Saturday, May 31, 2014

Galeano - 1an de junio - Sanktaj viroj
Je la jaro 2006, la Partio por Karitato, Libereco kaj Diverseco provis laŭleĝiĝi en Nederlando. Tiu nova politikistaro sin konsideris reprezentanto de tiuj, kiuj rekonas sian seksemon kaj erotikan vivon per rilatoj kun geknaboj. La pozicio de la partio estas laŭleĝigi infan-pornografaĵon kaj ĉiajn seksajn rilatojn kun infanoj. Ok jaroj antaŭ tio, tiuj aktivuloj pri karitato, libereco kaj diverseco estis kreintaj, en intereto, la Mondan Tagon pri la Amo al Infano. La partio ne sukcesis havi sufiĉe da subskriboj por laŭleĝiĝi, ne povis partopreni en balotadoj kaj en 2010 sinmortigis.

Thursday, May 29, 2014

Galeano - 31an de majo - La nebruligeblulino
Sinjorino Girardelli, realiginto de eksterordinaraj faroj, furoris en Eŭropo, ĉirkaŭ la jaro 1820. Ŝi karesis siajn proprajn brakojn per bruligantaj kandeloj, dancis nudpiede sur fajro kaj movis la bruliĝantan brulaĵon per siaj manoj, sidiĝis sur ruĝaj varmegaj ferbastonoj, baniĝis en flamoj, drinkis bojligantan oleon, manĝis fajron, maĉis bruligantajn brulaĵojn por kraĉi monerojn… Kaj post ĉiu varmega prezentado, ŝi montris sian nebruligitan korpon, sian haŭton neĝkoloran, kaj gajnis aplaŭdojn. —Estas truko —diradis la kritikantoj. Ŝi neniam respondis al ili.
Galeano - 29an de majo - Vampiroj
Je la somero de 1725, Petar Blagojevic elxerkiĝis, en la vilaĝeto Kisiljevo, mordis naŭ najbarojn kaj trinkis ilian sangon. Laŭ ordono de la aŭstria registaro, kiu tiam regis tiun lokon, polico lin mortigis por ĉiam, per trapaso de stango tra lia koro. Petar estis la unua vampiro oficiale rekonata, kaj la malplej fama. La plej fama, la grafo Drakulo, naskiĝis el la plumo de Bram Stoker, en 1897. Post pli ol jarcento, Drakulo emeritiĝis. Lin ne ĝenis la kompetenteco de la ridindaj virvampiretoj kaj vampirinetoj fabrikitaj de Hollywood; sed la angoroj kaŭzitaj de aliaj faroj nesupereblaj. Ne estis alia rimedo krom emeritiĝi. Li sentis nekuraceblan komplekson pri malsupereco antaŭ la potencaj manĝegemuloj kiu kreas kaj bankarotigas bankojn kaj suĉas la sangon de la mondo kvazaŭ ĝi estas kolo.

Tuesday, May 27, 2014

Galeano - 28an de majo - Oswiecim
Je la hodiaŭa dato de la jaro 2006, la papo Benedikto, gvidanto de la katolika eklezio, promenis inter la ĝardenoj de la urbo kiu nomiĝas, en la pola lingvo, Oswiecim. Subite la pejzaĝo ŝanĝiĝis. En la germana lingvo, la urbo Oswiecim nomiĝas Auschwitz. Kaj en Auschwitz la papo parolis. En la plej fama fabrikejo de mortintoj, li demandis: —Kaj Dio, Kie ĝi estis? Kaj neniu rakontis al li ke Dios neniam transloĝiĝis. Kaj li demandis: —Kial Dio silentis? Kaj neniu al li klarigis, ke kiu silentis estis la Eklezio, lia eklezio, kiu parolas nome de Dio.

Monday, May 26, 2014

Galeano - 27an de majo - Kara vagemulo
En 1963, mortis Fernando. Li estis liberulo. Li estis ĉiesulo, kaj neniesulo. Kiam li enuiĝis pri preni katojn en la placoj, li surstratiris kun siaj amikoj kantistoj kaj gitaristoj, kaj kun ili li faris la muzikon, ne gravas kie, de festo al feston. En la koncertoj, li estis nemankebla. Kritikisto kun bonaj oreloj, li kutimis movi la pugon kiam li ŝatis la muzikon, kontraŭe, li gruntis. Kiam lin kaptis la hundprenistoj, amaso da homoj lin liberigis. Kiam lin vundis aŭtomobilo, la plej bona kuracisto lin kuracis, kaj en sia propra konsultejo lin internigis. Liaj karnaj pekoj, okazitaj sur publikaj stratoj, kutime estis punitaj per malkaresoj, kaj tiam la infanaj brigadoj de la klubo Progreso al li dediĉis intensajn zorgojn. En lia urbo, Resistencia, en la argentina Chaco, estas tri statuoj de Fernando.

Sunday, May 25, 2014

Galeano - 26an de majo - Sherlock Holmes mortis du-foje
La unua morto de Sherlock Holmes okazis en 1891. Lin mortigis sia kreinto: la verkisto Arthur Conan Doyle, kiu ne kapablis toleri tion, ke sia kreaĵo fariĝis pli fama ol li mem, kaj el altaĵo de Alpoj ĵetis Sherlock en abismon. La novaĵo estis baldaŭ diskonigita, kiam ĝi estis publikigita en la revuo Strand. Kaj la tuta mondo funebris, la revuo perdis siajn legantojn kaj la verkisto perdis siajn amikojn. Ne longe oni atendis ĝis la renaskiĝo de la plej fama detektivo. Conan Doyle ne havis alian rimedon ol redoni al li la vivon. Pri la dua morto de Sherlock, nenion oni scias. En lia hejmo ĉe Baker Street, neniu prizorgas la telefonon. Lia horo alvenis, tio certas, ĉar morti estas nia destino, kvankam indas atenti ke neniam oni publikigis pri lia morto sur la paĝoj de Times.

Saturday, May 24, 2014

Galeano - 25an de majo - Herezoj
Je la jaro 325, en la urbo Niceo, okazis la unua ekumenista konsilio de la kristanaro, kunvokita de la imperiestro Konstantino, la unua. Dum la trimonata konsilio, tricent episkopoj aprobis kelkajn dogmojn necesajn por lukti kontraŭ la herezojn, kaj ili diris ke la vorto herezo, el la greka haíresis, kiu signifas elekto, eksignifus eraro. Tio estas: eraras tiu, kiu libere elektas kaj malobeas la posedantojn de la kredo.

Friday, May 23, 2014

Galeano - 24an de majo - La herezuloj kaj la sanktulo
Je la hodiaŭa dato de la jaro 1543, mortis Nikolao Koperniko. Li mortis dum la ekdiskonigado de la unuaj ekzempleroj de sia libro, kiu klarigas ke la mondo ĉirkaŭiras la sunon. La Eklezio malpermesis tiun libron, ĉar ĝi mensogas kaj kontraŭdiras la Sanktajn Librojn; ĝi kondamnis al morto per bruligado la monaĥon Giordano Bruno, ĉar li diskonigis tiujn ideojn, kaj devigis al Galileo Galilei nei sian kredon je tio. Tri jarcentoj kaj duono post tio, Vatikano pentis pro la rostado de la vivanta Giordano Bruno kaj anoncis konstruadon de statuo, en siaj ĝardenoj, omaĝe al Galileo Galilei. La embasadejo de Dio sur la Tero uzas la tempon por praktiki la justecon. Sed ĝi ne nur pardonis tiujn herezulojn, Vatikano samtempe sanktigis la inkvizician kardinalon Roberto Bellarmino, sankta Roberto kiu estas en ĉielo, kiu akuzis kaj kondamnis Brunon kaj Galileon.

Thursday, May 22, 2014

Galeano - 23an de majo - La fabrikado de potenco
En 1937 mortis John D. Rockefeller, posedanto de la mondo, naftoreĝo, fondinto de Standard Oil Company. Li vivis dum preskaŭ jarcento. Dum la nekropsio, oni trovis neniun skrupulon.

Wednesday, May 21, 2014

Galeano - 22an de majo - Tinĉjo inter sovaĝuloj
Hodiaŭ naskiĝis, en 1907, la belga dezegnisto Hergé, kreinto de Tinĉjo. Tinĉjo, bildstria heroo, enkorpigis la civilizigajn virtojn de la blanka raso. En sia plej plensukcesa aventuro, Tinĉjo vizitis Kongon, kiu tiam apartenis al Belgio, kaj tie li ridegis pri la ridindaj kutimoj de nigruloj kaj amuziĝis ĉasante. Li mortigis dek kvin antilopojn, senhaŭtigis simion por havi kostumon, eksplodigis rinoceron per dinamito kaj pafis kontraŭ malfermitaj buŝoj de krokodiloj. Tinĉjo diradis ke elefantoj scipovas paroli pli bone la francan ol la nigruloj. Por havi memoraĵon, li mortigis elefanton kaj prenis liajn eburajn dentegojn. La vojaĝo estis tre amuza.
 

Tuesday, May 20, 2014

Galeano - 21an de majo - Tago de kultura diverseco
En 1906, pigmeo ĉasita en arbaro en Kongo alvenis en zoologian ĝardenon de Bronx, en Novjorko.
Li fariĝis konata kiel Ota Benga, kaj li estis montrita al la publiko, en kaĝo, kun orangutango kaj kvar ĉimpanzoj. La fakuloj klarigadis al la publiko ke tiu homsimila besto povus esti la transira estaĵo inter simioj kaj homoj, kaj por evidentigi tion, oni elektis montri lin kune kun siaj hararplenaj parencoj.
Post iom da tempo, tiu pigmeo estis elaĉetita de kristana karitata organizaĵo. Oni faris ĉion fareblan, sed Ota Benga rifuzadis saviĝi. Li neniam parolis, ĉe tablo li rompis la pladojn, li batis ĉiujn, kiuj provis tuŝi lin, li estis nekapabla labori, mutiĝis en la preĝeja koruso kaj mordis ĉiujn, kiuj provis havi foton kun li. Fine de la vintro de 1916, post dek jaroj kiel hejmbesto, Ota Benga sidiĝis antaŭ la fajro, nudiĝis, bruligis la vestaĵojn, kiujn li estis devigata uzi, kaj pafis kontraŭ sia koro per pistolo rabita de si mem.

Monday, May 19, 2014

Galeano - 20an de majo - Rara momento de prudento
En 1998, Francio ekvalidigis leĝon por malpliigi al tridek kvin horoj semajne la laborhoraron. Labori malplu, vivi plu: Thomas More tion sonĝis, en sia Utopio, sed bezonis atendi kvin jarcentojn ĝis nacio aŭdaci tian faron por komuna bono. Finfine, kial maŝinoj se ne por malpliigi nian labortempon kaj plilongigi nian libertempon? Kial teknologia progreso al ni donacas senlaborecon kaj angoron? Unufoje, almenaŭ, estis lando kiu defiis tian sensencaĵon. Sed mallonge daŭris la prudento. La leĝo pri tridek kvin laborhoroj mortis dekjara.

Sunday, May 18, 2014

Galeano - 19an de majo - La profeto Mark
Mark Twain iam anoncis: —Mi alvenis kun la kometo Halley, en 1835. La kometo revenos en 1910, kaj mi esperas ke mi iros kun ĝi. Sendube, la Potenculo diris: “jen tie ĉi du neklarigeblaj nenormalaĵoj. Ili alvenis kune, kaj kune foriros”. La kometo vizitis la Teron ĉirkaŭ la hodiaŭa dato de 1910. Twain, senpacience, forpasis unu monato antaŭ tio.

Saturday, May 17, 2014

Galeano - 18an de majo - La vojaĝo de la memoro
En 1781, Túpac Amaru estis dispecigita, per hakilo, en la centro de la Placo de Armoj de Cuzco. Du jarcentoj poste, infano nudpieda estis cirante ŝuojn en tiu sama loko, kiam turisto lin demandis ĉu li konis Túpac Amaru. Kaj la eta ciristo diris, sen levi sian kapon, ke jes. Kvazaŭ sekrete, daŭrigante sian laboron, li flustris: —La vento estas li.

Friday, May 16, 2014

Galeano - 17an de majo - La homa loĝejo
Dum la dudekunua jarcento pasas, jam mil milionoj da homoj estas senhejmaj. Serĉante solvon por tiu problemo, la fakuloj studas la kristanan ekzemplon de sankta Simeono, kiu loĝis dum tridek sep jaroj ĉe kolumno. Dum la matenoj, san Simeono kutimis malsupreniri, por siaj ĉiutagaj preĝoj, kaj vespere li kutimis sin kateni, sur la kolumno, por ne fali dum dormo.

Thursday, May 15, 2014

Galeano - 16an de majo - Marŝo al frenezulejo
La Epinephelus sp. kaj aliaj fiŝoj, la delfenoj, la anseroj, la flamengoj, la albatrosoj, la pingvinoj, la bizonoj, la strutoj, la koaloj, la orangutangoj kaj aliaj simioj, la papilioj kaj aliaj insektoj kaj pluraj aliaj parencoj niaj de la bestaro havas samseksajn rilatojn, ino kun ino, viro kun viro, por momento aŭ por ĉiam. Bonŝance ili ne estas homoj: ili saviĝis de frenezulejo. Ĝis la hodiaŭa dato de la jaro 1990, samseksemo estis en la listo de mensmalsanoj de la Monda Organizaĵo pri Sano.
 

Wednesday, May 14, 2014

Galeano - 15an de majo - Ke morgaŭ ne estu alia nomo por hodiaŭ
Je la jaro 2011, miloj da gejunuloj, senhejmigitaj kaj senlaborigitaj, okupis la placojn kaj stratojn de pluraj hispanaj urboj. Kaj la indigno estis diskonigita. La bona sano rezultis pli infektema ol la pesto, kaj la voĉoj de indignuloj trapasis la surmapajn landlimojn. Tiel eĥis en la mondo: Oni al ni diris “al la strato!”, kaj jen ni. Malŝaltu la televidilon kaj ŝaltu la straton. Oni nomas ĝin krizo, sed ĝi estas fraŭdo. Ne mankas mono, sed abundas rabistoj. La merkatoj regas. Mi ne voĉdonis por ili. Ili decidas por ni, jes, por ni. Oni luas ekonomikan sklavon. Mi serĉas miajn rajtojn. Ĉu iu vidis ilin? Dum oni ne lasas nin sonĝi, ni ne deziros dormi. Mi serĉas miajn rajtojn. Ĉu iu vidis ilin? Dum oni ne lasas nin sonĝi, ni ne deziros dormi.

Tuesday, May 13, 2014

Galeano - 14an de majo - Alies ŝuldo
Je la hodiaŭa dato de 1948, naskiĝis Israelo. Post kelkaj monatoj, estis pli ol okcent mil palestinoj forpelitaj, kaj pli ol kvindek vilaĝetoj detruitaj. Tiuj vilaĝetoj, kie kreskis olivarbojn, figarboj, migdalarboj, kaj fruktarboj, estas entombigitaj sub aŭtovojoj, komerco-centroj kaj amuz-parkoj. Estas sennomaj mortintoj. La Komitato pri Nomoj de la novaj aŭtoritatoj rebaptis la mapon. Jam ereto de Palestino ekszistas. La formanĝado de la mapo alvokas titolojn pri nemoveblaĵoj, bonkore donacitaj de la Biblio, kaj oni ilin ĝustigas per la du mil jaroj de persekuto kontraŭ la juda popolo. Ĉasadoj de judoj estis, ĉiam, eŭropa kutimo; sed palestinoj pagas tiun fremdan ŝuldon.

Monday, May 12, 2014

Galeano - 13an de majo - Por ke vi kantu, por ke vi vidu
Por ke vi vidu la mondojn de la mondo, ŝanĝu viajn okulojn. Por ke la birdoj aŭdu vian kanton, ŝanĝu vian gorĝon. Tion diras, tion scias, antikvaj saĝuloj naskiĝintaj ĉe la fontoj de la rivero Orinoko.

Sunday, May 11, 2014

Galeano - 12an de majo - La vivantaj sismografoj
Je la jaro 2008, forta tertremo ŝancelis Ĉinion. En Ĉinio estis inventita la sismografo, antaŭ dek naŭ jarcentoj, sed neniu sismografo avertis pri tiu okazaĵo. La avertintoj estis la bestoj. La sciencistoj ne atentis pri ili. Ekde pluraj tagoj antaŭ la katastrofo, amaso da bufoj freneze kuradis nenien, kaj ili rapide trapasis la stratojn de Miauzhu kaj aliaj urboj, dum en la zoologia ĝardeno de Wuhan la elefantoj kaj la zebroj estis karambolantaj kontraŭ la katenaj muroj, kaj estis blekantaj la tigroj kaj kriantaj la barataj pavoj.

Saturday, May 10, 2014

Galeano - 11an de majo - La ĉiisto
Eugène François Vidocq mortis en Parizo, en 1857. Ekde kiam li rabis, kvardekjara, la panejon de sia patro, Eugène estis rabisto, saltimbanko, glavisto, dizertita soldato, kontrabandisto, lernantinema instruisto en lernejo, idolo en putinejoj, entreprenisto, denuncanto, spiono, krimesploristo, kuglisto, direktoro de la Sûreté Générale, la franca detektiva polico, kaj fondinto de la unua privata detektiva oficejo. Dudek foje li duelis, kaj li fuĝis el kvin karceroj, rulante monaĥinon aŭ vundito en milito. Li estis majstro de maskiĝo, krimulo kaŝita en policisto, policisto kaŝita en krimulo, kaj li estis amiko de siaj malamikoj, kaj malamiko de siaj amikoj. Sherlock Holmes kaj aliaj famaj detektivoj de eŭropa literaturo ŝuldas al li parton de siaj kapabloj, kiujn Vidocq lernis praktikante la krimon, kaj tuj uzis ilin por ĝin fronti.

Tuesday, May 6, 2014

Galeano - 9an de majo - Li naskiĝis por renkonti ilin
Howard Carter naskiĝis ĉi matene en 1874, kaj duonjarcento poste li komprenis sian rolon en la mondo. Tiu riveliĝo okazis kiam li trovis la tombon de Tutanĥamono. Carter malkovris ĝin hazarde, post jaroj da esploroj kaj bataloj kontraŭ malkredemo de egiptologiistoj je tio. Je la dato de la grava malkovro, li sidiĝis ĉe la piedoj de tiu juna faraono, tiu viro kiu vivis ĉirkaŭita de miloj da mirindaĵoj, kaj silentis dum horoj kaj horoj. Kaj li revenis tien diversfoje. Je unu el tiuj fojoj, li vidis tion, kion antaŭe li ne vidis: estis kelkaj semoj sur la planko. La semoj atendis tri mil ducent jarojn por la mano kiu ilin plantis.