Friday, July 11, 2014

Galeano - 11an de julio - La produktado de larmoj
En 1941, la tuta Brazilo ploris sian unuan radidramserion: Dentokremo Colgate prezentas… “Serĉanta la feliĉon!” La dramserio estis importita el Kubo kaj adaptita al lokaj specifaĵoj. La roluloj havis multe da mono, tamen estis bedaŭrindaj. Ĉiam, kiam ili estis prenontaj la feliĉon, la kruela destino kondamnis ilin al sufero. Tiel pasis preskaŭ tri jaroj, epizodo post epizodo, kaj eĉ muŝoj kutimis halti siajn farendaĵojn dum la dramserio. Ne ekzistis radiriceviloj en kelkaj vilaĝetoj en la landinterno de Brazilo. Sed ĉiam estis iu preta ĉevalrajdi multajn leŭgojn, aŭskulti la elsendon, rememori pri ĝi kaj reveni rapide por rakonti al aliuloj la aŭskultitan rakonton. Kaj tiu rakonto, multe pli longa ol la originala, kunigis amason da homoj avidaj por gustumi la lastajn kompatindaĵojn, kun tiu neanstataŭebla plezuro de malriĉuloj kompati la riĉulojn.

No comments:

Post a Comment