Thursday, July 17, 2014

Galeano - 17an de julio - Tago de Justico
La Reĝino diris: —Jen la reĝa mesaĝisto. Li estis arestita, kaj oni punas lin. Lia proceso ne estos juĝita antaŭ la venonta merkredo. Kaj, oni supozas, lia krimo okazos je la fino. —Sed kio okazos, se li neniam krimumos? —demandis Alico. (El Tra la Spegulo, dua parto de Alico en Mirlando, de Lewis Carroll, 1872)

Tuesday, July 15, 2014

Galeano - 16an de julio - Mia kara malamiko
Blanka estis la ĉemizo de la brazila futbalteamo. Kaj ĝi neniam plu estis blanka, ekde kiam la Mondpokalo de 1950 evidentigis ke tiu koloro simbolas malbonan aŭguron. Ducent mil petraj statuoj en la stadiono Maracanã: la lasta matĉo finiĝis, Urugvajo estis monda ĉampiono, kaj la spektantaro estis senmova. En la stadiono estis tamen paŝantaj sencele kelkaj piedpilkistoj. La du plej bonaj, Obdulio kaj Zizinho, renkontiĝis. Ili rigardis unu la alian. Ili estis tre malsimilaj. Obdulio, la venkinto, farita de fero. Zizinho, la venkito, farita de muziko. Sed ili ankaŭ estis tre similaj: ambaŭ ludis vinditaj dum la tuta turniro, unu kun maleolinflamo, la alia kun ŝvelita genuo, kaj neniam ili plendis. Fine de la matĉo, ili ne sciis ĉu ili brakumus aŭ batus unu la alian. Jaroj poste, mi demandis al Obdulio: —Ĉu vi renkontas Zizinho? —Jes. Fojfoje. Ni fermas la okulojn kaj vidas unu la alian.

Monday, July 14, 2014

Galeano - 15an de julio - Ceremonio pri ekzorcaĵo
Je hodiaŭa nokto de 1950, lasta nokto antaŭ la fina matĉo de la piedpilka mondpokalo, Moacir Barbosa dormis lulita de anĝeloj. Li tiam estis la plej amata homo en Brazilo. Sed je la sekva tago, la plej bona golejisto de la mondo iĝis perfidanto de sia patrujo: Barbosa ne sukcesis eviti la golon de Urugvajo kiu rezultis je malvenko de Brazilo en tiu mondpokalo. Dek tri jaroj poste, okaze de inaŭguro de novaj golejoj en la stadiono Maracanã, Barbosa prenis la tri bastonojn inter kiuj tiu golo humiligis lin. Kaj detruis la bastonojn per hakilo, kaj ilin bruligis ĝis restis nur cindroj. La ekzorcaĵo ne savis lin de humiligo.

Sunday, July 13, 2014

Galeano - 14an de julio - La skatolo de malvenkintoj
Helena Villagra sonĝis pri grandega skatolo. Ŝi malfermis ĝin per tre malnova ŝlosilo kaj el la skatolon venis piedpilkajn perditajn golojn, rektajn punĝĝotojn fiaskitajn, teamojn kiuj malvenkis, kaj la perditaj goloj sukcesis malperdiĝi, la pilko korektis sian vojon kaj la malvenkintoj festis la venkon. Kaj tiu malreala matĉo ŝajnis senfina, ĉar la pilko estis daŭre rulanta, kaj la sonĝo ankaŭ.

Saturday, July 12, 2014

Galeano - 13an de julio - La golo de la jarcento
Je hodiaŭa dato de la jaro 2002, la ĉeforganizaĵo pri piedpilkado diskonigis la rezulton de monda enketo: Elektu la golon de la dudeka jarcento. Venkis, kun granda avantaĝo, la golo de Diego Maradona dum la Mondpokalo de 1986, kiam li, balante kun la pilko ĉe sia piedo, lasis ses anglojn konfuzajn. Tiu estis la lasta imago vidita de Manuel Alba Olivares. Li havis tiam dek unu jarojn, kaj je tiu magia momento liaj okuloj malfunkciiĝis por ĉiam. Li gardis la golon intaktan en sia memoro, kaj ĝin rakontas pli bone ol la plej bonaj futbalparolistoj. Ekde tiam, por spekti piedpilkajn matĉojn kaj aliajn aferojn ne tiom gravajn, Manuel prunteprenas la okulojn de siaj amikoj. Danke al ili, tiu blinda kolombiano fondis kaj prezidentas futbalteamon, estis kaj daŭre estas teknika direktoro de la teamo, komentas la matĉojn en sia radioprogramo, kantas por amuzigi la aŭskultantojn kaj dum sia libera tempo laboras kiel advokato.

Friday, July 11, 2014

Galeano - 12an de julio - La kronado de golfaranto
En 1949, Gian Piero Boniperti estis la golfarulo de la itala futbalturniro kaj ĝia plej brila stelo. Laŭ onidiro, li naskiĝis je inversita pozicio, kun sia piedeto batante la aeron, kaj el lulilo li flugis al eterna futbalgloro. La teamo Juventus pagis al li unu bovinon po golo. Altri tempi.
Galeano - 11an de julio - La produktado de larmoj
En 1941, la tuta Brazilo ploris sian unuan radidramserion: Dentokremo Colgate prezentas… “Serĉanta la feliĉon!” La dramserio estis importita el Kubo kaj adaptita al lokaj specifaĵoj. La roluloj havis multe da mono, tamen estis bedaŭrindaj. Ĉiam, kiam ili estis prenontaj la feliĉon, la kruela destino kondamnis ilin al sufero. Tiel pasis preskaŭ tri jaroj, epizodo post epizodo, kaj eĉ muŝoj kutimis halti siajn farendaĵojn dum la dramserio. Ne ekzistis radiriceviloj en kelkaj vilaĝetoj en la landinterno de Brazilo. Sed ĉiam estis iu preta ĉevalrajdi multajn leŭgojn, aŭskulti la elsendon, rememori pri ĝi kaj reveni rapide por rakonti al aliuloj la aŭskultitan rakonton. Kaj tiu rakonto, multe pli longa ol la originala, kunigis amason da homoj avidaj por gustumi la lastajn kompatindaĵojn, kun tiu neanstataŭebla plezuro de malriĉuloj kompati la riĉulojn.