Galeano - 12an de marto - Pli scias la sonĝo ol la atendado
Ruĝiĝas monto Fuji, simbolo de Japanio.
Kovras la ĉielon la ruĝajn nubojn de plutonio, flavajn nubojn de stroncio, purpuraj nuboj de cezio, ĉiuj plenplenaj je kancero kaj aliaj monstroj.
Ses atomcentraloj eksplodis.
Homoj senesperaj fuĝas nenien:
- Ili nin trompis! Ili mensogis al ni!
Kelkaj sinĵetas en la maron aŭ en aeron, por rapidigi la renkontiĝon kun la morto.
Akira Kurosawa sonĝis pri tiu teruraĵo, kaj faris filmon pri ĝi, dudek jarojn antaŭ la nuklea katastrofo kiu, komence de 2011, ekis nuklean apokalipson en sia lando.
No comments:
Post a Comment