Tuesday, July 1, 2014

Galeano - 2an de julio - Prahistoriaj olimpikoj
Aplaŭdita antropologia marŝado malfermis la olimpikojn de 1904, en la usona urbo Saint Louis. Marŝis negroj, indianoj, ĉinoj, nanoj kaj virinoj. Neniu el ili povis partopreni la sportan konkuron, kiu komenciĝis la sekvan tagon kaj dauris kvin monatojn. Fred Lorz, virblankulo, gajnis la maratonon, kiu estis la plej populara sporto. Iom poste, oni eksciis ke li kuris duonon de la kurado sur automobilo de sia amiko. Tiuj estis la lastaj olimpikoj sen partopreno de kemia industrio. Ekde tiam, la sporta mondo moderniĝis. Nuntempe atletoj ne konkuras sole. Kun ili konkuras ankau la farmaciaĵoj kiujn ili enhavas.

No comments:

Post a Comment