Monday, December 30, 2013

Galeano - 31-an de decembro - La vojaĝo de la vorto
Je la jaro 208, Serenus Sammonicus verkis libron en Romo. Sekretaj Aferoj, per kiu li rakontis siajn malkovrojn en kuracarto. Tiu kuracisto de Imperiestroj, poeto, posedanto de la plej bona biblioteko de sia epoko, proponis, inter aliaj kuraciloj, nepranmetodon por eviti tertianan febron* kaj forpeli la morton: pendigi vorton ĉe la brusto kaj per ĝi sinprotekti tagnokte. Estis la vorto Abrakadabro, kiu signifis, kaj daŭre signifas, en la hebrea: Sendu vian fajron ĝis la fino. *Tertiana Febro: (el la latina tertianus, tria). Variaĵo de febro intermita, kies simptomoj reaperas je la tria tago, post unu tago senfebra.

Sunday, December 29, 2013

Galeano - 30-an de decembro - De muziko venas ni
Kiam mi agordas mian orelon, mi aŭdas kanzonoj el forejoj, de l'pasinteco, de aliaj tempoj,
de horoj kiuj ne plu ekzistas kaj de vivoj kiuj ne plu estas. Eble vivoj niaj estas faritaj de muziko.
Je la tago de la renaskiĝo, miaj okuloj denove malfermos en Sevilo.
(Verkita de Boabdil, lasta reĝo de la maŭra Hispanio)

Saturday, December 28, 2013

Galeano - 29-an de decembro - La vojo estas la alvenloko
Estis plurglasa drinkado por adiaŭi la jaron finontan, dum mi marŝis perdita tra la stratoj de Kadizo.
Mi demandis pri la vojo al la merkato. Ĉemura maljunulo tre malvolonte respondis al mi, dirante nenion: — faru laŭ la volo de la strato. La strato gvidis min, kaj mi alvenis. Antaŭ kelkaj miljaroj, Noaĥo navegis sen kompaso, nek timono. La arkeo sin lasis iri, gvidata de la vento, kaj sin savis de la diluvo.

Galeano - 28-an de decembro - Nostalgio pri estonteco
Oscar Niemeyer festis novjaron de 2007 per sia 100-jariĝo kaj ok novaj kreaĵoj konstruataj.
La plej laborema inter ĉiuj arkitektoj ne laciĝas transformi, projekto post projekto, la mondan pejzaĝon. Liaj malnovaj okuloj ne rigardas la altan ĉielon, kiu humiligas nin, sed estis ĉiam novaj por ĝoje rigardi navigadon de nuboj, lia inspirofonto por siaj venontaj verkoj. Tie, en nubejo, li malkovris katedralojn, ĝardenojn kun mirindaj floroj, monstrojn, galopantajn ĉevalojn, plurflugilajn birdojn, krevantajn marojn, ŝalmojn flugantajn kaj virinojn kiuj ondumas kaj en la vento sinoferas kaj kun la vento foriras. Ĉiam, kiam kuracistoj enhospitaligis lin, atendantaj lian lastan sopiron, Oscar maltediĝis verkante sambojn por kanti kun flegistoj. Kaj tiel tiu nuboĉasisto, tiu persekutanto de fuĝanta beleco, vivis sian unuan jarcenton, kaj daŭrigis sian vivon.

Thursday, December 26, 2013

Galeano - 27-an de decembro - La vojaĝanto
Matsuo Basho naskiĝis destinita esti samurajo, sed rezignis militojn por esti poeto. Piediranta poeto.
Unu monato post lia morto, je ĉirkaŭ la jaro 1694, jam Japanaj vojoj ne povis rekoni la spurojn de liaj pajlaj sandaloj nek la vortojn lasitajn de li en lokoj kie li trovis gastigadon. Kiel tiuj: Tagoj kaj monatoj estas vojaĝantoj de l'eterno. Tiel pasas la jaroj. Vojaĝas dum ĉiuj minutoj de siaj tagoj tiuj, kiuj navegas la maron aŭ ĉevalrajdas la teron ĝis ili forpasas laŭ la pezo de l'tempo. Pluraj maljunuloj mortas dum vojaĝo. Nur mi rezistis al la tento de la nuboj, la malvirtulinoj de l' ĉielo.

Wednesday, December 25, 2013

Galeano - 26an de decembro - Vojaĝo maren
Je praa tempo, filoj de la Suno kaj filinoj de la Luno vivis kune en la afrika reĝlando Dahomejo. Kaj kune ili vivis kisantaj kaj kverelantaj ĝis kiam la dioj ilin forpelis kaj kondamnis al ekzilo. Ekde tiu momento, Sunidoj estas fiŝoj en la maro kaj Lunidinoj estas steloj en la nokto. Marsteloj ne falas el ĉielo: el ĉielo ili vojaĝas. Kaj en akvo ili serĉas perditajn amantojn

Tuesday, December 24, 2013

Galeano - 25an de decembro - Vojaĝo sunen
Jesuo ne povis festi sian naskiĝtagon pro tio ke la dato ne estis konata. Je la jaro 354, Romiaj kristanoj elektis kiel lia naskiĝdato la 25an de decembro. Je tiu tago, paganoj de la norda hemisfero kutimis festi la finon de la plej longa nokto de la jaro kaj la reveno de la dio Suno por forigi la mallumon. La dio Suno venis al Romio el Persio. Li nomiĝis Mitrao. Kaj ekde tiu momento li nomiĝas Jesuo.

Monday, December 23, 2013

Galeano - 24an de decembro - Miraklo!
Je la Kristnasko en 1991, mortis Sovetunio. Anstataŭis ĝin la rusa kapitalismo. La nova kredo okazigis miraklon al tiuj kiuj konvertiĝis: funkciuloj fariĝis entreprenantoj; estraranoj de la komunista partio, post konvertiĝi al la nova religio, fariĝis riĉulojn, kiuj aŭkciis la Ŝtaton kaj aĉetis malmultekostege ĉion aĉeteblan en la lando kaj en la mondo. Eĉ futbalteamoj ne sukcesis saviĝi.

Sunday, December 22, 2013

Galeano - 23an de decembro - Reviviĝoj
En 1773, la tero tremis pro malsato kaj dum kelkaj tagoj formanĝis la urbon, nuntempe konata kiel Antigvo, kiu dum pli ol du jarcentoj estis ĉefurbo en Gvatemalo kaj ĉirkaŭaĵoj.
Sed por religiaj festoj, Antigvo leviĝas de la ruinaĵoj. Ĝiaj stratoj estas flortapiŝoj. Per floroj oni dezegnas sunojn kaj fruktojn kaj multplumajn birdojn. kaj tiel ne plu eblas scii ĉu la marŝantaj piedoj sur ĝi festas la venontan naskiĝon de Jesuo aŭ la renaskiĝon de la urbo.
Najbaroj teksis, per paciencaj manoj, petalon post petalo, folion post folio, tiun surstratan ĝardenon kiu senmortigas Antigvon, kvankam nur dum la festo.

Saturday, December 21, 2013

Galeano - 22an de decembro - La ĝojo flugi Estas homoj kiuj certas pri tio, ke fratoj Wright inventis aviadilon, ĉirkaŭ la hodiaŭa dato fine de 1904, sed aliuloj konsideras ke Santos Dumont estis, du jaroj poste, la kreinto de la unua maŝino kiu meritas tiun nomon. La nura senduba certeco estas ke tricent kvindek milionoj da jaroj antaŭe, kelkaj flugiletoj naskiĝis sur korpoj de libeloj, kaj la flugiletoj iĝis flugilojn kiuj daŭre kreskadis, dum pliaj kelkaj milionoj da jaroj, pro ilia deziro vojaĝi. La libeloj estis la unuaj pasaĝeroj de la aero.

Friday, December 20, 2013

Galeano - 21an de decembro - La ĝojo diri
Hodiaŭ povus esti nur ordinara tago. Pri Enheduanna, neniu scias la datojn. Sed oni scias ke antaŭ kvar mil tricent jaroj, Enheduanna vivis en la regno kie estis inventita skribado, nuntempe konata kiel Irako, kaj ŝi estis la unua verkistino, la unua virino kiu registris siajn vortojn, kaj ŝi estis ankaŭ la unua virino kiu skribis leĝojn, kaj ŝi estis astronomiisto, fakulo pri steloj, kaj ŝi suferis ekzilan punon, kaj verkante ŝi kantis al la diino Inanna, la luno, ŝia protektanto, kaj ŝi festis la gajecon de skribado, ĉar ĝi estas festinda, samkiel naski, igi naskiĝon, koncipi la mondon.

Wednesday, December 18, 2013

Galeano - 19an de decembro - Alia ekzilito
Fine de 1919, ducent kvindek "nekonvenaj eksterlandanoj" foriris per la Novjorka haveno, malpermesitaj reveni al Usonon. Inter ili, vojaĝis ekzilen Emma Goldman, "tre danĝera fremdulino", kiu multfoje estis arestita pro ŝia kontraŭo al deviga militservo, diskonigado de kontraŭkoncipiloj, organizado de strikoj kaj aliaj atakoj kontraŭ nacia sekureco. Kelkaj frazoj de Emma: "Amorvendado estas la plej alta triumfo de puritanismo. Ĉu ekzistas io pli terura, pli krima, ol nia benata kaj sankta funkcio de patrineco? La Dia Regno estas terure suferiga loko se nur malriĉuloj vivas tie. Se balotado povus ŝanĝi ion, ĝi estus kontraŭleĝa. Ĉiu socio havas la krimulojn kiujn ĝi meritas. Ĉiuj militoj estas militoj inter ŝtelistoj tro malkuraĝaj por batali, kiuj sendas aliulojn por morti anstataŭ ili."

Tuesday, December 17, 2013

Galeano - 18an de decembro - La unuaj ekzilitoj
Hodiaŭ, Tago de Elmigrinto, indas memori ke Adamo kaj Eva estis la unuaj homoj kondamnitaj al elmigrado en la tuta historio de la homaro. Laŭ la oficiala versio, Adamo estis tentata de Eva, estis ŝi kiu proponis la malpermesitan frukton, kaj pro la kulpo de Eva ambaŭ estis forpelitaj de la Paradizo. Sed, ĉu estis tiel? Aŭ ĉu Adamo faris tion, kion li faris, ĉar li volis? Eble Eva ne proponis ion ajn aŭ nenion petis. Eble Adamo decidis mordi la malpermesitan frukton tuj post scii ke Eva jam mordis ĝin. Eble ŝi jam estis perdinta la privilegion de senmorteco, kiam li decidis dividi ŝian punon. Kaj li fariĝis mortemulon, sed mortemulon akompanatan.

Sunday, December 15, 2013

Galeano - 16an de decembro - Forigo de malriĉeco: ŝminku la ciferojn
Dum pluraj jaroj, grandaj amasmalkomunikiloj festis, per tamburoj kaj klarionoj, la venkitajn batalojn kontraŭ malriĉeco. Jaro post jaro, malriĉeco marŝadis foren. Tiel estis ĝis la hodiaŭa dato en 2007. Tiam, specialistoj de la Monda Banko, kune kun Internacia Monfondaĵo kaj kelkaj departamentoj de Unuiĝintaj Nacioj, aktualigis siajn tabelojn pri aĉetopovo de la tutmonda popolo. Laŭ raporto de International Comparison Program (Internacia Komparada Programo), preskaŭ ne diskonigita, specialistoj korektis kelkajn datumojn de pasintaj raportoj. Inter aliaj eraretoj, ili malkovris kvincent milionojn da malriĉuloj ne registritaj en pasintaj internaciaj statistikoj. Ili, la malriĉuloj, jam sciis pri tio.

Friday, December 13, 2013

Galeano - 15an de decembro - Verda Homo
Hodiaŭ estus la naskiĝtagon de Chico Mendes. Estus. Sed la murdistoj de Amazonio mortigas ĝenajn arbojn, kaj ili ankaŭ mortigas ĝenajn homojn. Homoj kiel Chico Mendes. Liaj gepatroj, sklavigitaj pro ŝuldoj, alvenis en la kaŭĉukplantejoj el la fora dezerto de Cearao. Dudek kvar jara, li lernis legi. En Amazonio li organizis sindikatojn kaj kunigis la solulojn, sklavigitajn kamparanojn, indiĝenojn sengrundajn, kontraŭ la manĝantoj de iliaj grundoj kaj siaj dungitaj pafistoj, kaj kontraŭ la spertuloj de la Monda Banko, kiuj subtenas venenigon de riveroj kaj detruadon de la ĝangalo. Kaj li estis markita por morti. La kugloj eniris lian domon tra la fenestro.

Thursday, December 12, 2013

Galeano - 13-an de decembro
Tago de la ĥorkanto. Je 1589, la papo Siksto, la 5-a, decidis kantigi kastritojn en la Baziliko de Sankta Petro. Por inigi la virkantistojn, sopranojn kapablajn atingi altajn notojn kaj trilojn senpaŭze, oni mutilis iliajn testikojn. Dum pli ol tri jarcentoj, la kastritoj anstataŭis virinojn en preĝejaj ĥoroj: estis malpermsitaj Evidinaj voĉoj, kiuj makulis la purecon de la temploj.

Wednesday, December 11, 2013

Galeano - 12-an de decembro - Tonantzin nomiĝas Guadalupe
Longa tempo post naski Jesuon, Sankta Maria vojaĝis al Meksikio. Ŝi alvenis je la jaro 1531. Sinprezentis kiel Virgulino de Guadalupe, kaj hazarde ŝia vizito okazis en la sama loko kie antaŭe ekzistis templon de Tonantzin, la diino, kiu estas patrino de la meksikoj. La Virgulino de Guadalupe fariĝis, ekde tiu momento, la enkarniĝon de Meksikio: Tonantzin vivas en la Virgulino, kaj Méksikio kaj Jezuo havas la saman patrinon. En Meksikio, samkiel en la tuta Ameriko, la malpermesitaj gedioj sinkaŝis ene de katolikaj sanktuloj, per aervojoj, kaj en iliaj korpoj ili loĝas. Tlaloc pluvas en sankta Johano Baptisto, kaj en sankta Isidro Labrador floras Xochipilli. Tata Dio estas la Patro Suno.
Tezcatlipoca, Jesuo krucumita, signalas ekde la kruco la kvar flankojn el kie blovas la ventojn de indiĝena universe.

Monday, December 9, 2013

Galeano - 10-an de decembro - Benita Milito
Je la jaro 2009, je la Tago de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, la prezidento Barack Obama ricevis la Nobelpremion pri Paco. Dum dankparolado, li ne havis plibonan ideon ol omaĝi la militon: la ĝustan kaj necesan militon kontraŭ la Malbono. Antaŭ kvar jarcentoj, kiam Nobelpremio ne ekzistis kaj la Malbono ne loĝis en landoj kie troviĝas petrolon, sed en tiuj kie troviĝas oron kaj arĝenton, la hispana juĝisto Juan Ginés de Sepúlveda ankaŭ defendis la militon ĝustan kaj necesan kontraŭ la Malbono. Je tiu epoko, Ginés klarigis ke la milito kontraŭ amerikaj indiĝenoj estis necesa ĉar ili estas barbaraj, malkleraj kaj senhomecaj, kaj la milito estis ĝusta ĉar estas ĝusta afero, pro natura leĝo, samkiel korpo obeas la spiriton, emo obeas la racion, brutoj obeas la homojn, virino obeas edzon, neperfektulo obeas perfektulon kaj la mallertulo obeas lertulon, por ĉies bono.

Sunday, December 8, 2013

Galeano - 9an de decembro - La Arto Vivi
En 1986, la Nobelpremio pri kuracado iris al Rita Levi Montalcini. Dum malfacila epoko, dum la diktaturo de Mussolini, Rita studis la nervajn fibrojn, kaŝita en improvizita laboratorio en iu angulo de sia hejmo. Jaroj poste, post multe da laboro, tiu lerta detektivo pri misteroj de la vivo malkovris la proteinon kiu multobligas la homajn ĉelojn, kaj gajnis la Nobelon. Ŝi tiam estis ĉirkaŭ okdek jara, kaj kutimis diri: — Mia korpo pleniĝas je faltoj, sed la cerbo ne. Kiam mi estos nekapabla pensi, mi nur volas ke oni helpu min digne morti.

Saturday, December 7, 2013

Galeano - 8-an de decembro - La arto de la neŭronoj
En 1906, Santiago Ramón y Cajal gajnis la Nobelpremion pri Kuracado. Li volis esti artisto pentristo. La patro ne permesis tion al li. Kaj li ne trovis alian rimedon ol fariĝi la plej gravan hispanan scienciston de ĉiuj tempoj. Lia revenĝo estis dezegni tion, kion li malkovris. Liaj cerbaj pejzaĝoj disputadis kun Miró, kun Klee: — La neŭrologia ĝardeno tostas nekompareblajn artajn emociojn — li kutimis diri. li ĝuis esplori la misterojn de la nervan sistemon, sed ĝuis pli dezegnante ilin. Kaj pli kaj pli, li ĝuis dirante laŭte siajn pensojn, konscia ke tio donus al li pli da malamikoj ol amikoj. Kelkfoje li kutimis demandi, surprizita: — Ĉu vi ne havas malamikojn? Kiel ne? Ĉu vi neniam diris la veron, nek amis la justecon?

Galeano - 7an de decembro - Arto senaĝas
Je la jaro 1633, pli-malpli je hodiaŭa dato, naskiĝis Gregório de Matos, la poeto kiu plej bone mokis kolonian Brazilon. En 1969, dum militista diktaturo, la ĉefo de la sesa regiono denuncis kiel damaĝaj liajn poemoj, kiuj dormis dum tri jarcentoj en la biblioteko de la Sekretario pri Kulturo de la urbo Salvador, en Bahio, kaj ĵetis ilin en fajron. En 1984, en najbara lando, paragvaja militista diktaturo malpermesis prezentadojn de teatraĵo en la teatrejo Arlequín. ĉar temis pri reklamo kontraŭ la ordon, la disciplinon, la soldaton kaj la leĝon. Antaŭ dudek kvar jarcentoj tiu teatraĵo, La Trojaninoj, estis verkita de Eŭripido.

Friday, December 6, 2013

Galeano - 6an de decembro - Teatra Leciono.
Je la hodiaŭa dato en 1938, la Komitato pri KontraŭUsonaj Aktivaĵoj, funkcianta en Vaŝingtono, pridemandis al Hallie Flanagan. Ŝi ests direktoro de publikaj teatrejoj. Joe Starnes, deputito por Alabamo, respondecis pri la demandoj. Pri artikolo verkita de Hallie, li ŝin demandis: —Vi rakontas pri ulo nomita Marlowe. Ĉu li estas komunisto? —Pardonu, sed la citaĵo temas pri Christopher Marlowe. —Diru al ni kiu li estis, por ke ni havu precizan referencon. —Li estis la plej grava angla teatroverkisto antaŭ Shakespeare. —Jes, kompreneble, eĉ en la greka teatro troviĝas tiuj homaĉoj al kiuj ni nuntempe nomas komunistojn. —Prave. —Mi kredas ke eĉ sinjoro Eŭripido kulpas pri instruado pri klas-konscio, ĉu ne? —Mi kredas ke ĉiuj grekaj teatroverkistoj estis akuzitaj pri tio. —Tiel ke ni ne povas scii kiam tio komenciĝis — ĝemis la deputito Starnes.

Wednesday, December 4, 2013

Galeano - 5an de decembro - La emo pri beleco
Prezidento de la Hispana Societo pri NaturHistorio konsideris, en 1886, ke la pentraĵoj en la kaverno de Altamira ne estis miljaraj. - Ili estas kreaĵoj de iu meznivela lernanto de nuntempa moderna skolo - diris li, konfirmante la tezon de pluraj specialistoj. Dudek jaroj poste, tiuj specialistoj rekonis propran eraron. Kaj tiel evidentiĝis ke la emo pri beleco, samkiel malsato, samkiel deziro, akompanas ekde praa tempo la homaron en la mondo. Longa tempo antaŭ tion, kion ni nomas civilizon, ni flutigis birdajn ostojn, ni tratruis helikon por fari ĉirkaŭkolojn kaj ni kreis kolorojn per miksaĵoj de tero, sango, rokaj pulvoroj kaj plantaĵaj sukoj por beligi niajn kavernojn kaj por aliformigi ĉiun korpon en marŝanta pentraĵo. Kiam la hispanaj konkerantoj alvenis en Veracruz, ili vidis ke la indiĝenoj huastekaj estis nudaj, viroj kaj inoj, kun korpoj pentritaj por agrabli kaj agrabliĝi: - Tiuj estas la plej danĝeraj - opiniis la konkeranto Bernal Dias de Castillo.

Tuesday, December 3, 2013

Galeano - 4an de decembro - Samkiel ni, arboj rememoras.

Sed ili ne forgesas: ili gajnas ringojn en siaj trunkoj, kaj per la ringoj ili gardas siajn memoraĵojn.
La ringoj rakontas la historion de ĉiu arbo kaj ĝia aĝo, kiu estas kelkfoje pli ol du mil jaroj; ili rakontas pri kiuj klimatoj la arbo konis, en kiuj inundoj kaj pluvomankoj ĝi suferis, kaj ili prezervas la vundojn kaŭzitajn de incendioj plagoj kaj tertremoj kiuj ĝin atakis.
En dato kiel hodiaŭ, esploristo pri la temo, José Armando Boninsegna, ricevis de infanoj de argentina lernejo la plej bonan klarigon pri tio:
— La arbidoj iras al lernejo kaj lernas skribi. Kie skribi? En propra ventro. Kaj kiel skribi? Per ringoj. Kaj tio legeblas.

Monday, December 2, 2013

Galeano - 3an de decembro - La reĝo kiu diris "sufiĉas"

Dum kvar jarcentoj, negra Afriko specialiĝis en vendado de homa karno. Laŭ internacia distribuado de metioj, la celo de Afriko estis produkti sklavojn por la tutmonda merkato. En 1720, unu reĝo diris ne. Agaja Trudo, reĝo de Dahomey, bluligigis eŭropajn fortikaĵojn kaj detruigis porsklavajn havenojn. Dum dek jaroj, li sukcesis defendi la landon kontraŭ persekutado de sklavovendistoj kaj atakoj de najbaraj regnoj. Plu, li ne sukcesis. Eŭropo malakceptis vendi armojn al li sen ricevi pagon per homa mono.

Sunday, December 1, 2013

Galeano - 2an de decembro - Tago kontraŭ Sklaveco

Je la mezo de la 19-a jarcento, John Brown, blankulo, perfidis sian rason kaj rabis armean arsenalon en Virginio, por disdoni la armojn al negraj sklavoj el plantejoj. Kolonelo Robert Lee, ĉefo de la soldataro kiu ĉirkaŭis kaj arestis Brown, estis plirangigita al generalo; kaj iom poste ĉefis la armeon kiu defendis sklavecon dum la longa enlanda milito de sudo kontraŭ nordo de Usono. Lee, generalo de la sklavistoj, mortis sur lito. Li estis entombigita kun militaj honoroj, milita muziko, kanonpafoj kaj laŭdaj paroloj pri la virteco "de tiu granda milita geniulo de Usono". Brown, la amiko de la sklavoj, estis kondamnita pro murdo, konspiro kaj perfido kontraŭ sia ŝtato. Li mortis pendigita en 1859, je la hodiaŭa dato. Je la hodiaŭa dato, kiu hazarde estas la Tago kontraŭ Sklaveco.

Friday, November 29, 2013

Galeano - 30an de novembro - Kunveno en Paradizo

Je la jaro 2010 komencis alian tutmondan kunvenon, la mil unuan, pri medioprotektado. Kiel kutime, la murdistoj de la naturo deklamis poemojn pri amo. Ĝi okazis en Cancun. Pli taŭga loko ne eblas. Unuavide, Cancun estas poŝtkarta mirindaĵo, sed tiu fiŝkaptista vilaĝeto fariĝis, dum la lasta duonjarcento, modernan kaj gigantan hotelon de tridek mil apartamentoj, kiu dum sia kreskado detruis dunojn, nekonatajn plaĝojn, virgajn arbarojn, mangrovojn* kaj ĉiujn aliajn naturajn obstaklojn al sia disvolviĝo. Eĉ la sabloj de plaĝoj estis malaperigitaj, kaj nun Cancun aĉetas alies sablon.
(*Mangrovo: pli-malpli saleja arbara vegetaĵaro de la tropikaj marbordoj)

Thursday, November 28, 2013

Galeano - 29an de Novembro - Tutmonda Konkurso pri teroro

En malamo por la homa vivo, Hitlero oficiale agnoskis ke Stalin estis la aŭtoro de la murdado de 14.500 polaj malliberuloj en Katyn, Kharkov kaj Miednoje. La poloj estis pafitaj surnuke dum la printempo de 1940, kaj la krimo estis ĉiam atribuita al la Nazia Germanio. En 1945, kiam estis sendube evidenta la venko de la Aliancanoj, la Germana urbo Dresdeno kaj la japanaj urboj Hiroŝimo kaj Nagasako estis detruitaj ĝis la lasta ŝtono. La respondeculoj de la venkintaj landoj diris ke en ili estis militistaj celoj, sed la miloj kaj miloj da mortintoj estis ĉiuj civiluloj, kaj inter la ruinaĵoj ne troviĝis eĉ ĵetilon por ĉasi birdojn.

Wednesday, November 27, 2013

Galeano - 28an de novembro - La viro kiu instruis lernante

Je la jaro 2009, la brazila registaro petis pardonon al Paulo Freire. Li ne povis respondi, ĉar estis morta ekde dek du jaroj. Paulo estis profeto de solidara edukado. Komence, li kutimis instrui sub ombro de arbo. Li lernigis alfabeton al miloj kaj miloj da laboristoj de sukerindustrio, en Pernambuko, por kapabligi ilin legi la mondon kaj plibonigi ĝin. La militista diktaturo arestis lin, elpelis lin el Brazilo kaj malpermesis lian revenon. Ekzilite, Paulo lerninstrue vojaĝis tra la mondo. Ju pli li instruis, des pli li lernis. Nuntempe, tricent kvardek brazilaj lernejoj havas lian nomon.

Tuesday, November 26, 2013

Galeano - 27an de novembro - Kiam la akvoj de Rio de Janeiro bruliĝis

En 1910, finis ribeliĝon de brazilaj mararmeanoj. La ribeliĝintoj minacis kanonpafi kontraû la urbon Rio de Ĵaneiro. - Ne plu estu vipbatoj, aû ni pulvorigos la urbon! Ene de militŝipoj, vipbatoj estis kutima puno, kaj ili multfoje mortigis la punitojn. Kaj post kvin tagoj la ribeliĝintoj venkis, kaj vipoj estis lanĉitaj en la maron, kaj la ribeliĝintoj estis aklamitaj sur la urbaj stratoj. Iom poste, la ĉefo de tiu ribeliĝo, João Cândido, filo de gesklavoj, almiranto laû elekto de ribeliĝintoj, estis degradita al simpla maristo. Iom poste, estis eliminita de la mararmeo. Iom poste, estis arestita. Iom poste estis enkarcerigita en frenezulejo. Monumento al li, laû kanzono, estas la tretitaj rokoj de la kajo.

Monday, November 25, 2013

Galeano - 26an de novembro - Laura kaj Paul

Kiam Karl Marx legis La Rajto al Pigro, li diris: - Se tio estas marksista, mi ne estas marksista. La aŭtoro, Paul Lafargue, ŝajnis pli anarkiista ol komunista, kaj rivelis suspekteman emon al tropika frenezo. Al li ne plaĉis la ideon havi kiel bofilo tiun kubanon kies haŭto ne estas tiel blanka: - Troa intimeco malbonas - avertis li, per letero, kiam Paul komencis flirti lian filinon Laura, kaj aldonis: - Estas mia devo imponi mian racion sur via denaska temperamento. Racio ne funkciis. Laura Marx kaj Paul Lafargue kunvivis dum pli ol kvardek jaroj. Kaj je la hodiaŭa nokto de la jaro 1911, kiam vivo ne plu estis vivo, en ilia ĉiama lito ili vojaĝis, brakumantaj unu la alian, ilian lastan vojaĝon.

Sunday, November 24, 2013

Galeano - 25an de novembro - Tago kontraŭ hejma perforto

En arbaro ĉe Alta Paranao, la plej belaj papilioj sin savas montrante sin. Ili malfermas siajn flugilojn, kiuj havas ruĝajn aŭ flavajn dezegnaĵojn, kaj de unu floro al alia ili papiliumas trankvile. Post miloj kaj miloj da jaroj, iliaj malamikoj lernis ke tiuj papilioj estas venenaj. Araneoj, vespoj, gekoj, muŝoj kaj vespertoj nur rigardas ilin, sed prudente ne alproksimiĝas. Je la 25a de novembro 1960, tri militistoj kontraŭstarantaj l diktaturon de generalo Trujillo estis perfortitaj kaj ĵetitaj en abismon en Dominika Respubliko. Estis ili la fratinoj Mirabal. Ili estis la plej belaj, konataj kiel papiliulinoj. Memore al ili, memore al ilia neforgesebla beleco, hodiaŭ estas la TutMonda Tago kontraŭ Hejma Perforto. Tio estas: kontraŭ la perforto de trujiluloj kiuj hejme diktatoras.

Galeano: 24an de novembro - Avino

Rafael Henrique Zerbetto tradukas tekstojn de la urugvaja verkisto kaj ĵurnalisto Eduardo Galeano.

Galeano: 24an de novembro - Avino

En 1974, ŝiaj ostoj estis trovitaj sur rokaj montoj de Etiopio. Ŝiaj malkovrintoj nomis ŝin Lucy. anke al plej moderna teknologio, eblis kalkuli ŝian aĝon, ĉirkaŭ tri milionoj kaj cent sepdek kvin mil jaroj, plu aŭ malplus unu tago, kaj ankaŭ ŝia alteco: ŝi estis malalta, iomete pli ol unu metro. La aliajn informojn oni divenis: ŝi havis harkovritan korpon, ne marŝis sur kvar piedoj, sed simile al ĉimpanzo, kun la manoj preskaŭ tuŝantaj la grundon, kaj ŝi preferis esti sur arbaj branĉoj ol sur grundo. Eble ŝi mortis pro droniĝo en iu rivero. Eble ŝi estis fuĝanta de leono aŭ iu alia nekonatulo kiu interesiĝis pri ŝi. Ŝi naskiĝis antaŭ la fajron kaj la lingvon, sed eble ŝi uzis lingvaĵon de gestoj kaj bruoj kiuj signifis, aŭ emis signifi, mi malvarmiĝas, mi malsatas, ne lasu min sola.