Galeano - 2an de februaro - La diino festas
Hodiaŭ la tutamerika marbordo omaĝas Jemajan.
Ĉi nokte, la diino, patrino de la fiŝoj, kiu antaŭ jarcentoj venis el Afriko en ŝipoj plenaj je sklavoj, sin leviĝas el ŝaŭmo kaj malfermas siajn brakojn. La maro al ŝi kumportas kombilojn, penikojn, parfumojn, tortojn, frandaĵojn kaj aliajn donacojn de maristoj kiuj ŝin amas kaj timas.
Familianoj kaj amikoj de Jemaja kutime venas por la festo ekde la afrika Olimpo:
Ŝango, ŝia filo, kiu deĉenigas la pluvoj el la ĉielo;
Oŝumareo, la ĉielarko, gardanto de la fajro;
Oguno, forĝisto kaj soldato, vetemulo kaj inemulo;
Oŝuno, la amanto kiu dormas en riveroj kaj neniam forviŝas tion, kion li skribas,
kaj Eŝuo, kiu estas Satano el la inferoj kaj ankaŭ Jezuo el Nazareto.
No comments:
Post a Comment