Galeano - 16-an de februaro - La Operaco Kondoro
Macarena Gelman estas unu inter multaj viktimoj de Operacio Kondoro, kiel estis nomita la komuna teror-merkato organizita de sudamerikaj militistaj diktaturoj. La patrino de Macarena estis graveda de ŝi kiam argentinaj militistoj sendis ŝin al Urugvajo. La urugvaja diktaturo zorgis pri la naskigo de la bebo, mortigis la patrinon kaj donacis la ĵus naskitan inon al policestro. Dum sia infaneco, Macarena dormis turmentita de mistera koŝmaro, kiu ĉiunokte ripetiĝis: viroj kun armoj persekutadis ŝin ĝis ŝi vekiĝi plorante. La koŝmaro malmisteriĝis kiam Macarena malkovris sian veran historion. Kaj ŝi eksciis ke siaj infanecaj sonĝoj estis la angoroj de sia patrino: la patrino, kiu ŝin estis skulptanta en la ventro dum fuĝoj de la militistaj ĉasistoj kiuj, finfine, ŝin trovis kaj ŝin sendis al la morto.
No comments:
Post a Comment