Saturday, July 12, 2014

Galeano - 13an de julio - La golo de la jarcento
Je hodiaŭa dato de la jaro 2002, la ĉeforganizaĵo pri piedpilkado diskonigis la rezulton de monda enketo: Elektu la golon de la dudeka jarcento. Venkis, kun granda avantaĝo, la golo de Diego Maradona dum la Mondpokalo de 1986, kiam li, balante kun la pilko ĉe sia piedo, lasis ses anglojn konfuzajn. Tiu estis la lasta imago vidita de Manuel Alba Olivares. Li havis tiam dek unu jarojn, kaj je tiu magia momento liaj okuloj malfunkciiĝis por ĉiam. Li gardis la golon intaktan en sia memoro, kaj ĝin rakontas pli bone ol la plej bonaj futbalparolistoj. Ekde tiam, por spekti piedpilkajn matĉojn kaj aliajn aferojn ne tiom gravajn, Manuel prunteprenas la okulojn de siaj amikoj. Danke al ili, tiu blinda kolombiano fondis kaj prezidentas futbalteamon, estis kaj daŭre estas teknika direktoro de la teamo, komentas la matĉojn en sia radioprogramo, kantas por amuzigi la aŭskultantojn kaj dum sia libera tempo laboras kiel advokato.

No comments:

Post a Comment