Galeano - 7an de februaro - La oka fulmo
Roy Sullivan, Arbar-gardisto en Virginio, naskiĝis en 1912, je tiu ĉi dato, kaj travivis sep fulmojn dum sepdek jaroj;
en 1959, fulmo forigis ungon de unu el siaj piedfingroj;
en 1969, alia fulmo bruligis liajn brovojn kaj palpebro-harojn;
en 1970, alia fulmo rostis lian maldekstran ŝultron;
en 1972, alia fulmo lin senhararigis;
en 1973, alia fulmo vundis liajn krurojn;
en 1976, alia fulmo truigis lian maleolon;
en 1977, alia fulmo kalcinis lian bruston kaj ventron.
Sed ne venis el ĉielo la fulmon kiu lin mortigis, en 1983.
Onidire ĝi estis ina vorto, aŭ silento.
Onidire.
No comments:
Post a Comment