Galeano - 5an de februaro - La du voĉoj
Ili kreskis kune, gitaro kaj Violeta Parra.
Ĉiam, kiam unu vokis, la alia respondis.
La gitaro kaj ŝi kunridadis, ploradis, demandadis, kredis.
La gitaro havis truon sur la brusto.
Ankaŭ ŝi.
Je la hodiaŭa dato de 1967, gitaro vokis, sed Violeta ne respondis.
Ŝi por ĉiam silentis.
No comments:
Post a Comment