Galeano - 25-an de februaro - La tula nokto
La panama registaro ordonis, per leĝo, la civilizigon de la barbaraj, kvazaŭ barbaraj kaj sovaĝaj ekzistantaj en tiu lando. Kaj ĝia proparolant anoncis: —La indiĝeninoj tulaj neniam plu farbos siajn nazojn, nur la vangon, kaj ili ne plu uzos ringojn ĉe la nazo, sed ĉe la oreloj. Kaj ili ne vostos tipajn vestaĵoj, sed civilizitulajn vestaĵojn. Kaj al ili ĉiuj estis malpermesaj ilian religion kaj ceremoniojn, ĉar estas ofendoj al Dio, samkiel ilian tradician manieron regi sian popolon laŭ propraj reguloj kaj metodoj. En 1925, je la nokto de la dudek kvina tago de la igvanaj monato, la tuloj per tranĉiloj mortigis ĉiujn policistojn kiuj ilin malpermesis vivi siajn vivojn. Ekde tiam, la tulaj virinoj daŭre uzas ringojn ĉe siaj farbitaj nazoj, kaj ili daŭre vestas siajn mirindajn tradiciajn vestaĵojn, pentritaj per fadeno kaj kudrilo anstataŭ farbilo. Kaj ili daŭre okazigas siajn ceremoniojn kaj asembleojn, en la du mil insuloj kie ili defendas, per paca aŭ malpaca maniero, sian regnon.
No comments:
Post a Comment