Galeano - 30an de marto - Tago de Hejma Servado
Maruja estis infano.
Pri antaŭ ŝiaj ses jaroj, ŝi nenion rakontadis. Pri siaj antaŭaj ses jaroj, en la dua linioŝi nenion esperadis.
Ŝi ne estis bela, nek malbela, nek pli-malpli bela.
Ŝi kutimis paŝi trenante siajn piedojn, kun senpolvigilo, aŭ balailo, aŭ ŝovelilo en siaj manoj.
Veka, ŝi tenis la kapon inter siaj ŝultroj.
Dormante, ŝi kutimis meti la kapon inter siaj genuoj.
Dum oni paroladis al ŝi, ŝi kutimis rigardi la plankon, kvazaŭ nombrante formikojn.
Ŝi estis laboranta en alies domoj ekde siaj plej malnovaj rememoroj.
Ŝi neniam eliris la urbon Lima.
Multe ŝi laboris, de unu domo al alia, kaj en neniu ŝi emis resti. Finfine, ŝi trovis lokon kie oni traktis ŝin kiel homo.
Post kelkaj tagoj, ŝi forpasis.
Ŝi estis sin karesante.
No comments:
Post a Comment