Galeano - 24-an de februaro - Leciono pri realismo
En 1815, Napoleono Bonaparte fuĝis de la prizono en la insulo Elba kaj vojaĝis al la rekonkerado de la franca trono. Li marŝis paŝo post paŝo, akompanata de kreskanta trupo, dum la taga periodaĵo Le Moniteur Universel, kiu estis lia oficiala organo, asekuris ke la francoj estis dezirantaj lukti ĝis la morto por defendi la reĝon Ludoviko, la dek oka, kaj asertis ke Napoleono estis armita ofendanto de sia patrujo, eksterlanda krimulo, uzurpulo, perfidulo, plago, ĉefo de banditoj, malamiko de Francujo kiu aŭdacas paŝi sur lando el kie li estis forpelita, kaj anoncis: tiu estos lia lasta frenezaĵo. Sed finfine la reĝo eltroniĝis, neniu mortis pro lil, kaj Napoleono sidiĝis sur la trono sen pafi eĉ unufoje. Tiam, la sama periodaĵo komencis informi la ĝojigan novaĝon pri la eniro de Napoleono en la ĉefurbo, kiu provokis subitan kaj unuvoĉan ĝojeksplodon, ĉiuj sinbrakumis, salutoj al la Imperiestro plenigis laaeron, en ĉiuj okuloj rulis ĝojolarmojn, ĉiuj festis la revenon de la franca heroo kaj promesis al Sia Moŝto la Imperiestro la plej profundan admiron.
No comments:
Post a Comment