Wednesday, July 2, 2014

Galeano - 3an de julio - La ŝtono en la truo
Pasis tri monatoj ekde kiam la reĝo Jakobo la dua malpermesis golfoludadon, en 1457, kaj skotoj fajfis pri tio. Vane, la reĝo ripetis la ordonon: estas necese ke junuloj sindediĉu pli intense al arkpafado, gravega por defendi la teritorion, anstataŭ perdi tempon ĵetante pilketon en truon. Sed en la verdaj kampoj de Skotlando naskiĝis golfo, je ĉirkaŭ la jaro mil, kiam paŝtistoj elektis pasigi la tempon ĵetante ŝtonojn en kuniklajn truojn; kaj tiu tradicio fariĝis nevenkebla. En Skotlando estas la plej antikvaj golfejoj de la mondo. Ili estas publikaj kaj senpagaj. Raraĵoj en la mondo: kutime tiu sporto, privatigita, apartenas al tiuj malmultaj homoj kiuj manĝas ĉies spacojn, kaj trinkas nian akvon.

No comments:

Post a Comment