Monday, June 30, 2014

Galeano - 1an de julio - Unu teroristo malplia
Je la jaro 2008, la usona registaro elektis forigi Nelson Mandela el la listo de danĝeraj teroristoj. Dum sesdek jaroj, la plej prestiĝa afrikano en la mondo havis sian nomon en tiu listo.

Saturday, June 28, 2014

Galeano - 30an de junio - La Infero
Ĉirkaŭ la jaro 960, kristanaj misiistoj invadis Skandinavion kaj minacis vikingojn: se ili daŭrigus siajn paganajn farojn, ili estus senditaj inferen, kie fajro eternas. Vikingoj dankis la bonan novaĵon. Ili tremadis pro frosto, ne pro timo.

Thursday, June 26, 2014

Galeano - 27an de junio - Ni ĉiuj estas kulpuloj
La Directorium Inquisitorium, publikigita de la Sankta Inkvizicio je la dek kvara jarcento, diskonigis la regulojn pri suferigado, kaj la ĉefa regulo ordonas: Oni torturos la akuziton, kiu hezitas en siaj respondoj.

Wednesday, June 25, 2014

Galeano - 26an de junio - La regno de timemo
Hodiaŭ estas Tago kontraŭ Torturo. Pro bedaŭrinda ironio, la militista diktaturo de Urugvajo naskiĝis la sekvan tagon, en 1973, kaj transformis la tutan landon en granda torturejo. La suferadoj estis preskaŭ, aŭ tute, senutilaj por akiri informojn, sed ili estis tre utilaj por disigi timemon, kaj la timemo devigis al urugvajanoj vivi silente aŭ mensogante. Ekzilita, mi ricevis tiun anoniman leteron: Aĉas mensogi, kaj aĉas akutimiĝi mensogi. Sed malplejbone estas instrui aliulojn mensogi. Mi havas tri gefilojn.

Monday, June 23, 2014

Galeano - 24an de junio - La suno
Ekde hodiaŭa sunleviĝo okazas la festo de la suno, Inti Raymi, en la stepoj kaj montaroj de Andoj. Komence de la praa tempo, tero kaj ĉielo estis en malhelo. Nur nokto estis. Kiam la unua virino kaj la unua viro eliĝis el la akvoj de la lago Titicaca, naskiĝis la sunon. La suno estis inventita de Viracocha, la ĉefdio, por ebligi al viro kaj virino vidi unu la alian.

Sunday, June 22, 2014

Galeano - 23an de julio - Fajroj
Je hodiaŭa noktomezo aŭdvideblas piroteknikaĵojn. La aboriĝenoj kuniĝas ĉirkaŭ lignofajro. Ĉi nokte oni purigas sian domon kaj animon. Oni ĵetas en fajron malnovajn aferojn kaj malnovajn dezirojn, aferoj kaj sentoj eluzitaj de la tempo, por ke la novo naskiĝu kaj trovu lokon por resti. Ekde la nordo de la mondo, tiu tradicio disiĝis ĉien. Ĝi ĉiam estis pagana festo. Ĉiam, ĝis kiam la Katolika Eklezio decidis nomi ĝin Nokto de Sankta Johano.

Saturday, June 21, 2014

Galeano - 22a de junio - La monda zono
Je la jaro 234 antaŭ Kristo, saĝulo nomita Eratosteno starigis bastonon sur la planko, tagmeze, en la urbo Aleksandrio, kaj mezuris ĝian ombron. Post unu jaro, ekzakte je la sama horo de la sama dato, li starigis la saman bastonon en la urbo Asuano, kaj pruvis ke ne estas ombro. Eratosteno konkludis ke la diferenco inter la ekzisto kaj neekzisto de la ombro estas pruvo, ke la mondo ne estas plata, sed sfera. Do li mezurigis la distancon inter tiuj du urboj, per homaj paŝoj, kaj per tiu informo li kalkulis la zonon de la mondo. Li eraris pro 90 kilometroj.

Friday, June 20, 2014

Galeano - 21an de junio - Ni ĉiuj estas vi
Je la jaro 2001, granda surprizo estis la futbalmatĉjo inter la teamoj Treviso kaj Genovo. Ludisto de Treviso, Akeem Omolade, afrikano el Niĝerio, ricevis oftajn fajfojn kaj rasistajn mokkriojn en italaj stadionoj. Sed je la hodiaŭa dato, regis silento. La aliaj dek ludistoj de Treviso ludis la matĉon kun vizaĝoj pentritaj je nigra koloro.

Thursday, June 19, 2014

Galeano - 20an de junio - Tiu nekonvenaĵo
Ŝia soprana voĉo, kapabla kolorigi ĉiun silabon, estis tre aplaŭdita en Rio-de-Ĵaneiro. Iom poste, fine de la dek oka jarcento, Joaquina Lapinha estis la unua brazila kantistino kiu konkeris la publikon en Eŭropo. Carl Ruders, sveda vojaĝanto kaj operemulo, ŝin aŭskultis je la jaro 1800, en iu lisbona teatrejo, kaj laŭdis, entuziasmita, ŝian belan voĉon, ŝian imponecon kaj ŝian grandan draman senton. Bedaŭrinde, Joaquina havas malhelan haŭton, memoris Ruders, sed tiu nekonvenaĵo rimedeblas per kosmetikaĵoj.

Wednesday, June 18, 2014

Galeano - 19an de junio - Alarmo: bicikloj!
—Biciklo faris pli ol nenio kaj pli ol neniu por emancipado de virinoj en la mondo — diradis Susan Anthony. Kaj diradis ŝia samideano, Elizabeth Stanton: —Ni, virinoj, vojaĝas, biciklante, ĝis la rajto voĉdoni. Kelkaj kuracistoj, kiel Philippe Tissié, admonis ke bicikloj povas provoki aborton kaj malfekundecon, kaj aliaj kolegoj liaj asertis ke tiu maldeca ilo malvirtigas virinojn, ĉar ĝi plezurigas la virinojn kiuj tuŝas la seĝon per ingveno. La vero estas ke, pro bicikloj, virinoj ekkapablis moviĝi laŭ propra emo, ekforiris siajn hejmojn por ĝui la danĝeran guston de la libereco. Kaj pro bicikloj, la premanta korseto, kiu malebligis al virinoj bicikli, eliris vestoŝankon por eniri muzeon.

Tuesday, June 17, 2014

Galeano - 18an de junio - Susan ankaŭ ne pagis
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko kontraŭ Susan Anthony, Norda Distrikto de Novjorko, 18a de junio 1873. Distrikta kontrolisto Richard Crowley: je la 5a de novembro 1872, Susan B. Anthony voĉdonis por reprezentanto en la Parlamento de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. Je tiu momento ŝi estis virino, kaj mi supozas ke ne restas duboj pri ŝia ĝenro. Ŝi ne rajtis voĉdoni. Ŝi kulpas pro kontraŭleĝa faro. Juĝisto Ward Hunt: La malliberigito estis juĝita laŭ la leĝo. Susan Anthony: Jes, ekscelenco, sed estas tiuj leĝoj faritaj de viroj, interpretataj de viroj kaj ŝanĝeblaj de viroj favore al viroj kaj kontraŭ virinoj. Juĝisto Ward Hunt: Staru la malliberigito. La sentenco de tiu ĉi kortumo al vi ordonas la pagon de cent dolara monpuno kaj la kostojn de tiu ĉi proceso. Susan Anthony: Neniam mi pagos eĉ unu dolaron.

Sunday, June 15, 2014

Galeano - 17an de junio - Tomasa ne pagis
En 1782, tribunalo en la urbo Kito devigis Tomasan Suritan pagi la impoŝtojn rilate al pentraĵoj kiujn ŝi aĉetis en Guayaquil. Nur viroj estis laŭleĝe kapablaj aĉeti kaj vendi. —Ke mia edzo pagu —diris Tomasa—. La leĝo nin konsideras idiotoj. Se virinoj estas idiotaj por postuli pagon, do ni ankaŭ estas idiotaj por pagi.

Saturday, June 14, 2014

Galeano - 15an de junio - Iu virino rakontas
Diversaj argentinaj generaloj estis juĝitaj pro siaj faroj dum militista diktaturo. Silvina Parodi, studentino akuzita pri partopreno en manifestacioj, estis unu inter pluraj malliberigitoj kiuj malaperis por ĉiam. Cecilia, ŝia plej bona amikino, deklaris al tribunalo, je la jaro 2008. Ŝi rakontis siaj suferojn en la malliberejo, kaj ŝi diris ke estis ŝi kiu denuncis Silvinan, kiam ŝi ne plu povis rezisti al ĉiutaga kaj ĉiunokta torturo: —Estis mi. Mi gvidis la senkompatulojn al la domo kie estis Silvina. Mi vidis ŝin eliri, per perforto, per bastonbatoj, per piedbatoj. Mi aŭdis ŝin krii. Elirante la tribunalon, iu alproksimiĝis kaj ŝin demandis mallaŭte: —Kaj post tio, kiel vi faris por daŭrigi vian vivon? Kaj ŝi respondis, pli mallaŭte: —Kial vi kredas ke mi vivas?

Friday, June 13, 2014

Galeano - 14an de junio - Flago kiel kostumo
Je hodiaŭa dato de 1982, la argentina diktaturo perdis la militon. Milde kapitulacis, sen alia faro ol ŝminki sin, la generaloj kiuj promesis doni propran vivon por la rekonkero de insuloj Malvinoj (Falklandoj), rabitaj de la brita imperio. Militista disdonado de taskoj: tiuj heroaj seksperfortistoj de virinoj katenitaj, tiuj kuraĝaj torturistoj kaj forprenistoj de beboj kaj de ĉio, kion ili povis rabi, okupiĝis pri patriotismaj babiladoj, dum sendado al la morto de junaj soldatoj el plej malriĉaj provincoj al tiuj malproksimaj sudaj insuloj, kie ili mortis pro kuglo aŭ pro frosto.

Thursday, June 12, 2014

Galeano - 13an de junio - Flankaj damaĝoj
Je ĉirkaŭ hodiaŭ en la jaro 2010 oni eksciis ke kreskas la nombro da usonaj soldatoj kiuj sinmortigas. Estas tiom da mortiĝintoj kiel mortigitoj dum batalo. Por solvi la problemon, la Pentagono decidis obligi la kvanton de siaj specialistoj pri menssano, kiuj apartenas al la plej alloga sektoro de armeoj. La tuta mondo ekkonvertiĝas je granda soldatejo, kaj la granda soldatejo ekkonvertiĝas je frenezulejo tiel granda kiel la mondo. En tiu frenezulejo, kiuj estas la frenezuloj? Ĉu la soldatoj kiuj sinmortigas aŭ la militoj kiuj ilin devigas mortigi?

Wednesday, June 11, 2014

Galeano - 12an de junio - Klarigo pri la mistero
Je la jaro 2010, la milito kontraŭ Afganio konfesis sian kialon: La Pentagono rivelis ke en tiu lando estas mineralejoj kiuj valoras pli ol miliardo da dolaroj. Tiuj mineralejoj ne enhavas talibanajon. Ili enhavas oron, kobalton, kupron, feron kaj ĉefe lition, kiu estas tre necesa por fabrikado de poŝtelefonoj kaj porteblaj komputiloj.
Galeano - 11an de junio - La viro kiu vendis la turon Eiffel
Grafo Viktor Lustig, profeto de la geniuloj de Wall Street, uzis diversajn nomojn kaj nobelajn titolojn, loĝis en pluraj karceroj en diversaj landoj, kaj en multaj lingvoj li flue mensogis ŝajnante sincera. Je hodiaŭa tagmezo de la jaro 1925, tiu grafo estis leganta ĵurnalon en la hotelo Crillon, en Parízo, kiam li subite havis unu de tiuj bonegaj ideoj kiuj permesas al iu pasigi la tempon post enuiĝi de pokerludado. Kaj li vendis la turon Eiffel. Li presigis paperojn kaj stampis emblemon de la pariza urbodomo, kaj kun helpo de iu amiko inĝeniero li inventis teknikajn informojn pruvante ke la turo estis je risko fali, pro neripareblaj eraroj dum la konstruado. La grafo vizitis eblajn aĉetontojn, unu post alia, kaj proponis al ili aĉeti, kontraŭ tre favora prezo, milojn kaj milojn da fertunoj. La afero estis sekreta, ĉar pro tio, ke temas pri la ĉefa simbolo de Francio, estis necese eviti, per ĉiuj rimedoj, publikan skandalon. La negoco okazis kaŝe kaj urĝe, ĉar la faligo de la turo ne povus atendi longan tempon.

Monday, June 9, 2014

Galeano - 10an de junio - Kaj post jarcento
Ĉirkaŭ la hodiaŭa dato de 2010, estis lanĉita en Bonaero la debato pri leĝpropono por laŭleĝigo de samseksema geedziĝo. Ĝiaj malamikoj ekis sanktan militon de Dio kontraŭ la diabla versio de geedziĝo, sed la leĝpropono sukcesis trapasi barojn, dum malfacila vojo, ĝis kiam, je la 15a de julio, Argentino fariĝis la unua latinamerika lando agnoski plenan egalecon inter ĉiuj koloroj de la seksemdiverseca ĉielarko. Estos malvenko de hipokriteco, kiu invitas nin vivi obeante kaj morti mensogante, kaj estis malvenko de la Sankta Inkvizicio, kies nomo ŝanĝiĝas sed ĉiam havas brullignon por nova lignofajro.

Sunday, June 8, 2014

  • Galeano - 9an de junio - Sakrilegiantinoj
    Je la jaro 1901, Elisa Sánchez kaj Marcela Gracia geedziĝis en la preĝejo de Sankta Georgo, en la galega urbo La Coruña. Elisa kaj Marcela estis en sekreta amrilato. Por normaligi la situacion, kun ceremonio, pastro, atestilo kaj foto, necesis inventi edzon: Elisa fariĝis Mario, vestis virajn vestaĵojn, tondigis sian hararon kaj ŝanĝis sian voĉon. Poste, kiam oni malkovris la veron, periodaĵoj de la tuta Hispanio plendegis kontraŭ tiu skandala abomenaĵo, tiu hontinda nemoralaĵo, kaj profitis la bedaŭrindan okazaĵon por monprofiti kiel neniam antaŭe, dum la Eklezio, trompita je sia bonintenco, estis denuncanta al la polico la sakrilegion. Kaj la ĉasado komenciĝis. Elisa kaj Marcela fuĝis al Portugalio. En Porto oni enkarcerigis ilin. Kiam ili fuĝis, ili ŝanĝis siajn nomojn kaj trapasis la maron.
    En la urbo Bonaero perdiĝis la spurojn de la fuĝintoj.
  • Eduardo Galeano - 8an de junio - Sakrílegio
    Je la jaro 1504, Mikelanĝelo inaŭguris sian ĉefan verkon: Davido staris en la ĉefa placo de Florenco. Insultoj kaj ŝtonoj malbonvenigis tiun nudan giganton. Mikelanĝelo estis devigata kovri la statuan penison per vita folio, tajlita je kupro.

Friday, June 6, 2014

Galeano - 7an de junio - La reĝo poeto
Nezahualcóyotl mortis dudek jarojn antaŭ Kolombo paŝis sur amerikaj plaĝoj. Li estis reĝo de Texcoco, en la vasta valo de Meksikio. Tie li lasis sian voĉon: Ĝi rompiĝas, kvankam farita el oro, Ĝi frakasas, kvankam farita el jado, Ĝi disiĝas, eĉ se ĝi estas plumaro el kecalo. Tie ĉi neniu vivos por ĉiam. Ankaŭ princoj por morti naskiĝis. Ni ĉiuj devos iri al la regiono de l' mistero. Ĉu vane ni venis al la Teron? Ni lasu, almenaŭ, niajn kantojn.

Thursday, June 5, 2014

Galeano - 6an de junio - La montoj kiuj forpasis
Dum la lastaj du jarcentoj estis senkapigitaj kvarcent sepdek montojn de la Apalaĉaj montoj, en nordameriko, tiel nomitaj memore al la aboriĝenoj de tiu regiono. La indiĝenoj estis forpelitaj de tie pro tio, ke ili estis loĝantaj sur fekunda grundo. Las montoj estis vakuigitaj ĉar ili entenis karbon.

Wednesday, June 4, 2014

Galeano - 5an de junio - La naturo ne estas muta
La realo pentras mutajn naturojn. La katastrofojn oni nomas naturajn, kvazaŭ la naturo estas kulpulo anstataŭ viktimo, kvankam ne nur la klimato freneziĝas, sed ankaŭ ni. Hodiaŭ estas la Tago de la Medio. Bona tago por festi la novan Konstitucion de Ekvadoro, kiu, je la jaro 2008, por la unua fojo en la monda historio rekonis la naturon kiel civitano. Estas rara tiu sinteno, ke la naturo havas rajtojn, kvazaŭ ĝi estas homo. Male, normalas ke grandaj kompanioj de Usono havu homajn rajtojn. Kaj ili ja ilin havas, laŭ decido de la Supera Tribunalo pri Justico, ekde 1886. Se la naturo estus banko, oni jam estus savinta ĝin.

Tuesday, June 3, 2014

Galeano - 4an de junio - Memoraĵoj pri la estonteco
Laŭ ni lernis en lernejo, Ĉilio estis malkovrita en 1536. La novaĵo ne miris la mapuĉojn, kiuj malkovris Ĉilion antaŭ pli ol tri mil jaroj. En 1563, ili ĉirkaŭis la ĉefan fortikaĵon de la hispanaj konkerantoj. La fortikaĵo estis detruota de miloj da indiĝenoj furiozaj, kiam kapitano Lorenzo Bernal sur la muro kriis: —Tio senutilas, ni venkos! Ĉar se mankas hispanaj virinoj, jen viaj virinoj. Kaj kun ili ni havos infanojn, kiuj estos viaj mastroj. La interpretisto tradukis. Kolokolo, la tribestro, fajfis pri tio. Li ne kapablis kompreni la malĝojigan profitaĵon.

Monday, June 2, 2014

Galeano - 3an de junio - La revenĝo de Atahualpa
La loĝantaro de Tambogrande estis dormanta super ora matracego. Estis oro sub la domoj, sed neniu sciis pri tio. La novaĵo disvastiĝis kune kun la ordono foriri. La perua registaro vendis la tutan vilaĝon al la entrepreno Manhattan Minerals Corporation. Nun vi ĉiuj estos milionuloj, oni diris. Sed neniu obeis. Je la hodiaŭa dato de la jaro 2002, estis diskonigita la oficiala rezulto de la popol-voĉdono: la loĝantaro de Tambogrande elektis daŭre vivteni sin de la avokadoj, la mangoj, la limeoj kaj aliaj fruktoj de la grundo ŝvite konkerita de la dezerto. Ili bone scias, ke oro malbenas la lokojn kie ĝi troviĝas: ĝi lasas montojn eksplodigitajn de dinamito kaj riverojn venenigitajn de la restaĵoj de minkompanioj, kiuj entenas pli da cianidoj ol benita akvo. Kaj verŝajne ili ankaŭ scias ke oro frenezigas homojn, ĉar ormalsato kreskas dum ormanĝado. En 1533, la hispana konkeranto Francisco Pizarro ordonis strangoli Atahualpa, reĝo de Peruo, kvankam Atahualpa ja estis doninta al li la oron kiun li postulis.

Sunday, June 1, 2014

Galeano - 2an de junio - Indiĝenoj estas homoj
En 1537, la papo Paŭlo, la tria, lanĉis la buleon Sublimis Deus. La buleo kontraŭstaris tiujn, kiuj, celante satigi propran riĉiĝemon, aŭdacis diri ke indiĝenoj devas, kiel bestoj, obei blankulojn, laŭ pretekstoj kiuj ignoras la katolikan doktrinon. Kaj por defendi la aboriĝenojn de la Nova Mondo, la papo klarigis ke ili estas veraj homoj, kaj kiel veraj homoj, ili povas libere uzi, posedi kaj ĝui liberecon kaj posedi siajn landojn, kaj ili ne devas esti esklavigitaj. En Ameriko, neniu sciis pri tio.