Wednesday, April 30, 2014

Galeano - 30an de Aprilo - La rondoj de la memoro
Ĉi vespere je la jaro 1977, kunsidis por la unua fojo dek kvar patrinoj de malaperigitaj infanoj.
Ekde tiam, ili kunserĉadis, ili kune frapis la pordojn, kiuj ne malfermiĝis: —Ĉiuj por ĉiuj —ili kutimis diris. Kaj ili diradis: —Ili ĉiuj estas niaj idoj. Miloj kaj miloj da infanoj estis malaperigitaj de la argentina militista diktaturo kaj pli ol kvincent estis disdonitaj kiel militakiro, kaj nenion oni menciis pri tio en ĵurnaloj, radiostacioj, televidkanaloj. Monatoj post la unua kunsido, tri el tiuj patrinoj, Azucena Villaflor, Esther Ballestrino kaj María Eugenia Ponce, ankaŭ malaperis, simile al iliaj idoj, kaj ankaŭ ili estis torturitaj kaj murditaj. Sed jam estis nehaltigebla la ĵaŭda rondo. La blankaj naztukoj ĉirkaŭiradis la Placon de Majo, kaj la mondan mapon.

Monday, April 28, 2014

Galeano - 29an de Aprilo - Ŝi ne forgesas
Kiu konas kaj rekonas la padojn de afrikaj ĝangaloj? Kiu scipovas eviti la danĝeran proksimecon de eburĉasistoj kaj malamikaj bestoj? Kiu rekonas proprajn kaj aliulajn spurojn? Kiu gardas rememorojn pri ĉiuj? Kiu elsendas tiujn signalojn kiuj la homoj ne kapablas aŭskulti aŭ deĉifri? Tiuj signaloj kiuj ĝin alarmigas aŭ helpas aŭ salutas el pli ol dudek kilometroj for? Jen ĝi, la plej granda elefantino. La plej maljuna, la plej saĝa. Tiu, kiu marŝas antaŭ la elefantaro.
Galeano - 29an de Aprilo - Ŝi ne forgesas
Kiu konas kaj rekonas la padojn de afrikaj ĝangaloj? Kiu scipovas eviti la danĝeran proksimecon de eburĉasistoj kaj malamikaj bestoj? Kiu rekonas proprajn kaj aliulajn spurojn? Kiu gardas rememorojn pri ĉiuj? Kiu elsendas tiujn signalojn kiuj la homoj ne kapablas aŭskulti aŭ deĉifri? Tiuj signaloj kiuj ĝin alarmigas aŭ helpas aŭ salutas el pli ol dudek kilometroj for? Jen ĝi, la plej granda elefantino. La plej maljuna, la plej saĝa. Tiu, kiu marŝas antaŭ la elefantaro.

Sunday, April 27, 2014

Galeano - 28an de aprilo - Tiu ĉi nesekura mondo
Hodiaŭ, Tago de laborsekureco, valoras la penon admoni pri tio, ke aktuale estas nenio pli malsekura ol labori. Kreskas la nombro da laboristoj kiuj vekiĝas sindemandantaj: —Kiom da ni restos? Kiu aĉetos min? Pluraj perdas sian laboron kaj pluraj aliaj perdas, dum la laboro, la vivon: po dek kvin sekundoj mortas laboristo, mortigita de tio, kion oni nomas laborakcidentoj. La publika nesekureco estas la preferata temo de tiuj politikistoj kiuj uzas amashisterion por gajni voĉdonojn. Danĝero, danĝero, ili krias: ĉe ĉiu angulo estas rabisto, seksperfortisto, murdisto. Sed tiuj politikistoj neniam denuncas ke labori ankaŭ estas danĝere, kaj estas danĝere trapasi la straton, ĉar po dudek kvin sekundoj mortas piediranto, murdita de tio, kion oni nomas trafik-akcidento; kaj danĝeras manĝi, ĉar tiu, kiu saviĝis de malsato povas esti venenigita de kemiaĵoj en la manĝaĵo; kaj danĝeras spiri, ĉar en la urboj la pura aero estas, simile al silento, luksaĵo; kaj ankaŭ danĝeras naskiĝi, ĉar po tri sekundoj mortas infano kun malpli ol kvin jaroj.

Saturday, April 26, 2014

Galeano - 27an de Aprilo - La ĉirkaŭiroj de l' vivo
La Konservista Partio estis reganta Nikaragvon kiam, je hodiaŭa dato de 1837, oni donis al inoj la rajton aborti se sia vivo estas en danĝero. Cent sepdek jaroj poste, en tiu sama lando, la parlamentanoj kiuj sin prezentis kiel revoluciemaj sandinistoj* malpermesis aborton sendepende de la cirkonstancoj, kaj tiel ili kondamnis malriĉulinojn al karcero aŭ tombejo. * sandinisto: apoganto de Augusto César Sandino, ĉefo de nacia movado en Nikaragvo kontraŭ interveno de Usono.

Friday, April 25, 2014

Galeano - 26a de Aprilo - Tie ĉi nenio okazis
Okazis en Chernobyl, Ukrajnio, en 1986. Estis la plej grava tia nuklea katastrofo ĝis tiam en la mondo, sed la birdoj kiuj forflugis kaj la vermoj kiuj kaŝiĝis sub la tero estis la nuraj informantoj de tiu tragedio ekde la unua momento. Sovetunia registaro ordonis silenton. La radioaktiva pluvo invadis plurajn eŭropajn landojn kaj la registaro daŭre neis aŭ silentis. Jarcent-kvarono poste, en Fukushima, eksplodis plurajn nukleajn reaktorojn kaj la japana registaro ankaŭ silentis aŭ neis alarmajn versiojn de la okazaĵo. Prava estis la angla ĵurnalisto Claude Cockburn, kiu kutimis admoni: —Kredu je nenio ĝis oficiala demento.

Thursday, April 24, 2014

Galeano - 25an de Aprilo - Ne savu min, bonvolu
Ĉirkaŭ la hodiaŭa dato en 1951, Mohamad Mossadegh elektiĝis ĉefministro de Irano, per multego da voĉdonoj. Mossadegh promesis redoni al Irano la nafton donacitan al la Brita Imperio, kaj faris tiel. Sed naciigo de nafto povas kaŭzi kaoson oportunan por enkonduko de komunismo. Do prezidento Eisenhower ordonis la atakon kaj Usono savis Iranon: en 1953, puĉo sendis Mossadegh karceren, sendis al tombejo plurajn de liaj apogantoj, kaj donacis al usonaj entreprenoj kvardek procento de la nafto naciigita de Mossadegh. Je la sekva jaro, tre for de Irano, prezidento Eisenhower denove ordonis atakon kaj Usono savis Gvatemalon. Puĉo faligis la prezidenton Jacobo Arbenz, demokratie elektita, ĉar li proprigis bienojn de United Fruit Company kaj tiel estis generanta kaoson oportunan por enkonduko de komunismo. Gvatemalo daŭre pagas por tiu ĝentilaĵo.

Wednesday, April 23, 2014

Galeano - 24an de Aprilo - La danĝero publikigi
Je la jaro 2004, la registaro de Gvatemalo forigis por ĉiam la tradicion de senpuno al potenculoj, kaj oficiale rekonis ke Myrna Mack estis murdita laŭ ordono de la prezidento de la lando. Myrna faris malpermesatan serĉadon. Malgraŭ minacoj, ŝi eniris ĝangalojn kaj montarojn kie troviĝas, ekzilitaj en sia propra lando, la indiĝenojn kiuj travivis la amasmurdadojn fare de militistoj. Kaj ŝi registris iliajn voĉojn. En 1989, en kongreso de sociaj sciencoj, usona antropologo plendis kontraŭ premo de universitatoj por pli ofta publikigado: —En mia lando —li diris—, se vi ne publikigas, vi mortas.
Kaj Myrna diris: —En mia lando, vi mortas se vi publikigas. Ŝi publikigis. Oni mortigis ŝin per tranĉil-frapoj.

Monday, April 21, 2014

Galeano - 22an de Aprilo - Tago de la Tero
Einstein diris iufoje: —Se abeloj malaperos, kiom da tempo daŭrus la vivo sur la tero? Ĉu kvar aŭ kvin? Sen abeloj ne estas fekundigi florojn, kaj sen floroj ne estas planktoj, nek bestoj, nek homoj. Li tion diris en amika rondo. La amikoj ridis. Li ne. Kaj nuntempe malpliiĝas la kvanto da abeloj en la mondo. Kaj hodiaŭ, Tago de la Tero, necesas admoni pri tio, ke la fenomeno okazas ne pro dia volo, nek pro diabla malbeno, sed pro la detruado de naturaj arbaroj kaj proliferado de porindustriaj arbaroj; pro la eksport-celaj kulturoj, kiuj malpermesas vegetalan diversecon; pro la venenoj kiuj mortigas plagojn kaj tiel ankaŭ mortigas lokajn bestojn; pro la ĥemiaj sterkoj, kiuj sterkas la monon kaj steriligas la sojlon, kaj pro la disradiado de kelkaj maŝinoj imponitaj de reklamado al la konsumanta socio.
Galeano - 21a de Aprilo - La indignulo
Tio okazis en Hispanio, en vilaĝeto de La Rioja, je la hodiaŭa vespero de la jaro 2011, dum procesio okaze de la Sankta Semajno. Amaso da homoj estis akompananta, silente, la paŝojn de Jesuo Kristo kaj de romiaj soldatoj kiuj lin estis vipbatanta. Kaj voĉo aŭdiĝis en la silento. El sur la ŝultroj de sia patro, Marcos Rabasco kriis al la vipbatato: —Sin defendu! Sin defendu! Marcos havis du jarojn, kvar monatojn kaj dudek unu tagojn.

Saturday, April 19, 2014

Galeano - 20an de aprilo - La fabrikado de malherooj
Estis la plej granda ekspedicio de la tuta historio de la kariba maro. Kaj ĝia plej granda fiasko. La posedantoj de Kubo, senpotecigitaj, forpelitaj, proklamadis ekde Miami ke ili mortus luktantaj por redono de la insulo, kontraŭ la revolucio. La usona registaro kredis je ili, kaj ĝiaj inteligentecaj servoj pruvis, denove, ke ili ne meritas tiun nomon. Je la 20a de aprilo 1961, tri tagoj post la elŝipiĝo en la golfo de Cochinos, la herooj, plenplenaj je armoj, kun apogo de ŝipoj kaj aviadiloj, kapitulacis sen batalo.

Friday, April 18, 2014

Galeano - 19an de aprilo - La nubidoj
Je 1987, la regno de Maroko finis la konstruadon de muroj tra la sahara dezerto, de nordo ĝis la sudo, en landoj kiuj ne apartenas al ĝi. Ĝi estas la plej longa muro de la mondo krom la Granda Ĉina Muro. Ĉe la tuta muro, miloj da marokaj soldatoj rapidigas la saharanojn ĝis ilia ŝtelita patrujo. Diversfoje, vane, Unuiĝintaj Nacioj konfirmis la rajton de la sahara popolo al libereco, kaj estis aprobita per referendumo la memregado de la okcidenta Saharo. Sed la regno ne Maroko neis kaj daŭre neas tion. Tiuj neoj egalas al konfeso pri sia kulpo. Per neo al ilia rajto voĉdoni, Maroko konfesas ke ĝi ŝtelis landon. Ekde kvardek jaroj, saharanoj atendas. Ili estis kondamnitaj al dumviva angoro kaj dumviva nostalgio. Ili sin konsideras idoj de la nuboj, ĉar ekde ĉiam ili persekutas la pluvon. Ili ankaŭ persekutas la justecon, pli malabunda ol akvo en la dezerto.

Thursday, April 17, 2014

Galeano - 18an de aprilo - Rigardu lin!
Hodiaŭ mortis, en 1955, Albert Einstein. Ĝis tiu dato, kaj dum dudek du jaroj, FBI, Federal Bureau of Investigations, aŭdis liajn telefon-babiladojn, legis liajn leterojn kaj kontrolis la enhavon de lia rubujo. Einstein estis spionita ĉar li estis spiono. Moskva spiono: tion rakontas lia dosiero en polic-oficejo. Kaj ĝi ankaŭ informas ke li inventis murdradion kaj roboton kapablan diveni homajn pensojn. Kaj ĝi rakontas ke Einstein estis membro, kunlaboranto aŭ aliĝito de tridek kvar komunistaj grupoj inter 1937 kaj 1954, li honore gvidis tri komunistajn organizaĵojn, kaj ne eblas ke tia homo povas iĝi fidinda usona civitano. Nek morto lin savis. Oni daŭrigis la spionadon. Ne plu de FBI, sed de ĝiaj kolegoj, la sciencistoj, kiuj tranĉis lian cerbon en ducent kvardek erojn serĉantaj klarigon pri lia genieco. Nenion ili trovis. Iam Einstein jam admonis: —Mia nura nenormalaĵo estas mia scivolemo.

Tuesday, April 15, 2014

Galeano - 16an de aprilo
Je la jaro 1881, Antonio Machado y Álvarez finis sian antologion pri flamenkaj kantoj, naŭcent koplojn de la ciganaj kantoj de Andaluzio: Estis praarbedoj ĉiuj ondoj de la maro, sed kraĉis mia brunulino kaj ili iĝis salaj. Havas ĉiuj brunulinoj okulojn tiel potencajn, ke ili povas mortigi dum horo pli ol la morto dum jaro. Kiam vi naskiĝis falis peco de la ĉielo. Ĝis kiam vi mortos akvofluo ne ĉesos. Kaj la libro estis publikigita, kaj homoj fajfis pri ĝi. La andaluzia kanto estis riproĉinda, ĉar cigana. Sed pro esti ciganaj, la koploj portas muzikon ene, en ĝiaj manfrapoj kaj ĝiaj piedoj.

Galeano - 15a de aprilo - La nigraj pentraĵoj
En 1828, Francisco de Goya mortis for de sia lando. Akuzita de inkvizicio, li iris al Francio. Dum sia agonio, Goya elvokis, inter kelkaj nekompreneblaj vortoj, sian amatan hejmon proksime de Madrido, ĉe la rivero Manzanares. Tie troviĝis la plej bonan kreaĵon de li, pentrita sur la muroj. Post lia morto, tiu domo estis vendita kaj revendita, kun pentraĵoj kaj ĉio, ĝis kiam, elprenitaj de la muroj, oni enkanvasigis ilin. Oni vane ofertis ilin en la Internacia Ekspozicio de Parizo. Neniu interesiĝis pri vidi, nek pri aĉeti tiujn ferocajn profetaĵojn pri la onta jarcento, kiam doloro mortigas koloron kaj senhonte la hororo sin montras krude. Eĉ la Museo del Prado ne volis aĉeti ilin, sed komence de 1882, ili eniris tiun muzeon kiel donacoj. La nigraj pentraĵoj estas, nuntempe, en unu el la plej vizitataj ĉambroj de tiu muzeo. —Mi pentras ilin por mi —iam diris Goya. Li ne sciis pri tio, ke li estis pentranta por ni.

Sunday, April 13, 2014

Galeano - 14-an de aprilo - Ĉu grandiozaj aŭ grandaj?
Je la jaro 1588, estis venkita post kelkaj horoj la Nevenkebla Mararmeo, hispana militŝiparo kiu estis la plej granda en la mondo je tiu epoko. Je la jaro 1628, la plej potenca sveda militŝipo, Vasa, ankaŭ konata kiel nevenkebla, droniĝis dum sia unua vojaĝo. Ĝi ne sukcesis eĉ eliri la stokholman havenon. Kaj je la hodiaŭa nokto de la jaro 1912, koliziis kontraŭ glacimonto kaj droniĝis la tiutempa plej luksa kaj sekura ŝipo, humile konata kiel Titanic. Tiu fluktuanta palaco havis malmultajn savboatojn, ĝia stiro estis tiel malgranda ke rezultis senutila, ĝiaj gardistoj ne havis lornojn kaj ĝiaj alarmoj pri danĝero estis aŭskultitaj de neniu.
Galeano - 13-an de aprilo - Ni ne kapablis akcepti vin
Je la jaro 2009, en la monaĥejo de Maní de Yucatán, kvardek du franciskanaj monaĥoj plenigis ceremonion pardonpetante al aboriĝenoj: —Ni pardonpetas al la majaoj, pro nia nekapablo kompreni ilian vidpunkton, ilian religion, pro nei iliajn diojn; pro malrespektado de ilia kulturo, pro impono, dum jarcentoj, de religio nekomprenebla por ili, pro satanigo de majaaj diservoj kaj pro diri kaj skribi ke tiuj diservoj estis kreaĵo de la diablo kaj ke iliaj dioj estis materialigitaj demonoj. Kvar jarcentoj kaj duono antaŭ tio, en tiu sama loko, alia franciskano, Diego de Landa, bruligis la majaajn librojn, sur kies paĝoj estis ok jarcentoj da ara memoro.

Friday, April 11, 2014

Galeano - 12an de aprilo - La fabrikado de kulpulo
Je tago kiel hodiaŭ je la jaro 33, Jesuo el Nazareto mortis sur kruco. Liaj juĝintoj lin kondamnis pro incito al idolatrio, blasfemoj kaj abomenindaj superstiĉoj. Post kelkaj jarcentoj, la indiĝenoj de Ameriko kaj herezuloj de Eŭropo estis kondamnitaj pro la samaj krimoj, ekzakte la samaj, kaj je nomo de Jesuo el Nazareto oni ilin punis per vipo, pendigo aŭ fajro.

Galeano - 11an de aprilo - Timoj pri komunikado
Je hodiaŭa dato je 2002, puĉo transformis la prezidenton de la entreprenantoj en prezidento de Venezuelo. Mallonga tempo daŭris lia gloro. Paro da tagoj poste, venezuelanoj, amase surstrate, redonis la prezidantecon al tiu, kiun ili elektis per siaj voĉdonoj. La grandaj televidkanaloj kaj radiostacioj festis la puĉon, sed ne informis pri tio, ke la popolo redonis al Hugo Chávez sian legitiman postenon. Pro tio, ke estis novaĵo malkonvena por ili, la amaskomunikiloj ne ĝin komunikis.

Thursday, April 10, 2014

Galeano - 10an de aprilo - La fabrikado de malsanoj
Ĉu bona sano? Ĉu malbona sano? Ĉio dependas de la vidpunkto. Laŭ la vidpunkto de la granda kuracil-industrio, malbona sano estas tre sana. La hontemo, ekzemple, povas fariĝi simpatia, kaj eĉ alloga, se konvertita je malsano. Je la jaro 1980, la American Psychiatric Association (Usona Psikiatria Asocio) donis al hontemo la statuson de mensmalsano kaj inkludis ĝin en sia Manlibro pri Mensmalsanoj, kiuj de tempo en tempo aktualigas la pastrojn de la sciencoj. Samkiel aliaj malsanoj, hontemuloj bzonas kuracilojn. Kaj ekde la diskonigado de tio, la grandaj kuracil-industrioj gajnis multege da mono vendantaj esperon pri kuracado al pacientoj infektitaj de tiu socia fobio, alergio pri homoj, terura malsano...

Tuesday, April 8, 2014

Galeano - 9an de aprilo - La bonstato
Je la jaro 2011, por la dua fojo, la islanda popolo diris ne al la ordonoj de Internacia Monunua Fonduso. IMF kaj Eŭropa Unio elektis la 320 mil loĝantojn de Islando por respondeci pri la bankaroto de bankistoj kaj pagi iliajn internaciajn ŝuldojn, 12 mil eŭrojn po homo. Tiu inversita komuna respondeco estis neita en du referendumoj: - Tiuj ŝuldoj ne estas niaj. Kial ni devas pagi ĝin? En mondo frenezigita pro financa krizo, la insulo en la nordo donis al ni bonan lecionon pri saĝeco kaj racio.

Monday, April 7, 2014

Galeano - 8an de aprilo - La viro kiu naskiĝis diversfoje
Hodiaŭ mortis, en 1973, Pablo Diego José Francisco de Paula Juan Nepomuceno María de los Remedios Cipriano de la Santísima Trinidad Ruiz y Picasso, pli konata kiel Pablo Picasso. Li naskiĝis en 1881. Kaj pro tio, ke li tion ŝatis, li daŭre estis naskiĝanta.

Sunday, April 6, 2014

Galeano - 7an de aprilo - La pago al doktoro
Antaŭ tri mil kaj sepcent jaroj, la reĝo de Babilono, Hamurabi, lauleĝigis la tarifojn pagotajn al kuracistoj, senditaj al li de la dioj: Se kuracisto kuracis per sia bronza lanceto gravan vundon aŭ okultumoron, ĝi ricevos dek arĝentajn siklojn. Se kuracito apartenas al malriĉa familio, kuracisto gajnos kvin arĝentajn siklojn. Se kuracito estas sklavo de liberulo, ĝia mastro pagos al kuracisto du arĝentajn siklojn. Estos fortranĉitaj la manoj de la kuracisto se li kaŭzis la morton aŭ perdon de okulo al liberulo. Se la kuracado kaŭzis la morton de sklavo de malriĉulo, la kuracisto donos unu de siaj sklavoj al la mastro de la mortinto. Se la kuracado kaŭzis la perdon de okulo al sklavo, kuracisto pagon duonon de la prezo de la sklavo.

Saturday, April 5, 2014

Galeano - 6an de aprilo - Trapaso de la nokto
En kelkaj popoloj perditaj en gvatemalaj montoj, nenies manoj kreas la kitapenajn pupetojn. Ili estas mirinda kuracilo kontraŭ maltrankvilo: ili trankviligas la maltrankvilulojn kaj ilin savas de la sendormema malsano. La pupetoj kitapenaj nenion diras. Iri kuracas per aŭskultado. Kaŭrantaj sub kuseno, ili aŭskultas pri suferoj kaj malbonŝancoj, pri duboj kaj ŝuldoj, pri turmentoj kiuj maldormigas homojn, kaj magie ili ilin forportas, al sekreta loko kie neniu nokto estas malamika.

Friday, April 4, 2014

Galeano - 5an de aprilo - Lumtago
Okazis en Afriko, en Ife', sankta urbo de la regno de la joruboj, eble je tago kiel hodiaŭ, sed oni ne povas precizigi. Maljunulo, tre malsana, vokis siajn filojn kaj anoncis: - Miaj plej ŝatataj posedaĵoj apartenos al tiu, kiu sucesos plenplenigi tiun ĉi ĉambron. Kaj li atendis ekstere, dum la vesperiĝo. Unu el siaj filoj kunportis pajlon, sed plenigis nur duonon de la ĉambro. Alia filo portis la tutan sablon kiun li sukcesis preni, sed duono de la ĉambro restis malplena. La tria filo bruligis kandelon. Kaj la ĉambro plenpleniĝis.

Thursday, April 3, 2014

Galeano - 4an de aprilo - La fantomo
En 1846 naskiĝis Isidore Ducasse. Estis milito en Montevideo, kaj li estis baptita dum pafado de kanonoj. Je la unua oportuno, li transloĝiĝis al Parizo. Tie li fariĝis grafo de Lautréamont kaj liaj koŝmaroj kontribuis por kreado de surealismo. Tiun ĉi mondon li rapide vizitis: dum sia mallonga vivo, li bruligis la lingvaĵon, kaj per siaj vortoj bruliĝis kaj fulmiĝis.

Wednesday, April 2, 2014

Galeano - 3an de aprilo - Bonaj knaboj
En 1882, kuglo trapasis la kolon de Jesse James. Ĝi estis pafita de lia plej bona amiko, por pagigi sian ŝuldon. Antaŭ fariĝi la plej fama eksterleĝulo, Jesse luktis kontraŭ prezidento Lincoln, en la vicoj de la sklavista armeo de la sudo. Post perdi la militon, ne estis alia rimedo ol ŝanĝi profesion. Tiel naskiĝis la banditaro de Jesse James. La grupo, kiu kutimis uzi maskojn de Ku Klux Klan, komencis sian agadon per la unua rabo al trajno en la historio de Usono; kaj krom rabi ĉion de la pasaĝeroj, ĝi ankaŭ sindediĉis al senvalizigo de bankoj kaj ĉaroj. Laŭ rakonto, Jesse estis speco de Robin Hood de la sovaĝa Okcidento, kiu rabis de riĉuloj por disdoni al malriĉuloj, sed neniam iu konis malriĉulon kiu ricevis eĉ moneron de liaj manoj. Aliflanke, neniu dubas ke li multe helpis Hollywood-on. La kinindustrio al li ŝuldas kvardek filmojn, preskaŭ ĉiuj tre monprofitaj, en kiuj la plej famaj aktoroj, de Tyrone Power ĝis Brad Pitt, portis lian pafilon.

Tuesday, April 1, 2014

Galeano - 2an de aprilo - La inventado de publika opinio
En 1917, la prezidento Woodrow Wilson anoncis la ekpartoprenon de Usono en la unua mondmilito. Kvar monatoj kaj duono antaŭ tiam, Wilson gajnis la balotadon pro esti la pacema kandidato. La publika opinio ricevis liajn pacajn paroladojn kaj militdeklaron kun la sama entuziasmo. Edward Bernays estis la ĉefa aŭtoro de tiu miraklo. Kiam la milito finiĝis, Bernays publike rekonis ke estis inventitaj ĉiuj fotoj kaj ŝercoj kiuj vekigis militemon en la popolo. Tiu plensukcesa reklamado inaŭguris brilan karieron. Bernays fariĝis asistanto de pluraj prezidentoj kaj de la plej potencaj entreprenantoj en la mondo. La realo ne estas tio, kio ĝi estas, sed tio, kion mi diras ke ĝi estas: li disvolvigis, pli bone ol aliuloj, la nuntempajn teknikojn pri amasmanipulado, kiuj faras homojn aĉeti sapon aŭ militon.