaveco. La eksaj mastroj de sklavoj havas alian klarigon: Voduismo kulpas pro ĉiuj malfortunoj. Vuduo ne devas esti konsiderata religio. Ĝi estas nur superstiĉo el Afriko, nigra sorĉado, negra afero, diabla afero. La Katolika Eklezio, al kiu ne mankas pastroj kapablaj vendi ungojn de sanktoj kaj plumojn de la ĉefanĝelo Gabrielo, sukcesis malpermesi tiun superstiĉon en Haitio, en 1845, 1860, 1896, 1915 kaj 1942. Lastatempe, kontraŭsuperstiĉaj bataloj estas okazigitaj de evangeliaj sektoj. La sektoj venas el la lando de Pat Robertson: lando kies
konstruaĵoj ne havas la etaĝon numero 13 nek la seĝvicon 13 en siaj aviadiloj, kie plejmulto de la homoj estas civilizitaj kristanoj kiuj kredas ke la mondo estis fabrikita de Dio en unu semajno.

Sunday, January 12, 2014

Galeano -13-an de januaro - Tero blekanta
En 2010, tertremo formanĝis bonan parton de Haitio kaj mortigis pli ol ducent mil homojn. Je la sekva tago, Pat Robertson, televida evangelia preĝisto, klarigis kialojn el Usono: tiu animpastoro rivelis ke haitiaj negroj estas kulpuloj pro ilia libereco. La Diablo, kiu ilin liberigis el Francio, estis postulanta pagon de la ŝuldo.

Saturday, January 11, 2014

Galeano - 12-an de januaro - La urĝeco alveni
Ĉi matene en 2007, iu violonisto koncertis en metrostacio de Vaŝingtono. Apogiĝinta sur muro, ĉe rubujo, la muzikisto, kiu ŝajnis najbarulo, ludis kanzonojn de Schubert kaj aliajn klasikaĵojn dum tri kvaronhoroj. Mil cent homoj paŝis senhalte. Sep spektis la koncerton dum iom da tempo. Neniu aplaŭdis. Estis infanoj kiuj volis resti, sed estis forigitaj de iliaj patrinoj. Neniu scias ke la violonisto estis Joshua Bell, unu el la plej konataj kaj admirataj en la mondo. La ĵurnalo The Washington Post organizis tiun koncerton. Estis ĝia maniero demandi: —Ĉu vi havas tempon por admiri belaĵoj?

Friday, January 10, 2014

Galeano - 11-an de januaro - La plezuro iri
En 1887 naskiĝis, en Salta, la ulo kiu estis Salta: Juan Carlos Dávalos, fondinto de dinastio de muzikistoj kaj poetoj. Laŭ la klaĉoj, li estis la unua ŝoforo de Ford T, la liphara Ford, en tiuj regionoj de norda Argentino. Sur vojoj venis lia Ford T, ronkante kaj fumante. Malrapide, li iris. Testudoj kutimis sidiĝi por atendi lin. Najbaro alproksimiĝis. Zorgema lin salutis kaj diris: —Sed don Dávalos... Tiel malrapide, vi neniam alvenos. Kaj li klarigis:
—Mi ne vojaĝas por alveni, sed por iri.

Thursday, January 9, 2014

Galeano - 10-an de januaro - Distancoj
Tusante marŝis la aŭto. Kaj kapriole, ene de ĝi, vojaĝis kelkaj muzikistoj. Ili estis survoje al festo de kamparanoj, sed delonge perdiĝis en la varmegaj vojoj de Santiago del Estero. La perditoj ne havis al kiu demandi. Neniu estas, neniu restas, en tiuj dezertoj kiuj jam estis arbaroj. Kaj subite aperis, en pulvora nubo, knabineto sur biciklo. —kiom plu? —ili demandis. Kaj ŝi diris: —Mankas malpli.
Kaj la pulvoro foriris.

Wednesday, January 8, 2014

Galeano - 9an de januaro - Laŭdo al mallongeco
Hodiaŭ estis publikigitaj, en Filadelfio, en 1776, la unua eldono de Komuna Senco. Thomas Paine, la aŭtoro, argumentis ke sendependeco estas temo de komuna senco kontraŭ kolonia humiligo kaj la ridinda heredmornarkio, kapabla kroni ĉu leonon ĉu azenon. Tiu kvardek ok paĝa libro estis diskonigita pli ol akvo kaj aero, kaj estis unu el la papoj de la usona sendependeco. En 1848, Karl Marx kaj Friedrich Engels verkis la dudek tri paĝojn de la Komunista Manifesto, kiu komenciĝas per la averto: Fantomo trairas Eŭropon… Kaj tiu verko fariĝis la plej influa en revolucioj de la dudeka jarcento. Kaj dudek ses paĝojn havas la Admono al Indigno diskonigita de Stéphane Hessel en 2011. Tiuj malmultaj vortoj helpis potencigi amasprotestojn en pluraj urboj. Miloj da indignuloj invadis stratojn kaj placojn, dum pluraj tagoj kaj noktoj, kontraŭ la tutmonda diktaturo de bankistoj kaj
militistoj.
8-an de januaro - Mi ne diras adiaŭ
Je 1872, laŭ ordono de prezidanto de Ekvadoro, estis mortigita Manuela León. En la verdikto, la prezidanto nomis ŝin Manuel, por kaŝi la informon, ke kavaliro kiel li kondamnis virinon al morto, kvankam temis pri bruta indiĝenino. Manuela gajnis la fidon de regionoj kaj popoloj kaj instigis
indiĝenaron kontraŭstari pagon de tributoj kaj sevadlaboron. Sed tio estis preskaŭ nenio, ŝi ankaŭ kuraĝis defii por duelo lieŭtenanton Vallejo, oficiro de la registaro, antaŭ la soldatoj, kaj en malfermita kampo lia glavo estis humiligita de ŝia lanco. Kiam alvenis ŝia lasta tago, Manuela frontis la fusilistojn sen uzi bendon sur siaj okuloj. Kaj demandita ĉu ŝi volis diri lastajn vortojn, ŝi diris, en sia lingvo: —Manapi. Nenio.

Monday, January 6, 2014

Galeano - 7-an de januaro - La nepino
Soledad, nepino de Rafael Barrett, rememoris frazon de sia avo: —Se na Bono ne ekzistas, necesas inventi ĝin. Rafael, paragvajo pro propra elekto, revoluciema pro destino, vivis plu en karcero ol en hejmo, kaj mortis en ekzilio. La nepino estis traborita per kugloj en Brazilo, je la hodiaŭa dato de
1973. Kaporalo Anselmo,  ribeliĝinta mararmeano, revoluciestro, estis tiu, kiu ŝin denuncis.Laciĝinta esti malvenkanto, pentinta pro ĉiuj siaj kredoj kaj deziroj, li denuncis, unu post alia, siajn kunlaborantojn en la gerilo kontraŭ la brazila militista diktaturo, kaj tiel kondamnis ilin al sufero kaj morto. Soledad, kiu estis lia edzino, estis la lasta denuncito. Kaporalo Anselmo informis pri ŝia kaŝejo, kaj foriris. Li jam estis en flughaveno kiam sonis la unuajn mortpafojn.

Sunday, January 5, 2014

Galeano - 6-an de januaro - Tero kiu atendas
Je la jaro 2009, Turkio redonis turkan naciecon al Nazim Hikmet kaj rekonis, finfine, ke estis turko sia poeto plej amata kaj plej malamata. Li ne povis profiti tiun bonan novaĵon: li mortis antaŭ duonjarcento en ekzilio, kie li vivis plejmulton de sia vivo. Lia lando estis atendanta lin, sed liaj libroj estis malpermesataj, kaj ankaŭ li. La ekzilito volis reveni: Tamen mi havas aferojn farendajn. Mi kunsidis kun la steloj, sed ne sukcesis nombri ilin.mi prenis akvon en puto, sed ne povis disdoni
ĝin.Li neniam revenis.

Saturday, January 4, 2014

Galeano - 5-an de januaro - Tero kiu diras

George Carver sonĝis pri Dio. —Petu al mi kion vi volas —ofertis Dio. Carver petis al li riveli la sekretojn de la arakido. —Demandu al la arakido —diris Dio. George, filo de gesklavoj, dediĉis sian vivon al la renaskiĝo de grundoj murditaj de sklavistaj plantejoj. En sia laboratorio, simila al kuirejo de alĥemiisto, li kreis centojn da arakidaj kaj batataj kromproduktoj: oleo, fromaĝo, butero, saŭcoj,
kremo, sapo, tinkturoj, melasoj, gluoj, talko... —La planktoj rakontas sekretojn —klarigis li— al tiuj, kiuj scias ilin aŭskulti. Kiam li mortis, je la hodiaŭa dato en 1943, li havis pli ol okdek jaroj kaj daŭre estis diskoniganta receptojn kaj konsilojn, kaj instruis en rara universitato, kiu estis la unua en Alabamo kiu akceptis negrajn studentojn.

Friday, January 3, 2014

Galeano - 4-an de januaro - Tero kiu alvokas

Hodiaŭ naskiĝis, en 1643, Isaac Newton. Newton neniam havis, laŭ nia scio, viramantojn nek amantinojn. Virga li mortis, tuŝita de neniu, timante la infektajn minacojn kaj fantomojn. Sed tiu timema sinjoro kuraĝe esploris kaj rivelis astrajn movojn, la komponadon de la lumo, la rapidecon de la sono, la konduktadon de la varmo kaj la gravitan leĝon, tiu nerezistebla logo inter la Tero kiu nin alvokas kaj tiel nin memorigas pri nia origino kaj nia destino.

Thursday, January 2, 2014

Galeano - 3-an de januaro - La movanta memoro

Je la tria tago de la jaro 47 antaŭ Kristo, bruliĝis la plej fama biblioteko de antikveco. Romiaj legioj invadis Egiption, kaj dum unu el la bataloj de Julio Cezaro kontraŭ la frato de Kleopatra, la fajro detruis la plejmulton de la miloj kaj miloj da papirusaj rulaĵoj de la Biblioteko de Aleksandrio.
Paro da jarmiloj poste, usonaj legioj invadis Irakon, kaj dum la krucmilito de George W. Bush kontraŭ malamiko inventita de li mem fariĝis cindrojn la plejmulto de miloj kaj miloj da libroj de la Biblioteko de Bagdado. Dum la tuta historio de la homaro, estis ununura rifuĝejo por libroj
kntraŭ militoj kaj incendioj: la movebla biblioteko estis inventita de la ĉefveziro de Persio, Abdul Kassem Ismael, fine de deka jarcento. Preventema homo, tiu senlaca vojaĝanto kunportis sian propran bibliotekon. Kvarcent kameloj portis cent dek sep mil librojn en dukilometre longa karavano. La kameloj ankaŭ estis katalogon de tiuj verkoj: ĉiu grupo de kameloj portis titolojn kiuj komenciĝas per unu el la tridek-du literoj de la persa alfabeto.

Wednesday, January 1, 2014

Galeano - 2-an de januaro - De fajro al fajro
Je hodiaŭa dato en 1492 falis Granato, kaj kun ĝi falis la maŭran Hispanion. Venko de la Sankta Inkvizio: Granato estis la lasta hispana regno kie Moskeoj, preĝejoj kaj sinagogoj kunekzistis kiel amikaj najbaroj. Je la sama jaro komencis la konkeron de Ameriko, kiam Ameriko estis nur
nekonata mistiko. Kaj dum la sekvaj jaroj, en foraj lignofajroj, la sama fajro bruligis la islamajn librojn, la hebreajn librojn kaj la indiĝenajn librojn. La fajro estis la destino de la vortoj naskitaj en la Infero.