Tuesday, July 15, 2014

Galeano - 16an de julio - Mia kara malamiko
Blanka estis la ĉemizo de la brazila futbalteamo. Kaj ĝi neniam plu estis blanka, ekde kiam la Mondpokalo de 1950 evidentigis ke tiu koloro simbolas malbonan aŭguron. Ducent mil petraj statuoj en la stadiono Maracanã: la lasta matĉo finiĝis, Urugvajo estis monda ĉampiono, kaj la spektantaro estis senmova. En la stadiono estis tamen paŝantaj sencele kelkaj piedpilkistoj. La du plej bonaj, Obdulio kaj Zizinho, renkontiĝis. Ili rigardis unu la alian. Ili estis tre malsimilaj. Obdulio, la venkinto, farita de fero. Zizinho, la venkito, farita de muziko. Sed ili ankaŭ estis tre similaj: ambaŭ ludis vinditaj dum la tuta turniro, unu kun maleolinflamo, la alia kun ŝvelita genuo, kaj neniam ili plendis. Fine de la matĉo, ili ne sciis ĉu ili brakumus aŭ batus unu la alian. Jaroj poste, mi demandis al Obdulio: —Ĉu vi renkontas Zizinho? —Jes. Fojfoje. Ni fermas la okulojn kaj vidas unu la alian.

No comments:

Post a Comment