Galeano - 12an de februaro - La rajto mamsuĉi
Sub la kurba tegmento de la stacidomo de Ĉengduo, en Siĉuano, centoj da ĉinaj junulinoj ridas por foto.
Ili ĉiuj vestas similajn novajn veŝtojn.
Ili ĉiuj estas ĵus kombitaj, duŝitaj kaj elegante vestitaj.
Ili ĉiuj ĵus naskis bebojn.
Ili atendas trajnon por iri al Pekino.
En Pekino, ili ĉiuj estos mamsuĉitaj de alies beboj.
Tiuj homaj bovinoj gajnos multe da mono kaj manĝaĵo.
Dum en Siĉuanaj vilaĝetoj, tre for de Pekino, iliaj beboj nutriĝos per laktopulvoro.
Ĉiu el ili diras ke faras tion por povi pagi al sia infano bonan edukadon.
No comments:
Post a Comment