Wednesday, July 9, 2014

Galeano - 10an de julio - La kreado de dramserioj
Je ĉi bedaŭrinda tago de 1844, la francoj subite restis sen io por legi. La revuo Le Siècle publikigis la lastan el dek ses ĉapitroj de la aventurnovelo plej populara en tuta Francio. Fino. Kaj nun? Sen Tri Muskedistoj, kiuj fakte estis kvar, kiu riskus sian vivon, ĉiutage, por honoro de reĝino? La aŭtoro, Alexandre Dumas, verkis tiun verkon, kaj tricent aliajn, laŭ ritmo de ses mil vortoj tage. Enviantoj diradis ke tiu faro en literatura kurado eblis nur pro lia kutimo uzi paĝojn de alies verkoj, ĉu ŝtelitaj ĉu aĉetitaj kontraŭ malgranda sumo de aŭtoroj laborantaj por li. Verŝajne liaj senfinaj bankedoj, kiuj plenigis lian ventron kaj malplenigis liajn poŝojn, lin devigis verki serion da verkoj antaŭmenditaj. La franca registaro pagis al li, ekzemple, por la novelo Montevideo aŭ Nova Trojo. Ĝiaj paĝoj estis dediĉitaj al la noblaj defendantoj de tiu haveno, nomita de Adolphe Thiers kiel nia kolonio de Montevideo, pri kiu Dumas neniam antaŭe aŭdis pri. La verko devus esti epopeo pri la defendado de la haveno kontraŭ la aboriĝenoj, tiuj gaŭĉoj nudpiedaj kiujn Dumas vokis kiel sovaĝaj bastonbatoj de la Civilizo.

No comments:

Post a Comment