Friday, November 29, 2013

Galeano - 30an de novembro - Kunveno en Paradizo

Je la jaro 2010 komencis alian tutmondan kunvenon, la mil unuan, pri medioprotektado. Kiel kutime, la murdistoj de la naturo deklamis poemojn pri amo. Ĝi okazis en Cancun. Pli taŭga loko ne eblas. Unuavide, Cancun estas poŝtkarta mirindaĵo, sed tiu fiŝkaptista vilaĝeto fariĝis, dum la lasta duonjarcento, modernan kaj gigantan hotelon de tridek mil apartamentoj, kiu dum sia kreskado detruis dunojn, nekonatajn plaĝojn, virgajn arbarojn, mangrovojn* kaj ĉiujn aliajn naturajn obstaklojn al sia disvolviĝo. Eĉ la sabloj de plaĝoj estis malaperigitaj, kaj nun Cancun aĉetas alies sablon.
(*Mangrovo: pli-malpli saleja arbara vegetaĵaro de la tropikaj marbordoj)

Thursday, November 28, 2013

Galeano - 29an de Novembro - Tutmonda Konkurso pri teroro

En malamo por la homa vivo, Hitlero oficiale agnoskis ke Stalin estis la aŭtoro de la murdado de 14.500 polaj malliberuloj en Katyn, Kharkov kaj Miednoje. La poloj estis pafitaj surnuke dum la printempo de 1940, kaj la krimo estis ĉiam atribuita al la Nazia Germanio. En 1945, kiam estis sendube evidenta la venko de la Aliancanoj, la Germana urbo Dresdeno kaj la japanaj urboj Hiroŝimo kaj Nagasako estis detruitaj ĝis la lasta ŝtono. La respondeculoj de la venkintaj landoj diris ke en ili estis militistaj celoj, sed la miloj kaj miloj da mortintoj estis ĉiuj civiluloj, kaj inter la ruinaĵoj ne troviĝis eĉ ĵetilon por ĉasi birdojn.

Wednesday, November 27, 2013

Galeano - 28an de novembro - La viro kiu instruis lernante

Je la jaro 2009, la brazila registaro petis pardonon al Paulo Freire. Li ne povis respondi, ĉar estis morta ekde dek du jaroj. Paulo estis profeto de solidara edukado. Komence, li kutimis instrui sub ombro de arbo. Li lernigis alfabeton al miloj kaj miloj da laboristoj de sukerindustrio, en Pernambuko, por kapabligi ilin legi la mondon kaj plibonigi ĝin. La militista diktaturo arestis lin, elpelis lin el Brazilo kaj malpermesis lian revenon. Ekzilite, Paulo lerninstrue vojaĝis tra la mondo. Ju pli li instruis, des pli li lernis. Nuntempe, tricent kvardek brazilaj lernejoj havas lian nomon.

Tuesday, November 26, 2013

Galeano - 27an de novembro - Kiam la akvoj de Rio de Janeiro bruliĝis

En 1910, finis ribeliĝon de brazilaj mararmeanoj. La ribeliĝintoj minacis kanonpafi kontraû la urbon Rio de Ĵaneiro. - Ne plu estu vipbatoj, aû ni pulvorigos la urbon! Ene de militŝipoj, vipbatoj estis kutima puno, kaj ili multfoje mortigis la punitojn. Kaj post kvin tagoj la ribeliĝintoj venkis, kaj vipoj estis lanĉitaj en la maron, kaj la ribeliĝintoj estis aklamitaj sur la urbaj stratoj. Iom poste, la ĉefo de tiu ribeliĝo, João Cândido, filo de gesklavoj, almiranto laû elekto de ribeliĝintoj, estis degradita al simpla maristo. Iom poste, estis eliminita de la mararmeo. Iom poste, estis arestita. Iom poste estis enkarcerigita en frenezulejo. Monumento al li, laû kanzono, estas la tretitaj rokoj de la kajo.

Monday, November 25, 2013

Galeano - 26an de novembro - Laura kaj Paul

Kiam Karl Marx legis La Rajto al Pigro, li diris: - Se tio estas marksista, mi ne estas marksista. La aŭtoro, Paul Lafargue, ŝajnis pli anarkiista ol komunista, kaj rivelis suspekteman emon al tropika frenezo. Al li ne plaĉis la ideon havi kiel bofilo tiun kubanon kies haŭto ne estas tiel blanka: - Troa intimeco malbonas - avertis li, per letero, kiam Paul komencis flirti lian filinon Laura, kaj aldonis: - Estas mia devo imponi mian racion sur via denaska temperamento. Racio ne funkciis. Laura Marx kaj Paul Lafargue kunvivis dum pli ol kvardek jaroj. Kaj je la hodiaŭa nokto de la jaro 1911, kiam vivo ne plu estis vivo, en ilia ĉiama lito ili vojaĝis, brakumantaj unu la alian, ilian lastan vojaĝon.

Sunday, November 24, 2013

Galeano - 25an de novembro - Tago kontraŭ hejma perforto

En arbaro ĉe Alta Paranao, la plej belaj papilioj sin savas montrante sin. Ili malfermas siajn flugilojn, kiuj havas ruĝajn aŭ flavajn dezegnaĵojn, kaj de unu floro al alia ili papiliumas trankvile. Post miloj kaj miloj da jaroj, iliaj malamikoj lernis ke tiuj papilioj estas venenaj. Araneoj, vespoj, gekoj, muŝoj kaj vespertoj nur rigardas ilin, sed prudente ne alproksimiĝas. Je la 25a de novembro 1960, tri militistoj kontraŭstarantaj l diktaturon de generalo Trujillo estis perfortitaj kaj ĵetitaj en abismon en Dominika Respubliko. Estis ili la fratinoj Mirabal. Ili estis la plej belaj, konataj kiel papiliulinoj. Memore al ili, memore al ilia neforgesebla beleco, hodiaŭ estas la TutMonda Tago kontraŭ Hejma Perforto. Tio estas: kontraŭ la perforto de trujiluloj kiuj hejme diktatoras.

Galeano: 24an de novembro - Avino

Rafael Henrique Zerbetto tradukas tekstojn de la urugvaja verkisto kaj ĵurnalisto Eduardo Galeano.

Galeano: 24an de novembro - Avino

En 1974, ŝiaj ostoj estis trovitaj sur rokaj montoj de Etiopio. Ŝiaj malkovrintoj nomis ŝin Lucy. anke al plej moderna teknologio, eblis kalkuli ŝian aĝon, ĉirkaŭ tri milionoj kaj cent sepdek kvin mil jaroj, plu aŭ malplus unu tago, kaj ankaŭ ŝia alteco: ŝi estis malalta, iomete pli ol unu metro. La aliajn informojn oni divenis: ŝi havis harkovritan korpon, ne marŝis sur kvar piedoj, sed simile al ĉimpanzo, kun la manoj preskaŭ tuŝantaj la grundon, kaj ŝi preferis esti sur arbaj branĉoj ol sur grundo. Eble ŝi mortis pro droniĝo en iu rivero. Eble ŝi estis fuĝanta de leono aŭ iu alia nekonatulo kiu interesiĝis pri ŝi. Ŝi naskiĝis antaŭ la fajron kaj la lingvon, sed eble ŝi uzis lingvaĵon de gestoj kaj bruoj kiuj signifis, aŭ emis signifi, mi malvarmiĝas, mi malsatas, ne lasu min sola.